• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-25 18:25:34    
Interesaj diferencoj inter statuoj de du dinastioj

cri
Fraŭlino Yang Ting, oficistino de la administracio de Ŝtonkavernaro Longmen, diris, ke en la tri grotoj de la kaverno Binyang, oni povas klare vidi malsamajn stilojn de skulpturo en la du dinastioj. Ŝi diris:

"En la meza groto de tiu kaverno kultatas Ŝakjamunio. Lia statuo havas malgrasan vizaĝon, longan kaj maldikan kolon kaj sveltan staturon. Tio montris estetikon de la dinastio Norda Wei, nome: osteco estas beleco. Tamen la statuoj en la aliaj du grotoj de la kaverno Binyang havas tute malsamajn aspektojn, kaj montras la grasetan kaj dikecan stilon popularan en la dinastio Tang. La tute malsamaj skulpturaj stiloj de la du epokoj estis reliefe manifestataj en la Ŝtonkavernaro Longmen."

Ne malproksime de la kaverno Binyang, troviĝas fama kaverno fosita en la dinastio Tang. Ĝi nomiĝas Dekmil-budha Kaverno. Sur la suda kaj norda muroj ene de la kaverno troviĝas 15 mil malgrandaj budho-statuoj, kaj la plej malgranda el ili altas nur je 4 centimetroj. La brile radiantaj statuoj formas respektigan kaj timigan etoson.

Sude de la Dekmil-budha Kaverno sidas la fama templo Fengxian de la Ŝtonkavernaro Longmen. La templo estas grandega kaj ankaŭ fama pro tio, ke en ĝi troviĝas budho-statuo alta je 17 metroj kaj viveca je la mieno. Ĝi estas rigardata kiel la plej bela statuo de la ĉina ŝtonkaverna skulpturo, kaj alilandanoj nomis ĝin "Orienta Monalisa". Fraŭlino Yang Ting diris, ke la plej fajna punkto de tiu budhostatuo estas ĝiaj okuloj ridetantaj. Ŝi diris:

"Oni aplikis la intajlan metodon en skulptado de ĝiaj okuloj, kaj inkrustis nigran glazuron en la okulgloboj, pro tio la okuloj aspektas tre vivecaj. Kiam ni supren levis nian kapon al la vizaĝo de la budhostatuo, nia rigardo kaj la tenera rigardo de la budhostatuo povas renkontiĝi ĉe la rekta linio kaj formi interkomunikon inter homo kaj budho. Tio trafe spegulas la budaisman doktrinon: Budho ĉiam zorgas la popolanojn sub la ĉielo. Jen ĝi jam atingis la plej grandan altecon de la budho-statua skulpturo."