• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-26 12:34:00    
Por ke Esperanto estu afrika ne sufiĉas ĝin nomi tia: plia ŝtupo en Afriko

cri
La tuta kulturo de la parolantoj de Esperanto kaj de ĝiaj disvastigantoj estas resumebla per la vortoj de la himno La Espero. Ekzemple, kiam temas pri disvastigo de nia lingvo, de la komencaj tempoj oni strebis igi Esperanton flugi de loko al loko kaj tiel iĝi vere tutmonda.
La kondiĉoj por tio estis maturaj nur en la dua duono de la ĵus pasinta jarcento rilate al kelkaj mondo-partoj, kaj certe rilate al Afriko. Pluraj kampanjoj estis entreprenitaj kaj pluraj metodoj estis provitaj. Ni memoru nur pri la karavanoj de amikeco de la neforgesata Tibor Sekej.
Cetere la plej granda laboro estis farata kaj kunordigata de Hans Bakker dum la lastaj 25 jaroj. Temis pri "rutina" laboro: informado, instruado kaj kreado de homaj rilatoj inter afrikaj kaj eksterafrikaj esperantistoj. Mirakle ĉi tiu pena kaj modesta desubisma vojo estis pli sukcesa ol multaj desuprismaj ideoj kaj klopodoj.
Ĝi kondukis al la ekzisto de multaj afrikaj esperantistoj en multaj afrikaj landoj (bedaŭrinde ankoraŭ ne en ĉiuj). La organiza strukturo konsistis dum jaroj el aro da bonvolemuloj ĉirkaŭ Hans, kaj el aro da donacantoj al la Fondaĵo Afriko de UEA. Tio estas ege grava aspekto, kiun oni ne rajtas forgesi: ĉiu movo en Afriko eblas nur se troviĝas eksterafrikaj esperantistoj, kiuj finance subtenas. Antaŭ kelkaj jaroj ekestis oficejo en Lomeo, Togolando, kiun la komisiito de UEA funkciigis per mono el la Fondaĵo Afriko. Kiam la laboro pliiĝis, oni petis de pluraj flankoj, ke UEA transformu tion al vera Afrika Oficejo de UEA.
Ĉu surprize aŭ ne, UEA rezistis dum iom da tempo kontraŭ tro rapidaj movoj, sed fine ĝi devis kapitulaci kaj la laborantoj en la oficejo en Lomeo trovis sian lokon en la buĝeto de UEA, aprobata de la Komitato. Tio ankoraŭ ne estis plena plenumo de la deziroj, ke UEA havu sian oficejon en Afriko. Finfine, en la fino de 2005 UEA, tio estas la estraro interkonsente kun la Ĝenerala Direktoro, provis havi oficejon, kiu estus parto de la oficejaro, kiu agas laŭ gvidlinioj de kaj respondecas al la Ĝenerala Direktoro.
Tion ni ne povis realigi en Lomeo, kie la lokaj esperantistoj deziris agi sendepende kaj ne kiel oficistoj de UEA, en la kadro de privata lerneja instituto, kie oni instruas ankaŭ Esperanton. Sed estas malfacile haltigi maŝinon, kiu ekfunkciis, kaj sekve la oficejo de UEA en Afriko nun estas en alia afrika lando, Benino. Kiam vi legos ĉi tiujn liniojn oni verŝajne estos fin-instalinta la meblojn kaj la telefonajn liniojn.
La agado daŭras kiel antaŭe. Nenio nova sub la (afrika) suno, ni povas diri. La oficejo helpos informi neesperantistojn, instrui ilin pri Esperanto, kaj krei homajn rilatojn, grupojn, landajn asociojn. Ĝi helpos per materialo kaj per konsiloj, kaj, en malmultaj kazoj kaj laŭ la eblecoj, ankaŭ per financa subteno de projektoj konsiderataj indaj je realigo.
En la funkcio de gvidado kaj konsilado ĉefe rolos la Afrika Komisiono de UEA, konsistanta komplete el afrikanoj, kaj gvidata de Jean Codjo, pri kiu pluraj el la legantoj de ĉi tiu revuo jam aŭdis paroli. Unu el ĝiaj unuaj sukcesoj jam okazis. La unuan fojon afrikaj esperantistoj prezentis Esperanton al la partoprenantoj de la Monda Socia Forumo en Bamako, kiuj estis kaj afrikanoj kaj alikontinentanoj. Imagu la scenon, en kiu afrikanoj klarigas al eŭropanoj, ke la internacia lingvo ne estas la angla aŭ la franca sed Esperanto.
Do, ni estas metantaj niajn radikojn, ankaŭ la oficejajn, kiuj estas la plej solidaj, en Afriko, kaj tio montras ke ni volas resti tie. En neniu alia kontinento, se vi volas rimarki tion, UEA havas regionajn oficejojn ekster Eŭropo. Tio eble signifas ion.
Kompreneble tio eblos nur kondiĉe, ke vi, bonhavaj legantoj, permesos tion. La Fondaĵo Afriko nun konsistas el unu kapitala parto, kiu ne estas tuŝebla, ĉar oni uzas nur la renton, kaj el unu speza parto. Vi rajtas donaci al ambaŭ partoj per la kutimaj pagmanieroj al UEA. Sen tiuj viaj pagoj, malmulto okazos en Afriko, sed per tiuj viaj pagoj vi permesos al UEA fari multon, interalie sendi lerno-librojn al lernantoj. Unu el la kortuŝaj petoj ricevitaj lastatempe parolas pri lerneja Esperanto-klubo kun 75 lernantoj kaj unu sola lerno-libro. Via esperantisma koro certe ne povas permesi ion tian. La adreson de UEA en Roterdamo vi konas, nun bonvolu noti la adreson de la afrika oficejo, ĉefe se vi estas afrikano aŭ intencas vojaĝi al Afriko: Afrika Oficejo de UEA, BP 416, Lokossa-Mono, Respubliko Benino, tel: +229 95965124, retadreso: afrika. oficejo@uea.org, ret-paĝoj: www.afriko.org.
(El Esperanto n. 3)