|
|
(GMT+08:00)
2006-04-26 12:37:06
|
|
Malferma tago en la Centra Oficejo
cri
La venonta Malferma Tago okazos sabate 2006.05.13. en la Centra Oficejo en Roterdamo. Ĝiaj regulaj partoprenantoj certe scias, ke al tio neforpeneble apartenas specialaj rabatoj en la Libroservo, senpagaj kafo aŭ teo kaj loterio por ĉiuj vizitantoj, kaj interesega programo. Ĉi-foje ĝia speciala gasto estos konata ĵurnalisto Stefan MAUL, kiu, kromalie, prezentos sian libron "El verva vivo ĵurnalista". Estos prezentata ankaŭ nova filmo pri la Centra Oficejo aŭtore de Petro BALAZ´. Legu la gazetaran komunikon de UEA http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz228.html#2 kaj se vi volas veni sed ne scias, kiel atingi la Centran Oficejon, vidu ankaŭ jenan klarigon: http://co.uea.org/~tejo/kiel_atingi.html ================================================ TEJO havas novan paĝaron Dum sia kunsido en Roterdamo en la semajnfino 2006.04.07/09 la Estraro de TEJO finaprobis la lanĉon de la nova retpaĝaro de nia organizo. Jam de kelkaj tagoj vi povas vidi ĝin ĉe http://www.tejo.org/ Ĝia ĉefarkitekto estas estrarano pri informado Chuck SMITH, kaj ĝi estas bazita sur la enhav-mastruma sistemo drupal. La plano estas dum la ontaj semajnoj finpoluri la enhavon de la konstanta kerno de la paĝaro, kaj en la dua duono de la monato majo lanĉi ĝian tradukadon en la naciajn lingvojn (tiucele iam funkciis "jahugrupo" tejo-tradukado). Poste oni planas vigligi la paĝaron per retaj taglibroj de la membroj, kaj per forumo. Baldaŭ TEJO oficiale lanĉos konkursojn pri nova logotipo, nova(j) maskoto(j) (aldone al la papago Pepo), fotografaĵoj taŭgaj por la paĝaro, kaj "drupala" aspekt-sÄYemo ("haŭto") por la paĝaro. Ekzaktaj kondiĉoj estas ankoraŭ publikigotaj. Dume ni bonvenigos (oficejo(ĉe)tejo.org) viajn rimarkojn kaj anticipajn sinproponoj por tradukado en la naciajn lingvojn. el [TEJO-Aktuale] --- fonto: "Ret-Info" http://www.eventoj.hu Karaj amikoj, - - - - Saluton - je la 25a de junio en Braunschweig (ĉe Hanovro) okazos la 83a Germana Esperanto-Kongreso (GEK), kiu estas dediĉita al la 100-jariĝo de Germana Esperanto-Asocio. Ĝi estis ne nur la asocio de la aŭstroj-hungaroj kaj de la germanlingvaj svisoj, sed ankaŭ por ĉiuj Esperantistoj el la iamaj germanlingvaj regionoj de Litovio ĝis Francio. Programo La Germanaj Esperanto-Kongresoj prezentas diversajn interesajn temojn, prelegojn kaj diskutrondojn kaj spertindan vesperan programon. Venu kaj aŭskultu la prelegojn de gravuloj de la Esperanto-movado: D-ro sc. Detlev Blanke, Wera Blanke, D-ro Werner Bormann, D-ro Petro Chrdle, D-ro Renato Corsetti, D-ro Ulrich Lins, Zlatko Tisljar. Ekskursoj en la regiono Profitu la vojaĝon por resti iom pli longe kaj viziti la aŭtomobilcentron de Volkswagen aŭ la ekspozicion phaeno en Wolfsburg (25 km), restadi kelkajn tagojn en la vivoplena ĉefurbo Berlino (220 km) aŭ partopreni ekskurson al Herzberg kaj viziti la Germanan Esperanto-Centron, klerigejon de GEA (www.esperanto-zentrum.de). La retejo de la kongreso: http://www.jubileagek.ic-herzberg.de/ Organizado GEA-komisiito pri aranĝoj: Christian Darbellay Kaiserstr. 39, DE-24143 Kiel, Tel. 0431/737788, esperanto-kiel@web.de Surloke, LKK Interkultura Centro Herzberg Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg, Tel, fakso. 05521/5983, esperanto-zentrum@web.de Bonvenon al kongreso de svedaj kaj danaj esperantistoj en Malmö! 100-jara jubileo de Sveda Esperanto-Federacio kaj Klubo Esperantista de Malmö. Inter 25-28 de majo. Pli da informoj ĉe: http://www.agado.net/ Kaisa Hansen INFORMITALE 68 Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio *********************************************************
"La gefianĉoj" aperis en la serio Oriento-Okcidento La italoj estas konindaj ne nur pro la bela klimato, la napolaj kantoj kaj la pico. Ili estas konindaj ankaŭ kiel "popolo de la libro". Temas pri la sola libro en Italujo, pri kiu ĉiuj scias. Kelkaj homoj memoras tutajn pecojn parkere. Ĝi eniris la lingvon per multaj dir-manieroj derivitaj el ĝi, kaj ĝiaj rolantoj: la kamparano, la advokato malfacile retorikanta por trompi kamparanojn, la bonegulo, la sanktulo, la malbonegulo, regule estas uzataj por priskribi nuntempajn homojn. "La gefianĉoj" (I promessi sposi, en la itala) estas verko de Alessandro Manzoni, kiu verkis en la 19-a jarcento, kaj priskribis eventojn okazintajn antaŭ jarcentoj en norda Italujo. Fakte temas pri la mistraktado fare de la tiamaj potenculoj al la tiamaj malpotenculoj kaj pri la rolo de la eklezio protekte al la popolo (eĉ se foje alianca al la regantoj). Nenio nova sub la suno.
Ĝi aperis en la serio Oriento-Okcidento de UEA en la kadro de la laboroj antaŭ la Universala Kongreso en Florenco ĉi-jare. Se vi volas koni la homojn en la kongresa lando, ne maltrafu ĝin. La libroservo de Itala Esperanto-Federacio (Via Villoresi, 38, IT-20143 Milano, Italujo, ) vendas ĝin je 27 eŭroj + sendokostoj al eksterlando (triona rabato por aĉetoj de 3 aŭ pli multe da ekzempleroj). Aĉetebla ankaŭ en la libroservo de UEA. Pliaj informoj pri la UK ĉe: www.ukflorenco2006.it au . Informoj por esperantista gazetaro: http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/lkk_informas/agadoj_lkk/informado_eo/in formitale/ LKK de la 91-a UK, ĉe Itala Esperanto-Federacio, Via Villoresi, 38 IT-20143 Milano, Italujo, Fotoj pri la urbo Firenze estas facile elŝuteblaj ĉe http://www.comune.fi.it/servizi_pubblici/turismo/firenzeimmagini.htm Bonvolu mencii la fonton: "Assessorato al Turismo di Firenze"
Esperantologia Konferenco en UK 2006 La Esperantologia Konferenco de la ĉi-jara Univerala Kongreso en Florenco (29 Julio - 5 Aŭgusto) havos kiel temon "Esperantologio kaj la Interreto". Bonvenaj estos kontribuoj pri scienca pritraktado de Esperanto en la Interreto kaj pri la Interreto kiel helpilo por Esperantologoj. Aparte kuraĝigataj estos kontribuoj de junaj Esperantologoj. La Konferencon organizas ĉi-jare Bertilo Wennergren.
ESF ("Esperantic Studies Foundation"), kiu subtenas la Konferencon, planas aperigi la referaĵojn en sia TTT-ejo kaj eble ankaŭ en presita formo. La referaĵoj tial prefere enhavu Angla-lingvan resumon. Interesatoj bv. anonci sin ĉe Bertilo Wennergren retposxte: "bertilow@gmail.com".
>Vjetnama esperantistaro celebras la 100a datrevenon de la naskiĝtago de Lucien Peraire Mi aliĝas spirite al via celebrado. Lucien Perarire evidente faris multajn servojn al la Esperanto-movado, kaj li estis tiom modesta, ke li ne postulis medalojn kaj titolojn. > Kaj li ne scias ke venontjare en 2007, Hanojo, la unua urbo kiun li vizitis veninte Hindoĉinion, gastigos la Internacian Junularan Kongreson (IJK). Tamen ni vidas la ligon inter lia tiama informa laboro kaj la nuna florado de la Esperanto-movado en Vjetnamujo. Tio estu instigo por ni labori same kiel li, c'ar la fruktoj ja venos, kvankam ni eble ne vidos ilin. Amike Renato ------------------------------------ Renato Corsetti, Via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina, Italujo
------------------------------------- Hieraŭ dimanĉon la 23an de aprilo, Kataluna Esperanto-Asocio aranĝis librobudon en la Rambla de Barcelono. La budo staris de la 8:30a ĝis la 21:00a kun rekorde sukcesa bilanco, ne nur pro la kvanto da disvendoj sed ankaŭ pro la granda intereso rilate al esperanto de la preterpasantoj. Mi dirus ke la sukceson okazigis la fakto ke la ĉi-jara librotago okazis en dimanĉo, tio surstratigis multajn homojn kaj matene kaj posttagmeze. Deĵoris kaj helpis en la budo Àngels, Carme Bonet, Farri, Joelo, Jomo, Josep Franquesa, Kiara, Lluís Batlle, Miquel Gómez i Besòs, Onjo, Roger, Sjoerd kaj Xana (mi esperas forgesi neniun). La grava nombro de eksterlandanoj paroligis nin ĉiuj en esperanto kaj grandega kvanto da preterpasantoj alproksimiĝis aŭskulti nin scivoleme. La scivolemo kaj la konstato de nia flua parolado en esperanto interesigis multajn homojn. Eĉ eksterlandanoj estis helpitaj sialingve de "niaj" eksterlandanoj. Kelkaj vizitintoj anoncis sian ĉeeston en la renkontiĝo de Canet kaj aliaj sian intereson partopreni niajn kursojn. Multajn ĉarmajn anekdotojn oni povas rakonti pri la iro de la tago. Mi kunsendas kelkajn fotojn kaj atendas la bildojn de aliaj fotistoj. Mi ege dankas la grandegan partoprenon kaj helpemon de ĉiuj kiuj ĉeestis kaj kunhelpis.
Kore Farri
La 15an de aprilo, Yatugatake-E-Domo malfermiĝis. Vintre estas tro malvarme por loĝi, do tiu ĉi domo malfermiĝas en aprilo kaj fermiĝas en novembro. Tiun tagon 11 komitatanoj kolektiĝis por rearanĝi kaj veki la dormantan domon. Ni forigis velkintajn foliojn en la ĝardeno kaj sur la tegmento, ni purigis fenestrojn, ni rearanĝis litaĵojn, ktp. Jam la domo perfekte refres^iĝis kaj estas preta akcepti vin el la tuta mondo. Jen specialaj eventoj okazontaj en la domo: 1. La 20-21an de majo: promenado ĉe la piedo de la monto Yatugatake 2. La 27-28an de majo: kunveno de go-amantoj 3. La 8-9an de junio: kunveno de poemoj kaj muziko 4. La 15-17an de junio: intensiva kurso por iĝi pli internaciaj Ĉiun sabaton kaj dimanĉon kaj ĉiujn tagojn dum la somero ni deĵoras. Kiam vi venos al Japanio, nepre vizitu la domon. Ni bonvenigos vin. Raportis HORI Jasuo
*Pri Esperanto-Domo de Yatugatake Esperanto-Domo estis inaŭgurita en novembro de 1994, kaj ĝi estas donaco de Esperantistino s-ino MORITA Yooko al Japana Esperanto-Instituto. Ĝi konsistas el dormĉambroj, salono, komuna kuirejo kaj 2 etaĝa biblioteko. En la pasintaj jaroj kelkcentoj da Esperantistoj japanaj kaj eksterlandaj vizitis ĝin por kunloĝadoj, kursoj kaj kunvenoj. Yatugatake (pron. Jacugatake) estas fama monto, kiu havas ok pintojn. Ĝi situas en gubernio Yamanasi, proksime de Tokio kaj de tie oni povas vidi monton Fuĵi (simbolon de Japanio). Ĉirkaŭ Esperanto-Domo estas muzeoj, planetario kaj aliaj vizitindaĵoj. La domo estas la membro de Pasporta Servo, kaj eksterlandaj Esperantistoj, kiuj vizitos Japanion, estas bonvenaj, kvankam oni ne povas akcepti gastojn en vintro. Do, necesas antaŭa kontakto kaj interkonsento. Kontaktadreso: Japana Esperanto-Instituto (JEI) JP-164-0042 Tokyo-to Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3 Tel 81+3-3203-4581, Fax 81+3-3203-4582
Por rezervi ĉambrojn, bonvolu kontakti: Sinjoro Motiduki Masahiro, telefono: 81+54-278-6909, retadreso: monsano@mx1.s-cnet.ne.jp Esperanto-Domo de Yatugatake 1897-1, Koarama, Hokuto-si, Yamanasi, Japanio 408-0013 telefono + fakso: 81+551-32-7335
|
|
|