• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-26 14:18:52    
Kial Abbas faras viziton al Turkio kaj 3 eŭropaj landoj?

cri

La 25-an de aprilo, prezidanto de la Palestina Nacia Leĝdona Konsilio Mahmoud Abbas finis sian viziton en Turkio kaj en la sama tago atingis Oslon, ĉefurbon de Norvegio. Fininte sian viziton en Norvegio, Mahmoud Abbas vizitos ankaŭ Finnlandon kaj Francion.

De la lasta tempo fluktuas la enlanda situacio de Palestino. Politike, tagon post tago akriĝas la konfliktoj inter la du ĉefaj fortoj de la palestina politika rondo, la Palestina Nacia Liberiga Movado (Fatah) gvidata de Mahmoud Abbas kaj la Palestina Islama Rezista Movado (Hamas). Finance, kvankam kelkaj islamaj landoj promesis liveradon de helpoj al Palestino, tamen Palestino vizaĝas al serioza financa krizo pro blokado de Israelo, Usono kaj aliaj okcidentaj landoj. Laŭ analizado de eŭropaj amaskomunikiloj, Mahmoud Abbas faras la viziton en tia situacio, celante akiri politikan kaj financan subtenadon de la internacia socio, firmigi sian propran regpotencon, restartigi pacan intertraktadon kun Israelo kaj mildigi la financan krizon de Palestino.

Turkio estas unu el la malmultaj landoj en la mezorienta regiono, kiuj tenas bonajn rilatojn kun Israelo, kaj ankaŭ moslema lando, kiu havas limigitan influon al Israelo. Mahmoud Abbas esperas, ke Turkio povu fari interpacigon inter Palestino kaj Israelo, por ke la du flankoj daŭre faru intertraktadon en la framo de la "voj-mapa" plano celanta la mezorientan pacon kaj evitu tion, ke Israelo, sen intertraktado kun Palestino, praktiku solflankan agadon ĉe la okcidenta bordo de Jordano kaj solflanke faru demarkacion inter Palestino kaj Israelo.

Alia grava celo de ĉi-foja vizito de Mahmoud Abbas al Eŭropo estas por akiri ekonomian helpon. Ekde tiam, kiam Usono kaj Eŭropa Unio proklamis ĉesigi sian ekonomian helpadon al Palestino, la registaro de Hamas ĉiam sin trovas en la malfacila financa situacio.

En la pasinteco Eŭropa Unio ĉiujare liveris ekonomian helpon al Palestino kun la valoro de 500 milionoj da eŭroj. Post la ekpreno de la palestina regpotenco fare de Hamas, Eŭropa Unio plurfoje postulis, ke Hamas forlasu perfortan agadon, agnosku Israelon kaj respektu ĉiujn interkonsentojn atingitajn inter Palestino kaj Israelo, kaj prenis la postulon kiel kondiĉon de ekonomia helpado. Eŭropa Unio ankaŭ esprimis, ke ĝia ekonomia helpo al Palestino subtenos nek terorismon, nek ekstremistan forton. De la esprimado de Eŭropa Unio oni povas konstati, ke estas ne tiel, ke Eŭropa Unio volas ĉesigi sian helpadon al Palestino, sed tiel, ke ĝi ne deziras helpi Hamas kun necedema starpunkto.

Tial, dum ĉi-foja vizitado Mahmoud Abbas kaj gvidantoj de Norvegio, Finnlando kaj Francio diskutos pri daŭra helpado de Eŭropa Unio al la palestina popolo preter la registaro de Hamas. Antaŭ tio, Mahmoud Abbas proponis al la internacia socio, ke la ekonomiaj helpoj estu preter la registaro de Hamas kaj direktitaj rekte al lia oficejo.