• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-26 20:14:28    
Vojaĝo al Hainan por golfludo

cri
Ni prezentu al vi turisman itineron pri golfludo. Ni ekiros el Haikou, ĉefurbo de la provinco Hainan, preterpasante la turisman pitoreskejon Sanya, fine atingos la urbeton Bo'ao.

En Ĉinio la golfludo emerĝis malpli frue ol aliaj sportoj, sed ĝi pli rapide disvolviĝas de la lastaj jaroj. Nuntempe la golfejoj sin nombras je proksimume 200, kiuj dislokiĝas ĉefe en la provinco Guangdong, Pekino, Ŝanhajo, la provinco Hainan kaj aliaj lokoj.

En decembro, kiam multaj lokoj de la norda parto de Ĉinio estas tegataj de neĝo kaj glacio, eĉ Kunming, konata kiel "printempa urbo", sin trovas en la temperaturo de 7 aŭ 8 gradoj Celsiuse, tiam la insulo Hainan tamen ankoraŭ tenas la temperaturon de pli ol 20 gradoj. Jen estas ora sezono por golfludo en Hainan.

S-ro Xu Zhihong, oficisto el la ĉina Internacia Turisma Servo, konigis:

"Hainan estas ne tre granda laŭ la areo, tamen ĝi nun havas 21 golfejojn. Ĉi tie la temperaturo ĉiam tenas pli ol 20 gradojn Celsiuse, kaj ĉiam taŭgas al golfludo. Oni ĝenerale aviadile veturas al la urboj Haikou kaj Sanya, kie troviĝas respektive 15 golfejoj kaj 6 golfejoj. La pago por la ludo estas fiksa kaj neniam ŝanĝiĝas. Tio aparte taŭgas al turistoj."

La insulo Hainan, situanta en la suda ekstremo de la ĉina teritorio, areas je proksimume 34 mil kvadrataj kilometroj, estas la dua granda insulo tuj post la insulo Taiwan en nia lando. Kaj la urbo Haikou en la nordorienta parto de la insulo estas fama haveno kun la historio de mil jaroj. Nuntempe, pro siaj karakterizaj tropikaj pejzaĝoj, ĝi fariĝis unu el la gravaj turismaj urboj en la suda Ĉinio. La Hotelo Or-borda Lawton estas la plej malnova kvinstela hotelo, en kiu multaj gastoj estas turistoj ŝatantaj la golfludon.

Ekirinte el tiu hotelo, oni povas atingi du grandajn golfejojn post 20 minutoj. Unu el la du ludejoj nomiĝas MY SEE, kaj la alia Okcidenta Marbordo. Ili aparte plaĉas al golfistoj pro tio, ke tie troviĝas luksaj ekzercejoj. Tiuj turistoj, kiuj ankoraŭ ne lertas en la golfludo, povas unue viziti ekzercejon por progresigi sian ludarton. La ekzercejoj aparte interesas virinojn, kiuj akompanas siajn edzojn aŭ amikojn en la vojaĝo kaj ne volas ĉiam esti nur spektantoj de golfludo, ofte vizitas la ekzercejojn.

En la urbo Haikou troviĝas ankaŭ hoteloj apartenantaj al golfejoj, ekzemple la Hotelo Kang'le Yuan. Ĝi najbaras al golfejo kun montetaj kaj maraj pejzaĝoj. La golfejo havas primitivan strandon, ĉirkaŭ ĝi kreskas ananasujoj kaj kokosarboj, videblas eĉ pegoj sur tiuj arboj. Tiu medio donas al turistoj tian impreson, ke ŝajne ili venis al la arkadio. Nemalmultaj gastoj longtempe luas ĉambrojn de la hotelo. Tage ili ludas golfon, vespere sin amuzas per interesa babilado, drinkado, rendevuo ktp, kaj la fina programero estas endormiĝo kune kun la kvieta maro…