• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-27 08:23:04    
Novelisto tia, kian ties nomo diras

CRI
Kara retleganto, ĉi-foje ni parolu pri alia verkisto kiu, kiel Junqing, estas lerta en priskribado de temo pri revolucia historio. Jen Wang Yuanjian, naskita en la gubernio Zhucheng de la provinco Shandong, 1929. Aĝante nur 15 jarojn, li jam komencis revolucion. En la sekva jaro (1945), li membriĝis al la Okavoja Armeo kaj servis kiel propagandisto kaj pli poste kiel grupestro de ensembla trupo kaj redaktoro de ĵurnalo. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, li fariĝis (proksimume en 1952) redaktoro de la "Literatura Revuo de la Popola Liberiga Armeo". Dume li partoprenis en kompilado de granda libro titolita "Fajreroj tra Stepo".

Wang Yuanjian travivis la lastan etapon de la Kontraǔjapana Rezistomilito kaj la tutan periodon de la Liberiga Milito; kaj poste, pro la ofico, li havis multajn ŝancojn fari profundan kontaktadon kun revoluciaj herooj kaj detale informiĝi pri batalaj rakontoj. Cetere, li entreprenis surlokajn intervjuojn kaj sur la vojo de la Longa Marŝo kaj en sudaj revoluciaj bazoj aperintaj en la periodo de la 2-a Enlanda Milito (1927—1937), tial li ankoraǔ pli profunde perceptis kaj komprenis prikantindan kaj larmigan bataladon kondukitan de niaj pioniroj por gajni revolucian venkon de Ĉinio kaj liberigon de la tuta homaro. En 1954 li komencis novelan verkadon kaj debutis per "Partia Kotizo" kiu tuj, post sia publikiĝo, kaǔzis sensacion. Sekvis "Rakonto pri Greno", "Panjo", "Sep Alumetoj", "Rampanta Trio", "Intimaj", "Komisaro", "Ordinaraj Laboruloj" kaj aliaj noveloj.

Wang Juanjian mem diris, "La feliĉiga vojo, sur kiu hodiaǔ ni iras, estas pavimita el la sango kaj vivo de niaj revoluciaj antaǔuloj; iliaj alta penso kaj nobla kvalito herediĝas al ni, kiel la plej valora spirita riĉaĵo". Jen gvida penso de Wang Yuanjian kiu, ĝuste por elvolvi kaj esprimi la plej valoran spiritan riĉaĵon kaj internan belon de revoluciaj antaǔuloj, kortuŝe rakontis iliajn batalan vivon kaj prikantindajn heroaĵojn.

Abunda kaj multakolora estas la spirita belo de revoluciaj veteranoj, multaflanka montriĝas la arta esprimado de Wang Yuanjian. En "Partia Kotizo" li modlis brilan figuron de kompartianino kiu, forsendinte sian edzon en la Ruĝan Armeon, daǔrigis subteran batalon en vilaĝo, pretigis salitan legomon kiel partian kotizon por subteni surmontan partizanaron de la Partio kaj, por savi junan kamaradon, oferis sian vivon. En "Komisaro", grave vundite je la gambo, Hu Zhide ankoraǔ persiste gvidis gerilon; pro tio, ke post la batalo, la vundo tiom serioziĝis, ke lia gambo estis ege ŝvela, kun multa puso en la vundo, kaj nekuracebla, li, elmontrante grandan volfirmecon, diris, ke kamaradoj ligu tiun gambon ĉe bambuo kaj elprenu ĉiom da puso kaj malpura sango, ankaǔ ostajn pecetojn. La novelo "Rampanta Trio" prezentas kortuŝan scenon de tio, ke sur la vojo de la Longa Marŝo tri malsanaj kaj invalidaj batalantoj, sin helpante reciproke kaj mobilizante la lastan forton, rampadas tra marĉo.

En plejparto de siaj noveloj Wang Yuanjian pozitive kaj rekte priskribis penigecon en la vivo kaj kruelecon de batalo kaj per tio himnas pri la spirita belo de revoluciaj antaǔuloj, tamen li ne forgesis, en iuj noveloj, koncentre elvolvi la ĉarman animan mondon de revoluciaj batalantoj el la maljuna generacio, per priskribado de ĉiutagaj travivaĵoj kaj ordinaraj laboroj. Jen "Ordinaraj Laboruloj", la titolo de iu el tiaj noveloj, mem diras tion; kaj, ja ja, nek en iu el la pasintaj militaj jaroj, nek en la tempo de ies gvidanteco, sed en okazo de socialisma konstruado, la aǔtoro modlis, per prezento de simpla laboro, rebrilantan figuron de maljuna kadro kiu, aperante kiel ordinara laborulo, vekte portas teron, faras ŝarĝon en pluvo, humure ŝercante kun simpluloj. La aǔtoro lerte faris artan enŝovon de marŝado kaj sturmado faritaj de la maljuna kadro (tiama komandoro) en la militaj jaroj kio atingis efikon de kontrasto: jen iama oficiro kaj nuna altaranga kadro kun granda merito faras el si ordinaran laborulon kiu estas tiel modesta, laborema, entuziasma kaj alirebla, ke neniu povas rimarki lian eksterordinarecon, kaj ĉiu vidas nur tion, ke en la nova periodo revoluciaj veteranoj aparte atentas teni kaj elvolvi sian spiriton.

En siaj noveloj Wang Yuanjian intence preterlasas procezon de formiĝo kaj evoluado de karaktero de herooj. Li turnas atenton al kapto de plejbrila parto de la karaktero aǔ vivo de siaj herooj. Dank' al tio regas pureco kaj klareco de temo kaj koncentriteco de intrigo en liaj noveloj, kiuj estas pro tio sufiĉe mallongaj. Ekzemple la 2 pecoj "Sep Alumetoj" kaj "Rampanta Trio" estas tipe tiaj, famaj ĝuste pro lakoneco kaj strikteco. Kaj la aǔtoro, tre atentante rakontecon de siaj verkoj, lerte manovris pasiigajn vortojn kaj, sen superflueco, emocie kaj kortuŝe prezentis batalon de veteranaj revoluciuloj, tiel ke leganto verece perceptu tian medion, kvazaǔ mem partoprenante en la batalo. Ĉi tia efekto venis ne hazarde, sed el tio kiel solida kaj dika bazo, ke la aǔtoro, ne spertinta la 2-an Enlandan Revolucian Militon (1927—1937) nek la Longan Marŝon, kondukis multajn enketojn kaj esplorojn pri tiamaj atmosfero, batala trajto, moro kaj kutimo. Aliflanke li faris kompletigon el siaj vivo kaj sperto akirita en revolucia vicaro, por laǔeble fari veran kaj precizan priskribadon. Kia volfirmeco, ne perfidanta la nomon ("yuan"---volo, deziro; "jian"---firma, fortika)!