• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-27 15:58:58    
Vizaĝ-al-vizaĝa ekzameno decidas akcepton al universitato

cri
Antaŭ nelonge, en la plej granda urbo de Ĉinio, Ŝanhajo, 300 diplomitoj de superaj mezlernejoj estis akceptitaj de la ĉina fama Universitato Fudan post vizaĝ-al-vizaĝa ekzameno sen partopreno al la tutlanda ĝenerala ekzameno. Tio estas senprecedenca en la historio de edukado de Ĉinio. En hodiaŭa programero, ni parolos pri ĉi tiu speciala ekzameno.

Zhang Moran estas lernanto de la klaso 3 de iu mezlernejo en Ŝanhajo. Antaŭ nelonge, ŝi partoprenis en vizaĝ-al-vizaĝa ekzameno okazigita de la Universitato Fudan, elstariĝis el miloj da partoprenantaj lernantoj kaj estis glate akceptita. Parolante pri ĉi-foja vizaĝ-al-vizaĝa ekzameno, Zhang Moran opinias, ke kompare kun skriba ekzameno, ĉi tia ekzameno pli efike ekzamenas sintezan kvaliton de lernantoj.

"Mi opinias, ke se ies poentaro de skriba ekzameno estas plej alta, sed ties sinteza kvalito ne certe estas la plej alta. Tial tia vizaĝ-al-vizaĝa ekzameno estas necesa. Tio povas ekzameni, ĉu oni akceptos vin, kiam vi parolas, kaj se vi havas bonan ideon, ĉu aliaj akceptos ĝin. Tio estas tre grava, kaj montrebla dum interparolado."

Antaŭ pli ol du monatoj, la Universitato Fudan publikigis informon pri tio, ke ĝi akceptos novajn studentojn per vizaĝ-al-vizaĝa ekzameno. Ĉar la Universitato Fudan estas sufiĉe fama en Ĉinio, tial pli ol 6 000 lernantoj sin anoncis tuj post apero de la informo. Antaŭ okazigo de la vizaĝ-al-vizaĝa ekzameno, la Universitato Fudan organizis ankaŭ simplan skriban ekzamenon, kies enhavo ampleksas ĉinan lingvon, matematikon, anglan lingvon, komputilon kaj aliajn fakojn. Kaj oni difinis nomliston de pli ol mil lernantoj, kiuj rajtos partopreni en la vizaĝ-al-vizaĝa ekzameno, laŭ rezulto de la skriba ekzameno.

Samtempe, la universitato establis specialistan grupon konsistantan el pli ol 100 profesoroj. Ĉiuj el ili laboras en la Universitato Fudan, kaj havas altan prestiĝon en sociaj sciencoj, teknikoj, naturo, moraledukado kaj aliaj kampoj. En la tago, kiam okazis la vizaĝ-al-vizaĝa ekzameno, lernanto lotis por difini 5 specialistojn, kiuj faros ekzamenon al li aŭ ŝi. Kaj poste la lernanto faris konversacion respektive kun ĉiu profesoro 15 minutojn. Kaj fine, laŭ la vizaĝ-al-vizaĝa ekzameno, la specialistoj elektis 300 elstarajn lernantojn kiel akceptitojn.

Laŭ malkaŝo de lernanto, kiu partoprenis en ĉi-foja vizaĝ-al-vizaĝa ekzameno, la demandoj en la ekzameno inkluzivas "elmetu ekzemplon por montri vian respondecemon", "se vi estus urbestro de Ŝanhajo, kiel vi solvu la problemon pri trafika ŝtopo?", "se mi donas al vi kvanton da mono por ke vi projektu grandskalan aktivadon, kiel vi agos?", ktp.

Vicestro de la Universitato Fudan Cai Dafeng diris, ke kiel administranto de la supera lernejo, li ne nur volas ekscii pri la nivelo de la lernantoj en scio kaj kapablo en studado, sed ankaŭ volas scii, kiaj personoj ili estas, kio estas ilia travivaĵo dum kreskado, kio estas ilia ideologio, ktp. Kaj la lastaj estas neakireblaj el la ĝenerala tutlanda ekzameno. Tial la universitato organizis ĉi-fojan ekzamenon por fari pli ampleksan ekzamenon al la lernantoj.

"Ni havas kelkaj fundamentajn postulojn, kiuj efektiviĝu per la vizaĝ-al-vizaĝa ekzameno. Unue, ni esperas trovi ion pri moralo kaj penso de la lernantoj, precipe pri la koncepto al socio kaj socia respondeco. Due, ni esperas ekscii la potencialan forton de la lernantoj en akademia studado, kaj ekscii, ĉu ili havas kritikeman kaj dubeman spiriton. Krome, ni alte atentas iliajn spertojn akumulitajn dum la socia aktivado."