• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-27 16:29:56    
Kial Rumsfeld kaj Rice faris subitan viziton al Irako?

cri

La 26-an de aprilo, usonaj nacidefenda sekretario Donald Rumsfeld kaj ŝtata sekretario Condoleezza Rice respektive flugis al Bagdado kaj faris neproklamitan viziton al Irako. Ilia vizito al Irako celas esprimi subtenadon al la novaj gvidantoj de Irako kaj interŝanĝi opiniojn kun la novaj gvidantoj de Irako kaj oficiroj de la usona armeo garnizonanta en Irako pri la estontecaj politika kaj militafera aranĝoj de Irako.

Tiuj du altarangaj oficistoj de la usona registaro faris tiun ĉi viziton post kiam la iraka politika rekonstruada procezo akiris gravan progreson lastatempe. En la 22-a de aprilo, la iraka parlamento elektis Jalal Talabani, ke li daŭrigu sian oficon kiel prezidento, kaj Mahmoud al-Mashhadani de la sunaisma sekto kiel prezidanton de la parlamento. Poste Jalal Talabani nomumis Jawad al-Maliki, gvidanton de la ŝijaisma Partio Dawa, kiel novan ĉefministron kaj tio estis sankciita de la parlamento. Tiel la stagno de malfacila naskiĝo de la nova registaro daŭrinta pli ol 4 monatojn estis rompita.

Atinginte Bagdadon, Donald Rumsfeld kaj Condoleezza Rice en la sama tago okazigis 50-minutan interparolon kun la iraka nova ĉefministro Jawad al-Maliki. Sekve Condoleezza Rice kaj Jawad al-Maliki faris apartan interparolon inter si. Krome, Condoleezza Rice kaj Donald Rumsfeld ankaŭ intervidiĝis kun prezidento Jalal Talabani.

Analizistoj opinias, ke je la baldaŭa fondiĝo de la iraka nova registaro Condoleezza Rice kaj Donald Rumsfeld subite vizitis Irakon kun pluraj politikaj kaj militaj misioj.

Unue, ili faris la viziton por esprimi sian subtenadon al la novaj gvidantoj de Irako kaj urĝi ilin kiel eble plej frue plenumi la organizadon de la kabineto. Usono esperas, ke Irako kiel eble plej frue establu nacian solidarecan registaron kun ĉiuj sektoj por subigi la konfliktadon inter diversaj religiaj sektoj kaj krei kondiĉojn por retiriĝo de la usona armeo el Irako. En la 25-a de aprilo, Jawad al-Maliki esprimis, ke li plenumos la organizadon de la kabineto en 2 semajnoj.

Due, la kontaktado de la du usonaj gravaj oficistoj kun Jawad al-Maliki kaj aliaj novaj gvidantoj de Irako celas enketi pri la rilatoj inter Usono kaj la iraka nova registaro en la estonteco kaj pri ellaborado de la usonaj politikoj al Irako. En la intervidiĝo kun Donald Rumsfeld kaj Condoleezza Rice, Jawad al-Maliki diris, ke en la estonteco liaj laboroj estos ĉefe por elimini la situacion de reciproka malfido inter diversaj sektoj. Li opinias, ke tio estas la premiso de Irako por restarigi sekurecon kaj elimini terorismon, perfortecon kaj koruptecon.

Trie, la vizito de Donald Rumsfeld kaj Condoleezza Rice al Irako celas ankaŭ taksi la iranan sekurecan situacion kune kun la oficiroj de la usona armeo garnizonanta en Irako, por ellabori la sekvan planon pri dispoziciado de la usona armeo. Atinginte Bagdadon, Donald Rumsfeld unue interparolis kun George Casey, komandoro de la usona armeo garnizonanta en Irako, kaj ili diskutis pri la estonteca dispoziciado de la usona armeo garnizonanta en Irako.

La publiko ankaŭ opinias, ke la iraka sekureca situacio ankoraŭ estas rigora kaj la iraka politika procezo, minacata. Ĉi-foja vizito de Condoleezza Rice kaj Donald Rumsfeld al Irako ankaŭ reflektas tion, ke Usono ne havas sufiĉan fidadon pri la iraka situacio kaj ankoraŭ maltrankvilas pri la disvolviĝo de la iraka politika situacio.