• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-28 08:13:12    
Liu Guofang: Sento

CRI
Mei fakte tre plaĉis al tiu junulo. Estante kune, ŝi ĉiam diris, "Mi ne meritas vian amon."

"Denove!"

"Mi havas cikatron sur la vizaĝo. Naǔze malbela!"

"Tion mi ne zorgas."

Ĉiufoje ŝi estis de li kortuŝata. "Vi estas vera bonulo."

"Ankaǔ vi. Kiel mi povas ŝati vin, se ne?"

Ŝi dolĉe ridis.

Kial ŝi ricevis la survizaĝan vundon? Ŝi sentis, ke ŝi devas rakonti pri ĝia kaǔzo, alie ŝi havus rimorson kontraǔ li. Ŝi do montris la cikatron. "Kial vi neniam demandis pri ĝia kaǔzo?"

"Kial demandi? Ne ĝentile."

"Ne ĝentile, se mi ne eldirus."

"Eldiru do!"

"Antaǔ 2 jaroj, 2 kanajloj volis perforti min. Mi riskis la vivon por luktado, kontraǔ ili. Ili do strekis mian vizaĝon per tranĉilo..."

Li atente aǔskultis.

"Poste la du bestoj svenigis min per pugnado kaj envenis..."

Iom palis lia vizaĝo.

"Kio al vi?"

"Nenio."

Post 2 tagoj. "Ni disiĝu!"

"Mi atendis ĉi tiun tagon."

"Mi vere tre ŝatas vin kaj tute ne konsideras vian cikatron. Sed mi ne atendis, ke vi estas perfortita."

"Fakte via ŝato ne estas vera. Alie eĉ tion vi ne zorgus."

"Mi ne povas fari, ke mi ne zorgu tion. Tial mi diras, ke de nun ni ne rendevuu plu. Alie, estus malagrable, se ni kunvivus."

"Mi ne trudas."

"Pardonon!"

"Ne via kulpo." Ŝi vere ne koleris kontraǔ li, ĉar ŝi sciis, ke ĉiu el la aliaj knaboj kondutas same kiel li. Fakte ŝi amis lin multe pli. Por rekuniĝi, ŝi vizitis plastian hospitalon. Oni ne nur glatigis la cikatron, sed ankaǔ ĉarmigis ŝian vizaĝon.

Ŝi konfidas ke iu svatu ŝin al la sama junulo.

Lin trovinte, tiu proponas, "Mi konatigu iun knabinon al vi!"

"Ne!" La junulo rifuzas.

"Almenaǔ ne malutile, ke vi konatiĝu kun ŝi. Eble ŝi ekplaĉos."

Li konsentas.

Li kaj Mei, en rendevuo. Ŝi same amas lin. Post pluraj renkontiĝoj, ŝi pli kaj pli plaĉas al li.

Ŝi demandas, "Kial vi povas ŝati min?"

"Via voĉo ege similas tiun de iu..."

"De kiu?"

Li estas sincera kaj honesta. "De mia koramikino."

"Mi vidas, ke ŝi tre tre plaĉis al vi."

Li kapjesas.

"Sed kial vi ne iras al ŝi?"

Li suspiras. "Tiu knabino ne estas ĉarma, sed eĉ havas cikatron sur la vizaĝo. Tamen ŝia parolo estas tre, tre bela. Vere! Kiom bedaǔrinde, ke ŝi estis perfortita! Se ni geedziĝus kaj, tiam mi ekpensus, ke ŝi estas perfortita, mi sentus ion ĝena kaj fizike kaj mense. Fine mi... mi forlasis ŝin!"

"Mi estas ĝuste tiu knabino."

"Vi, ŝi?"

"Vere, mi, tiu perfortita!"

Li ridas. "Ne eble! Ŝi ne estas tia, kia vi, mia sento ne trompas. Cetere, ŝi havas tiel grandan cikatron. Vi ne havas. Kiel vi povas esti tiu knabino?"

Mei diras plu nenion.

Okazas nupto. Li ofte diras, ke li estas ege feliĉa.