• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-28 16:55:27    
Inteligenta hejmo – nova mastrumanto de ĉinoj

cri

Nuntempe, plialtigo de komforteco de ĉiutaga vivo fariĝas klopoda celo de pli kaj pli multe da ĉinoj. Preparado de hejmo ne nur dependas de zorgema dekorado. La ĵus ekfurorinta inteligenta hejmo fariĝas nova mastrumanto de ĉinoj. Ĝi plioportunigas kaj plikomfortigas ĉiutagan vivon de homoj. En hodiaŭa programero, ni parolu pri tio.

Sinjoro Wang Yao estas vendisto de iu kompanio pri loĝeja proprieto. Laborinte tuttage, lia plej dezirata estas tio, ke la varmaj manĝaĵoj kaj taŭg-temperatura duŝa akvo atendu lin tuj post reveno al hejmo. Eĉ la klimatizilon li volas ŝalti anticipe de malproksime.

"En somero estas tre varme, oni devas funkciigi klimatizilon en domo. Se la klimatizilo funkcias tuttage, en domo ja estas malvarme, sed tio ja malŝparigas elektron. Se mi povus ŝalti la klimatizilon per poŝtelefono 30 minutojn antaŭ fino de laborado, mi do povus ĝui la malvarmecon tuj enirinte la domon."

Nuntempe, la espero de sinjoro Wang ne plu estas revo. Necesas nur telefoni al la "elektronika mastrumanto" en hejmo, kaj sendi ordonon al ĝi, oni povas ĝui ĉion pretigitan de tiu "mastrumanto" tuj post reveno al hejmo.

Tiu "elektronika mastrumanto" fakte estas inteligenta hejmo. Pli simple, ĝi estas hejma reta sistemo. Ĝi povas ligi la personan komputilon en hejmo kun ĉiuj elektroaparatoj. Se ĉi tiu sistemo estas ligita al interreto, oni povas teleregi la elektroaparatojn en hejmo de malproksime per poŝtelefono, kiu estas instalita per koncerna softvaro kaj povas aliri al interreto.

La inteligenta hejmo ne nur povas esti teleregata de malproksime. En tiu sistemo, troviĝas operata centro, kiu kontrolas lampojn, kuirilojn, muzikilon, televidilon kaj aliajn elektroaparatojn. Kun ĉi tiu operata centro, oni povas funkciigi ĉiujn elektroaparatojn en hejmo per unu teleregilo. Sinjoro Qiu Fengxiang, kiu sin okupas je instalo de la inteligenta hejmo, montris spektadon de video kiel ekzemplon, por prezenti la oportunecon de la inteligenta hejmo:

"Por spekti filmon, oni devas fari multajn agojn. Ekzemple, ŝalti televidilon, DVD-ludilon, klaki la butonon 'ludi', kaj mildigi lampan lumon. Oni devas klaki la teleregilojn unu post alia. Kun inteligenta hejmo, ni povas akordigi anticipe la atmosferon por spektado de filmo. Akordiginte, oni devas nur klaki unu butonon por ŝalti ĝin, kaj ĝi pretigos ĉion al vi."

Kiel la funkcioj de inteligenta hejmo estas efektivigitaj. Sinjoro Qiu diris, ke nuntempe en Ĉinio estas du specoj de inteligenta hejmo, t.e. kunlinia kaj senlinia. La kunlinia maniero estas intali linion al ĉiuj teleregotaj aparatoj. Por la dekoritaj hejmoj, oni devas denove aranĝi la liniojn, kaj tio estas multekosta. La senlinia maniero estas tio, ke la teleregilo sendas radiofrekvencon por transdoni komandojn. Se la elektroaparato en hejmo povas ricevi transruĝan signalon, oni do povas teleregi ĝin per transformilo de signaloj.

La inteligenta hejmo ne nur plikomfortigas kaj plioportunigas ĉiutagan vivon de homoj, sed ankaŭ povas plialtigi sekurecon de loĝejo. La Pekina Yijia-a Sciencteknika Kompanio entreprenas desegnadon kaj instaladon de inteligenta hejmo. Direktoro de la venda sekcio de tiu kompanio sinjoro Shi Song diris, ke iliaj produktoj de inteligenta hejmo entenas sekurigan kaj protektan funkcion, kiu povas "fortimigi" ŝtelistojn:

"Ni povas havi modon de 'artifiko de malplena urbo'. Ekz. la mastro laborvojaĝas al aliaj urboj, la hejmo povas ŝalti televidilon, malfermi fenestrokurtenon, ŝalti kaj malŝalti lampojn en difinita tempo, por ke ĉiuj pensu, ke vivas homoj en la hejmo. Ni havas ankaŭ la timigan modon. Se ŝtelisto eniros en hejmon por ŝteli, la lampoj tuj flagros, kaj ĉiaj elektroaparatoj ŝaltiĝos por fortimigi la ŝteliston."

Sinjoro Shi diris, ke necesas nur interreta kamerao en hejmo, por ŝalti ĝin por, kiam ŝtelisto eniris en domon. La mastro povas vidi ĉelokajn agojn de ŝtelisto per poŝtelefono kaj komputilo, telerege fermi pordegon de malproksime kaj sciigi sekurigistojn de la loĝkvartalo. Tiel la ŝtelisto estos kaptita.

Iuj konsumanto maltrankviliĝas, ke por inviti la mastrumanton, t.e. inteligenta hejmo, al hejmo, oni devas pagi multe da mono. Iu personulo en tiu kampo malkaŝis, ke prezoj de la inteligenta hejmo estas dividitaj sur diversajn nivelojn laŭ funkcioj. Nuntempe en Ĉinio, oni povas instali fundamentan sistemon de inteligenta hejmo elspezante ĉirkaŭ 5 000 juanojn de renminbi.