• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-28 19:42:40    
Ĉinio renkontis 22 konfliktojn en internacia komerco

cri

De la kuranta jaro komercaj konfliktoj rilataj kun ĉinaj produktaĵoj plue pliiĝas. En la unua trimestro okazis 22 komercaj konfliktoj rilataj kun Ĉinio en 11 landoj.

La 26-an de aprilo Ĉina Komerca Ministerio publikigis Raporton pri Situacio de Ĉina Ekstera Komerco. Liu Haiquan, oficisto de la ministerio, diris, ke en la unua trimestro de la kuranta jaro la kvanto kaj sumo de la komercaj konfliktoj rilataj al ĉinaj produktaĵoj estas pli grandaj kompare kun tiuj en la sama periodo de la pasinta jaro; krome, pasintece la konfliktoj plejparte tuŝis produktaĵojn, dum la nunaj rilatas al politikoj kaj sistemoj; evidente komercaj konfliktoj jam altiĝis kaj plivastiĝis.

Ĉina importado el Eŭropo, Usono kaj Japanio releviĝis

La 26-an de aprilo, en la ĉina suda urbo Kantono, vicestro de la sintenza departemento de la ĉina Ministerio pri Komerco Liu Hanquan diris, ke depost la pasinta jaro, la ĉina importado el Eŭropo, Usono kaj Japanio ĉiuflanke releviĝis, kaj antaŭvideble tiu tendenco daŭros plu.

En kuranta jaro ĉefa tasko de Ĉinio en ekstera komerco estas redukto de komerca favora saldo

La 26-an de aprilo, en la ĉina suda urbo Kantono, vicestro de la sinteza departemento de la ĉina Ministerio pri Komerco Liu Haiquan esprimis, ke en la kuranta jaro, la ĉefa tasko de Ĉinio en ekstera komerco estas akceli reguligadon al strukturo de ekstera komerco kaj transformadon de ĝia kreska maniero, kaj klopodi por redukti komercan favoran saldon.

Tiutage, la ĉina Ministerio pri Komerco publikigis "Raporton pri situacio de ekstera komerco de Ĉinio". Publikiginto de la raporto Liu Haiquan diris, ke en la unua trimestro de la kuranta jaro, malleviĝis la eksporta rapideco, kaj leviĝis la importa rapideco de Ĉinio. Sed la komerca favora saldo de Ĉinio ankoraŭ superis 23 miliardojn da usonaj dolaroj.

Ĉina nefinanca ekstera rekta investo pliiĝis 280%

En la unua trimestro de la kuranta jaro, la ĉina nefinanca ekstera rekta investo superis 2,6 miliardojn da usonaj dolaroj, plimulte je 280% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.

Glate iras preparaj laboroj por 9-a Monda Konferenco de Ĉinaj Entreprenistoj

En septembro de la venonta jaro, la 9-a Monda Konferenco de Ĉinaj Entreprenistoj okazos en Japanio. Laŭ informo el la organiza komitato de la konferenco, nun glate iras la preparaj laboroj.

La 25-an de aprilo en Pekino, prezidanto de la organiza komitato de la konferenco s-ro Huang Yaoting diris, ke la 9-a Monda Konferenco de Ĉinaj Entreprenistoj okazos en Kobeo kaj Osako de Japanio. Laŭ antaŭkalkulo pli ol 2 mil ĉinaj entreprenistoj el diversaj lokoj de la tuta mondo ĉeestos al la konferenco.

La Monda Konferenco de Ĉinaj Entreprenistoj okazas en ĉiu dua jaro, celante akceli kontaktadon kaj kunlaboradon inter la ĉinaj entreprenistoj en la tuta mondo.