Se vi vizitus la urbon Yangzhou de Zhejiang provinco, vi devus iri al la Maldika Okcidenta Lago.
La Maldika Okcidenta Lago situas en okcidenta parto de la urbo Yangzhou. Ĝi estis akvovojo de kanalo en la dinastioj Sui (581---618) kaj Tang(618---907) kaj famas pro sia svelteco. Antaŭ centoj da jaroj, la lago ja estis fama vidindaĵo.
La beleco de la Maldika Okcidenta Lago estas ĝia zigzageco. Kompare kun la Okcidenta Lago de la urbo Hangzhou, ĝi havas tute diferencan stilon. La Okcidenta Lago aspektas kiel bela kaj graseta virinon, dum la Maldika, kiel pura fraŭlino svelta. Ĝi longas ĉirkaŭ dek liojn, prosperaj arboj staras ambaŭborde de ĝi. Ĝardenoj kaj konstruaĵoj havas siajn proprajn antikvajn stilojn. Se vi veturas laŭ la rivero per boato, vi povas vidi senĉese variantajn pejzaĝojn.
1 2 3 4 5
|