• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-09 15:11:14    
"Okcidentregiona Rakonto" estas ŝatata

cri

Usona klasika muzikdramo "Okcidentregiona Rakonto" estis ŝatata de spektantaro pro kortuŝa am-rakonto, entuziasma muziko kaj senbrida danco tuj post kiam ĝi estis prezentita en iu pekina dramejo. Tio simbolis komencon de la 4-a Pekin-Internacia Drama Prezenta Sezono. En la venontaj 25 tagoj, dramaj artistoj el Usono, Germanio kaj Ĉinio prezentos 17 dramojn enhavoriĉajn kaj formodiversajn al pekina spektantaro.

Bando, batalo, malamo, amo, revo, balkono, vivo kaj morto formis dramajn elementojn de la usona moderna tragedio. Muzikdramo "Okcidentregiona Rakonto" prezentis al pekina spektantaro situacion de usonaj enmigrintoj de malsupera socitavolo en 1950aj jaroj. Kantado kaj figuro de vira kaj virina ĉefroluloj donis profundan impreson al la publiko.

Tio estas moderna legendo, kiu prezentas batalon inter portorikaj enmigrintoj kaj novjorka mafio. Tial, sceno inter Aviadila Bando kaj Ŝarka Bando estas ege okultrapa. En la komenco, batala dancado inter tiuj du bandoj estis mirinda. Sekva kompleksa danc-kombino kunlaboris kun danckanto kaj bonege prezentis dubandajn rilatojn kaj du-amatulajn rilatojn. Krome, "usona revo" de kelkaj portorikaj knabinoj estis plena de fremdeca ĝojo.

Spektanto diris al raportisto post la prezento, ke li ege admiris prezentiston de ĉefrolulo Maria, ne nur pro ŝia karakteriz-riĉa kanto, sed ankaŭ pro tio, ke ŝia figuro kaj prezentado ege konformis al la rolo. Ŝia kanto kun Tony estis plena de entuziasmo de gejunuloj. "Beleco kaj lirikeco de Tony estas pli bonaj. Lia rolo estas kortuŝa." Spektanto, kiu iam vidis filmon "Okcidentregiona Rakonto", opiniis, "Multaj scenoj estas samaj. Tamen drama konflikto estas pli forta kaj kortuŝa en dramo. Post 20 jaroj, mi hodiaŭ vidis originan muzikdramon. Drama prezentado estas pli kortuŝa! Mi volas ĝin refoje spekti morgaŭ."