• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-09 16:23:10    
Peonia Foiro de Luoyang vizitinda

cri
Oni diras, ke en la Ŝtonkavernaro Longmen, konsumante nur po du sekundoj al la budhostatuoj dum vizitado, oni bezonas tri diurnojn por tra-rigardi ĉiujn statuojn. En la jaro 2000, kiel grandskala muzeo de ŝtonaj skulptaĵoj, la Ŝtonkavernaro Longmen estis enlistigita de Unesko en "Katalogon de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj". Profesoro Ma Shichang, arkeologo el la Pekina Universitato, opinias, ke la valoro de Ŝtonkavernaro Longmen kuŝas ne nur en tio, ke ĝi montras la plej grandskalan kaj plej eminentan skulpturon, sed ankaŭ en tio, ke ĝi rezervas la jam perdiĝintan civilizacion el la tempo de la 5-a jarcento ĝis la 10-a. Li diris:

"Ŝtonkavernaro Longmen rezervas multajn materialojn, kaj la religia enhavo, historio, ekonomio, arto kaj kulturo de tiu tempo estas ĉiuj manifestataj de tieaj konservaĵoj. Evidente, enlistigo en Katalogon de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj ja estas aprobo pri ĝia valoro."

Karaj amikoj, en la nuna sezono, se vi vojaĝos al la urbo Luoyang por viziti Ŝtonkavernaron Longmen, vi havos ŝancon viziti la faman Peonian Foiron de Luoyang. Ĉiujare, de la komenco de aprilo ĝis la komenco de majo estas florada sezono de peonio en Luoyang, tiam en la urbo okazas grandioza foiro por bonvenigi spektantojn de peonio. S-ro Guo Congbin, vicestro de la urbo Luoyang, konigis, ke la peonio-planta historio de Luoyang jam havas pli ol mil jarojn, kaj tiu floro simbolanta noblecon kaj bonaŭguron estas fiero por Luoyang. Li diris: 

"En Luoyang troviĝas ĉiu el la peoniaj specoj de la mondo, kaj la specoj sin nombras je pli ol 970. La areo de grandaj peoniaj ĝardenoj akceptantaj vizitantojn jam superas 2 000 hektarojn. La ĝardenoj aspektas sufiĉe grandiozaj kaj imponaj."

En la sezono de peonia florado, la urbo Luoyang similas al peonia maro. Videblas peonio ne nur el la koloroj ruĝeta, flava kaj blanka, sed ankaŭ el la koloroj nigra, verda kaj blua. Se vi vojaĝos en tiu ĉi tempo, do via vojaĝo estos plena je la peonia aromo.