• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-10 08:43:37    
Japanaj eldonaĵoj en 2005

cri
Karaj amikoj, la revuo La Movado n. marto ankaŭ konigis pri japanaj eldonaĵoj en 2005.
La revuo diras:
Jarkomence samtempe aperis du rimarkindaj libroj el komerca eldonejo en Tokio: La unua estas traduko de La Zamenhof-Strato, kiun japanigis kolektivo de 67 samideanoj laŭ iniciato kaj gvido de s-ro Kobayaŝi Tsukasa, kaj la alia estas japanlingva biografio de Zamenhof, reverkita de li mem. Li ankaŭ iniciatis produkton de "Esperanto kaj mi". post lia subita malsaniĝo en la lasta aprilo, liaj amikoj tamen daŭrigis la laboron kaj en oktobro sukcesis eldoni du volumojn da planita memuaro de 272 japanaj esperantistoj.
Japana Esperanta Librokooperativo, la eldona fako de KLEG, eldonis la duan komplete reviziitan version de la japanlingva gvidlibro, Esperanto – la lingvo de la tera epoko de s-ino Doi Ĉieko, kaj ankaŭ parte reviziitan de Ekzercu vin en bazaj vortoj de s-ro Tani Hiroyuki nur post tri jaroj de la unua eldono.
S-ro Jamada Tadaŝi lanĉis la unuan volumon de Japanaj kantoj en Esperanto "Ĉerizfloroj" kun helpo de s-ro Konisi Gaku. La duopo, kiu realigis la eldonon de la kantlibro Al la ĝojo en 2004, nun celas kolekti ĉiujn japanajn kantojn esperantigitajn, kaj eldoni en kvin volumoj por jubilei la jarcenton de la Esperanto-movado en Japanio.
Sinjoro Egawa Harukuni sukcesis eldoni bildlibron Fajrego de rizstako, konata rakonto de respektata persono, kiu savis sian vilaĝon el granda cunamo antaŭ 160 jaroj. La libro estis realigita laŭ lia iniciato, kaj konsistas el tradukoj en Esperanto kaj la angla kun la japana originalo, por ke la publiko montru pli da interesoj. Ĉar temas pri konata epizodo, gazetoj, radio kaj ankaŭ televido informis favore pri la unika libro.
Alia trilingva bildlibro estas La dorso de la patrino, eldonita de s-ro Tagahara Kiyoŝi. Temas rakonto pri atombombitoj en Hiroŝimo.
El verkado de la senlaca s-ro Hori Yasuo, naskiĝis ankoraŭ pluraj: la 8-a volumo de Raportoj el Japanio, Monatoj tra la mondo, La granda aeratako de Tokio kaj Basic Grammer of Esperanto (reviziita eldono).
Sinjoro Mori Singo tradukis kaj aperigis Tilla, la plej novan verkon de s-ino Spomenka Ŝtimec, ĉe komerca eldonejo Ŝinpu-ŝa en Tokio.
Kaj hazarde, ĉe la sama eldonejo aperis japana traduko de Mirindaj aventuroj de metilernantoj Hlapiĉ, elesperantigita de s-ro Sekoguĉi Ken, laŭdire en 4000 ekzempleroj. La tradukinto, jam en 2004, mem eldonis ĝian prototipon, kiu vekis laŭdan reeĥon en Kroatio, lando de la aŭtoro.
Okaze de la japana kongreso en Yokohama tieaj esperantistoj produktis novan turisman libron, Gvidlibro pri Jokohamo kaj Kamakura. Ĝi, plenkolore ilustrita, certe utilos ankaŭ al tiuj, kiuj planas partopreni la venontjaran kongreson en la sama urbo.
Hakusui-ŝa, eldonejo en Tokio, konata de fremdlingvaj lerniloj, lanĉis novan reviziitan version de Express Esperanto de s-ro Adaĉi Nobuaki, lernolibro akompanata de kompakt-disko. Ĝi estas unu el la serio de Express-lernolibroj kaj vendata en ordinaraj librejoj vicigite kun la aliaj.
Ĉe la fino de la skizo ni notu, ke Esperanto en Azio, organo de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado, fakte redaktata kaj presata de japanaj esperantistoj, atingis la 50-an numeron.