• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-10 16:25:39    
Golfejoj de Sanya kaj Bo'ao

cri
Karaj amikoj, nun ni nin turnu al la urbo Sanya. Aviadile veturinte unu horon el la urbo Haikou, oni povas atingi Sanya. Kompare kun Haikou, la strando de Sanya estas ankoraŭ pli bela ol tiu de Haikou, ankaŭ la pago al la golfejo estas malpli alta. En Sanya, la plej konata ludejo estas Golfejo Ruĝa Valo. S-ro Yi Meng, kiu multfoje venis ĉi tien por golfludo, diris:

"La kanalo de la golfejo estis aranĝita de profesia golfeja projektisto el Usono. Laŭ mia opinio, la plej granda trajto estas, ke utiligante la originalan geografian strukturon, oni konstruis ĉiujn kanalojn de 18 golftruoj sur la monteta areo, kaj kreis tre kvietan kaj komfortan medion de ludado."

La golfejo Ruĝa Valo areas je cent hektaroj, kaj estas unu el la golfejoj, kiuj situas en la suda ekstremo de Ĉinio. Ĝi koncentras en si belajn naturajn pejzaĝojn de monteto, maro kaj dezerto. Ŝajnas al sportemuloj, ke inter la densa kaŭĉuk-arbaro estas pli facile por ili elvoki en si la stango-svingan patoson, kaj pli rapide eniri en la kontentigan teniĝon…

Krom la golfejoj, apud la urbo Sanya ekzistas multaj vizitindejoj, kiaj la pitoreskejo Tianya Haijiao, Termofonta Feriejo kaj Ŝtata Arbara Parko. La pitoreskejo Tianya Haijiao situas pli ol 20 kilometrojn okcidente de la urbo Sanya. En la antikveco, ĉinoj alvenis tien kaj opiniis, ke ili jam atingis la randon de la tero, tial sur grandegaj rokoj ĉe la maro, ili gravuris la ideogramojn kun la signifo: Ĉiela rando kaj mara angulo.

Karaj amikoj, nun ni venis al la lasta stacio de nia vojaĝo, nome la urbeto Bo'ao, situanta en la orienta bordo de la insulo Hainan. En la pasinteco ĝi estis ne konata de ekstera mondo, sed nun ĝi estas fama sidejo de Azia Forumo okazanta ĉiujare. Famiĝis ankaŭ Golfluda Kampara Klubo de Bo'ao.

La nomita Golfluda Kampara Klubo situas sur insuleto areanta je 80 hektaroj. Ĝi estas la unika golfejo kun la tut-insula skalo kaj Links-stilo en Azio. La klubo invitis kanadan projektiston, kiu lerte dislokis 18 golf-truojn sur la insuleto, konservante la originalajn topografiaĵon kaj flaŭron. Ĉiĉerono fraŭlino Wu Wenli konigis:

"En tiu ĉi ludejo, antaŭaj 9 truoj estis lokitaj rondire laŭ la insuleta rando, dekoraciate de la marakvo; kaj la lastaj 9 truoj transiras la centron de la insuleto, akompanate de idiliaj pejzaĝoj. La golfejo similas al natura parko, kie oni povas ĝui kaj ludon kaj sovaĝecon de la belaj naturaj pejzaĝoj.