• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-10 17:35:43    
Monda Banko altigis antaŭkalkulon de ĉina ekonomia kreskado

cri
Monda Banko altigis antaŭkalkulon de ĉina ekonomia kreskado

La 10-an de majo en Pekino, la Monda Banko publikigis studan raporton dirante, ke en la kuranta jaro kresko de la ĉina totala enlanda produktovaloro atingos 9,5%, ĉi tiu donitaĵo altiĝis je 0,4% ol la donitaĵo, antaŭe publikigita de la banko.

Ĉefa skribanto de la raporto Louis Kuijs diris, ke konsiderinte la fortan kreskon de la ĉina ekonomio en la unua trimestro, la Monda Banko altigis antaŭkalkulon de la ĉina ekonomia kreskado en la jaro 2006. Li diris, ke Ĉinio troviĝas en la leviĝa periodo, la produkta skalo senĉese plivastiĝas kaj oni senĉese akcelas procezon de teknika reformado, tial la kreskado de totala enlanda produktovaloro tenas la rapidecon de preskaŭ 10%, tio estas normala.

Eksterkapitala sumo, efektive utiligita de ĉina Yangzi-rivera Delto, okupis preskaŭ duonon de tiu, utiligita de tutlando

Nun eksterkapitala sumo, efektive utiligita de ĉina Yangzi-rivera Delto, okupis preskaŭ duonon de tiu, utiligita de la tuta lando, ankaŭ pli ol 400 entreprenoj inter mondaj 500 potencoj faris investon en la delto.

Tion raportisto ricevis en forumo pri produkta forto de ĉina yangzi-rivera zono kaj intertraktado pri investo de la jaro 2006. La forumo okazas en la ĉina orienta urbo Nankino.

Ĉinio forte antaŭenpuŝos informan konstruadon de ŝtato

En la estontaj 15 jaroj, Ĉinio forte antaŭenpuŝos la informan konstruadon de la ŝtato, plene utiligos informajn teknikojn, kaj altigos kvaliton kaj efikecon de ekonomia kreskado.

Tio estas informo malkaŝita en la "Ŝtata informa disvolva strategio de 2006 ĝis 2020" publikigita antaŭ nelonge.

Ĉina Agrikultura Banko liveros kreditan subtenon al entreprenoj, investitaj de taiwan-aj komercistoj, en Xiamen

En la estontaj 5 jaroj, Ĉina Agrikultura Banko liveros kreditan subtenon je 30 miliardoj da juanoj al entreprenoj, investitaj de taiwan-aj komercistoj, en la ĉina sudorienta urbo Xiamen. La 8-an de majo en Xiamen, filio de Ĉina Agrikultura Banko en Xiamen kaj asocio de entreprenoj, investitaj de taiwan-aj komercistoj, oficiale subskribis la kunlaboran interkonsenton. La urbo Xiamen estas unu el la ĉefaj lokoj, en kiuj taiwan-aj komercistoj faras investon. Ĝis la fino de la lasta jaro, la nombro de entreprenoj, investitaj de taiwan-aj komercistoj en Xiamen, superis 2 700. De la kuranta jaro, taiwan-aj komercistoj pluapaŝe fortigas investon en Xiamen.

Fremdlandaj kaj enlandaj navigaciaj potencoj pliigos investon je 4 miliardoj da juanoj por plivastigi havenon de Qingdao

En la kuranta jaro, Ĉina Oceana Transporta Kompanio, la Brita Rela Korporacio, la dana Grupo AP Moller-Maersk kaj Grupo de Haveno de Qingdao pliigos investon je 4 miliardoj da juanoj por konstrui novan konteneran ŝipkajon en la haveno de Qindao.

Laŭ konigo, ĉi tiu estas la dua grandskala pliigo de investo de la 4 navigaciaj potencoj, post kiam ili subskribis programon pri kunkapitala administrado de ŝipkajo en la haveno de Qindao en 2003 en Pekino. La investanta flanko diris, ke la senĉesa pliiĝo de merkata bezono estas la ĉefa kialo de la plivastigo.