• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-11 08:19:47    
Ministriĝo de Verkisto

CRI

Kiu verkisto fariĝis ministro? Wang Meng (1934-- ), naskita en Pekino kiel filo de intelektulo kaj aperinta kiel juna talenta verkisto en la komenca periodo de la nova Ĉinio. Aĝante nur 15 jarojn, li jam okupiĝis pri laboro de la Ĉina Komunisma Junulara Ligo. En mezlernejo li elstaris per genio en la ĉina lingvo. Lia prozaĵo "Printempo" publikigita en lerneja revuo portis al li laǔdojn de instruistoj kaj admiron de lernantoj. Estante nur 19-jara, li jam plenumis romanon titolitan "Vivu la Juneco". En la verko li priskribis fajre ardan vivon de grupo da gelernantoj, esprimante iliajn gajon, ĉagreniĝon, amikecon kaj amon, ankaǔ iliajn strebadon al nova vivo kaj valoran spiriton de dediĉemo. Pro la juneco de la aǔtoro, la romano, ne tre profunda, plenis de naivo, puro, ardo, iluzio, kaj amo al la Partio kaj nova socio. Sekvis noveloj publikigitaj sub titoloj "Fabeto", "Printempa Festo" kaj aliaj kun freŝa stilo, same por prikanti la junecon kaj idealon. Dank' al multiĝo de travivaĵoj kaj profundiĝo de konado pri realaĵoj, Wang Meng pli kaj pli sentis, ke verko absolute prikanta al lumo sen tuŝi ĝian kontraǔan flankon ne povas porti profundan signifon. Tial li atenteme observadis la vivon, esploris kontraǔdiron kaj batalon inter novo kaj malnovo, precipe batalon de la popola amaso kontraǔ negativaj kaj pasivaj fenomenoj, kiaj rigideco en penso kaj burokratismo, kiuj estas ĉefaj obstakloj de la moderniga konstruado. Li do decidis liveri, konformige al la praktika vivo, konkretajn bildojn de peniga batalo kontraǔ burokratismo, veki atenton de la socio kaj atingi la celon pli efike transformi la socion kaj akceli antaǔeniĝon de la vivo. Jen kaǔzo de lia verkado de novelo "Juna Novico en la Organiza Departemento", en kiu la plej okulfrapa estas tio, ke la aǔtoro kuraĝe kaj akre tuŝis socian kontraǔdiron zorgatan de la popola amaso en la periodo de la socialisma konstruado kaj faris aǔdacan intervenon. Ĉi tiu novelo, publikigita en septembro de 1956, vekis atenton en kaj ekster Ĉinio kaj lin famigis.

Liu Shiwu, 1-a vicestro de organiza departemento de distrikta partikomitato, havas kapablon kaj riĉajn spertojn akiritajn en multaj jaroj de revolucio, tamen en la nova epoko li fariĝas malhelpanto de disvolviĝo de la socialisma konstruado. Al li mankas varmo kaj sensiveco en la vivo; kaj li vole-nevole protektas malnovajn aferojn, montriĝante mense apatia kaj age langvora, kaj fine falas en burokratismon. La kontraǔa figuro estas Lin Zhen, juna membro de la Komunista Partio de Ĉinio. Li estas puranima, vigla kaj strebema.

Enirinte domon de distrikta partikomitato, Lin Zhen forte emociiĝis pro komenciĝo de novaj vivo kaj laboro. Tamen post malpli ol 2 monatoj li rimarkis, ke mankoj ekzistas en la sankta laboro de la Partio, kaj trovis, ke teruraj apatio kaj ruzo obsedas iujn respektatajn gvidantojn, li do sentis sin forte bruligata, dolore konsciante, ke laǔ la statuto kaj bona tradicio de la Partio la gvidaj institucioj kaj laborantoj ne devas esti tiaj, tial li laǔte kriis, "La Partio estas koro de la popolo kaj kerno de la klaso. Ni neniel permesas, ke polvo troviĝu en la koro; kaj neniom lasas, ke manko ekzistu en la institucioj de la Partio!" Eĉ nun ŝajnas tre aminda la animo de Lin Zhen, animo plena de revolucia idealo kaj profunda amo al la Komunista Partio de Ĉinio. Ĝuste pro tia kvalito en la spirito li kuraĝe faris neakordigeblan batalon kontraǔ la burokratisma stilo de Liu Shiwu kaj kelkaj aliaj. Li diris, ke oni devas per honesta sento serioze trakti ĉion. Vidinte ion ne justa aǔ netolerebla, li brave faris batalon. Lia decida volo estas, "Batalu unu fojon, batalu 2 fojojn, 3 fojojn, ĝisfine, ĝis la afero tute ŝanĝiĝos!" Evidente, la kontraǔdiro inter li kaj Liu Shiwu esence estas tiu inter malsamaj sintenoj en traktado de afero de la Partio kaj popolo. En la procezo de tiaj bataloj la mensa mondo de junaj kadroj en la organiza departemento sparkas, de tempo al tempo, je firma konfido al idealo, kuraĝo en cerbumado kaj strebado al vero. Ĉi tio estas viva manifestaĵo de epoka revolucia spirito pri postulo de ideologia liberigo en la nova historia periodo. La aǔtoro prezentis Lin Zhen, la pozitivan figuron, por esprimi ardan deziron pri konkerado de burokratismo, tio do ludas inspiran rolon en la socio. Des pli bone, se tia figuro estus pli plena kaj solida. Pro tio, ke li ne povas sin kombini kun la popola amaso, lia penso restas relative naiva kaj, batalante sola kontraǔ sperta burokrato, li ofte embarasiĝas kaj perdas memfidon. La novelo finiĝis ne per venko de Lin Zhen, sed per lia fiasko kaǔzita de tio, ke la ruza Liu Shiwu atakis lin ĉe lia malforta flanko. Ĉi tio konformas al logiko de la vivo kaj signifas, ke la batalo kontraǔ burokratismo estas ja peniga kaj longedaǔra. Kaj tiel la verko de Wang Meng manifestas realisman forton.

En 1957 Wang Meng iris al la kamparo por fizika laboro kaj poste al Xinjiang-a Ujgura Aǔtonoma Regiono. En 1979 li revenis al Pekino. Li fariĝis kultura ministro de Ĉinio kaj poste vicprezidanto de la Asocio de Ĉinaj Verkistoj.