• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-11 15:49:42    
Rehavigo de vidpovo al ĉinaj kataraktuloj

cri
62-jara avino Zhang Rongqing, vivanta en la kamparo de la provinco Liaoning, nordorienta Ĉinio, suferis de katarakto tri jarojn. Antaŭnelonge ŝi ekvidis la lumon, ĉar helpe de koncernaj flankoj ŝi akceptis senpagan katarakto-senigan operacion kaj rehavis la vidpovon.

"Antaŭ la operacio mi povis vidi nenion. Tamen la duan matenon post la operacio mi ja ekvidis la lumon. Nelonge poste mi povas partopreni en kultivado. Mi havas memfidon kaj esperon pri mia venonta vivo."

En la lastaj tri jaroj pli ol 200 000 ĉinaj kataraktuloj, same kiel la avino Zhang Rongqing, akceptis senpagan katarakto-senigan operacion dank' al la programo "Vido-la-Unua Ĉina Agado".

"Vido-la-Unua Ĉina Agado" estas tutgloba filantropia programo, iniciatita de la Internaciaj Leonaj Kluboj en la fino de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, kun la celo redoni vidpovon al kataraktuloj. Somere de 1997 tiu programo iris en Ĉinion sub la nomo "Vido-la-Unua Ĉina Agado".

"Se en iu familio estas blindulo, do la vivnivelo de la familianoj malaltiĝas. La katarakto-seniga operacio povas ne nur rehavigi vidpovon al la suferanto, sed ankaŭ, eĉ pli grave, doni ŝancon al liaj familianoj por plibonigi la vivon. Laŭ mi tio havas gravan signifon. Kiel ĉino, kiel membro de la Internaciaj Leonaj Kluboj, mi opinias ke la programo devas kondukiĝi en nian landon."

Tion diris sinjoro Tam Wing Kun, plenuma prezidanto de la programo "Vido-la-Unua Ĉina Agado". Dank' al lia strebado la programo estis enkondukita en Ĉinion, kie troviĝas pli ol 5 milionoj da blinduloj, kaj ĉiujare proksimume 400 000 homoj blindiĝas pro katarakto. Pro la postiĝinta oftalmologia kuracnivelo, aŭ pro malriĉeco, multaj kataraktuloj ne akiras ĝustatempan kuracadon.

Ĝuste kontraŭ tiuj malfortaĵoj la programo "Vido-la-Unua Ĉina Agado" kondukas sian laboron, ekzemple fondi oftalmologian fakon en guberniaj hospitaloj, perfektigi katarakto-senigan fakon en urbaj hospitaloj, kulturi oftalmologojn kaj organizi oftalmologajn taĉmentojn por fari cirkulan kuracadon tra tuta Ĉinio.

La Centra Hospitalo de Wafangdian estas gubernia hospitalo. Antaŭ 1999 ĝi ne havis sendependan oftalmologian fakon, nek mikroskopon kaj similajn instrumentojn ofteuzatajn por okula operacio. Nun helpe de la "Vido-la-Unua Ĉina Agado", la hospitalo posedas ne nur progresintajn instrumentojn, sed ankaŭ kuracistojn kaj flegistinojn lertajn por la katarakto-seniga operacio. Unu el ili sinjorino Yu Xiaohong diris:

"Kiam ni komencis fari katarakto-senigan operacion en 1999, la operaciado daŭris longe, la tranĉ-vundo estis granda kaj la kuraca efiko estis ne tre bona. Nun la operaciado bezonas nur dekkelkajn minutojn, la tranĉ-vundo estas malgranda kaj la revidiga efiko estas tre bona. Antaŭ tri tagoj ni faris operacion al 72-jara kataraktulo. Nun lia vidpovo atingis la normon de 1.2, tio ege ĝojigas lin."

Oftalmologo Yu diris ke antaŭ kvin jaroj ŝi aliĝis al la kultura klaso de katarakto-seniga operacio, fondita de la programo "Vido-la-Unua Ĉina Agado". Dank' al la kulturado kaj posta praktikado, ŝiaj teoria kaj kuraca niveloj ege altiĝis. Nun ŝi faras pli ol 100 katarakto-senigajn operaciojn ĉiujare.

En tiu hospitalo, krom Yu Xiaohong, estas ankoraŭ kvin-ses kuracistoj kiuj povas sendepende fari la operacion. Lokaj kataraktuloj ne bezonas longan vojaĝon por la operacio.

Alia grava laboro de "Vido-la-Unua Ĉina Agado" estas iri al bazaj lokoj por kribri kataraktulojn. Tiun laboron faras la ĉinaj diversnivelaj handikapulaj federacioj kaj la lokaj registaroj. Sinjorino Tang Xiaoquan, vicprezidanto de la Ĉina Ĝenerala Federacio de handikapuloj, diris ke en la lastaj jaroj ili iris al foraj vilaĝoj por trovi kataraktulojn kaj venigi ilin al hospitaloj por operacio. Por tio ili faris multajn detalajn laborojn.

"Ni kune kun lokaj registaroj kaj federacioj de handikapuloj venas al vilaĝoj kaj kamparanaj familioj por fari detalan ekzamenon kaj propagandi la celon de 'Vido-la-Unua Ĉina Agado'. Komence la kataraktuloj ne kredis ke ili povos revidi la mondon post la operacio. Krome ili timis ke la operacio bezonas grandan monsumon. Fine post kiam ili akceptis la operacion kaj revidas la lumon, okazis al ili granda ŝanĝiĝo."

La programon forte subtenas diversnivelaj registaroj de Ĉinio. Ili asignis monsumon dekoble pli grandan ol la helpa monsumo de la Internaciaj Leonaj Kluboj por kune plenumi la programon. Profitante la ŝancon diversaj provincaj registaroj perfektigas siajn laborojn por preventi blindigon kaj kuraci blindulojn.

Ĝis nun la programo "Vido-la-Unua Ĉina Agado" disvolviĝas en Ĉinio ok jarojn. Laŭ statistiko pli ol 4 milionoj da kataraktuloj revidas lumon post la operacio. Sole en la pasinta jaro oni faris 600 000 tiajn operaciojn. Cetere dank' al la programo la ĉina oftalmologia serva kapablo senĉese leviĝas, la konscio de la popolanoj kontraŭ blindigo senĉese plifortiĝas, kaj la ĉina laboro kontraŭ blindigo estas grandpaŝe antaŭenpuŝata.

Antaŭnelonge prezidanto de la fonduso de la Internaciaj Leonaj Kluboj sinjoro Clement Kusiak venis al Ĉinio por prijuĝi la plenumadon de "Vido-la-Unua Ĉina Agado". Tiu afabla blankhara usonano montris kontentan rideton pri tio:

"Dank' al la kuna partopreno, la programo 'Vido-la-Unua Ĉina Agado' donis sukcesan ekzemplon de internacia kunlaboro."