• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-11 16:53:01    
Tianjin-a binhai-a nova kvartalo strebas al harmonia disvolvo de ekonomia kreskado kaj ekologia medio

cri
En la kuranta jara regula kunveno de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso binhai-a nova kvartalo en la ĉina norda ĉemara urbo Tianjin estis enlistigita de la ĉina registaro kiel grava disvolva celo en la estontaj 5 jaroj. Laŭ projekto, la binhai-a nova kvartalo disvolviĝos altnivela bazo de moderna fabrikado, centro de internaciaj navigacio kaj loĝistiko kaj moderna ekonomia kvartalo amika al la medio. Lastatempe en intervjuo raportisto komprenis, ke strebo al harmonia disvolvo de ekonomio, socio kaj medio jam estas la grava celo de la konstruado de la tianjin-a binhai-a nova kvartalo. Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos tion al vi, bonvole aŭskultu!

En la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, la urbo Tianjin klare elmetis konstruadon de la kvartalo, sed frue antaŭ 10 jaroj de tiam, tianjin-a ekonomia kaj teknika ekspluata kvartalo (nome Taida), grava konsistiga parto de la binhai-a nova kvartalo, jam funkciigis ekspluaton kaj malfermon.

En 1994, monde fama telekomunika korporacio Motorola instalis poŝtelefonan fabrikon en la ekspluata kvartalo Taida, sinjoro Yang Boning, ĝenerala direktoro pri plivastigo kaj publikaj aferoj de la korporacio, konigis, ke nun la poŝtelefona fabriko en la ekspluata kvartalo Taida estas la plej granda produkta bazo de Motorola en la mondo, cetere Motorola ankaŭ senĉese fortigas esploron kaj ekspluaton ĉi tie.

"Ĉinio estas tre grava parto de Motorola en la mondo, laŭ merkato Ĉinio estas la plej granda merkato. Cetere, poŝtelefonoj produktitaj ĉi tie estas liverataj ne nur al la ĉina merkato, sed ankaŭ eksportataj, nun poŝtelefonoj, produktitaj ĉi tie, estas vendataj en diversaj lokoj de la mondo. Cetere, negoco de Motorola havas 2 partojn, unu estas produkta centro, la alia estas centro de esploro kaj ekspluato, multaj programoj de esploro kaj ekspluato celas ne la propran merkaton, sed subtenon al la monda merkato."

Sinjoro Yang Boning diris, ke en la unuapaŝa periodo de investo de Motorola en Ĉinio, la ĉina malferma grado estas limigita kaj ekzistas multaj limigoj al investo de eksterkapitalaj entreprenoj, tiam la ekspluata kvartalo Taida permesis al Motorola instali solkapitalan korporacion en la kvartalo, tio sufiĉe enkorpigas la ideon pri atento al ekstera malfermo.

Sur la bazo de senĉesa evoluado de la kvartalo Taidai, planantoj de la tianjin-a binhai-a nova kvartalo komencis pensi, kiel oni sufiĉe utiligas la geografian superecon por realigi pli grandan disvolvon. Laŭ mapo, konstruata binhai-a nova kvartalo estas la benda regiono, en la regiono troviĝas ĉina plej granda artefarita haveno, la haveno de Tianjin kaj zono de libera komerco, la kondiĉo de disvolvo de navigacio kaj loĝistiko estas tre bona.