• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-12 08:07:16    
Bi Shumin: Linoleumo

CRI

Tiam mi estis nur analizistino en vilaĝa kliniko. Iun tagon, mi iris al tenejo, por preni novan linoleumon.

Maljuna tenejistino renversis ĉion ĝis ĉiuj anguloj. Trovinte neniun pecon da linoleumo, ŝi diris al mi, "De multaj jaroj neniu uzas plu tian linoleumon, tial la tenejo jam ne havas ĝin. Pardonon!"

Mi malespere forlasis la tenejon. Subite mi vidis linoleuman pecon en forĵetotaj objektoj amase kunpremitaj ĉe la ekstera muro de la tenejo. Peco kvadrate faldita. Mi klare distingis ĝin kaj tre ĝojis. "Ĝi tre taǔgas. Bonvole do donu ĝin al mi!"

"Ne!" Tiu onklino ne hezitis pri rifuzo.

"Oni jam, jam mendis ĝin?"

Ŝajnis, ke ŝi ekfalis en rememoradon. Post longa tempo eksvagis ŝia rigardo. Fine ŝi ovris la buŝon. "Ne pro tio... Mi... mi ne atendis... ĝin levis, de ie, el io... brosis, purigis, malfacilege kaj..."

Mi interrompis ŝian balbuton, "Ne gravas, ke ĝin oni uzis por io. Mi sternos ĝin sur labortablon, nur ke ĝi ne havu truon."

"Ne hastu, knabino! Aǔskultu rakonton pri ĝi! Tiam, se vi ankoraǔ deziros ĝin, nu, mi donacu ĝin al vi."

Kaj ŝi komencis la rakonton. "Tiam mi estis tiel juna, proksimume, kiel nun vi. Tiam mi, mi estis flegistino. Ĉiu laǔdis mian bonan konduton kaj admiris mian altan teknikon. En iu tago, alvenis 2 homoj, viro kaj virino, grave bruligitaj. Nur poste mi sciiĝis, ke ili estas geamantoj, ne, precize dirite, novaj geedzoj. En multaj jaroj ambaǔ amadis kaj multe suferis, kaj fine ĝisatendis la feliĉigan tagon. Sed kiu atendis, ke ĝuste en la nokto de la geedziga tago, iu fiulo bruligis la tegmenton de ilia novĉambro! Ve, kia fajrego, ili ambaǔ preskaǔ tute karbiĝis! Oni sendis min flegi ilin. En unu ĉambro, kun 2 litoj, li kuŝis en tiu lito dum ŝi en la alia. Tutakorpe ili estis nigraj, kaj likvaĵo multe eksudis, kvazaǔ ilia sango fariĝus akvo pro la fajrego. Povante fari nenion alian, kuracistoj tute nudigis ilin kaj milde ŝmiris per dika tavolo da litosperma oleo. Tio jam estis la plej bona terapio kontraǔ dermotraǔmato. Tamen apenaǔ efike, ĉar eksudaĵo senĉese gutis kaj malsekigis en kelkaj minutoj novan littukon. Infere dolorige al la pacientoj, kiam mi movis iom post iom la kaoksecajn korpojn por ŝanĝi la littukon. Fine mi povis nur decidi, ke linoleumo sterniĝu sur la lita tuko. Mi konstante sorbis per vato kaj tampono purpuran likvaĵon de sur la linoleumo, laǔeble teni, ke estu seke sub iliaj korpoj.

"Aliaj flegistinoj diris, 'Tiel malfeliĉige al vi, ke vi devas zorgi tiajn pacientojn! Fakte la penigo kaj lacigo povas esti bagateloj. Plej terure estas, ke ili ĝemas en la profundaj noktoj, kvazaǔ ploretaj singultoj estus lasitaj tra kamentubo.' Mi respondis, ke mi jam kutimas al iliaj purpure nigraj korpoj; cetere, ili tute ne ĝemas, nek veas, nek krias. Tiuj flegistinoj forte miris. 'Kio? Kontraǔ tiel serioza vundo ili povas neniom brui? Ha! Certe forbruliĝis eĉ iliaj voĉkordoj. Sendube!' Mi indigne faris refuton, solene alparolante, 'Tute ne! Iliaj voĉkordoj, ŝajne kisitaj de Dio, restas neniom vunditaj!' Tio ne konvinkis tiujn flegistinojn, tial ili demandis suspekte, 'Kiel vi povas scii, ke iliaj gorĝoj ne vundiĝis, se ili neniom ĝemas?' Mi diris, 'Ili kantas! En profunda nokto, ili aǔdigas unu al la alia tian kanton, kian ni ne komprenas,' Nokte de iu tago, la korpo de la viro ellasis tro multe da likvaĵo, tiel ke ĝi preskaǔ naĝis. Mi rapide ŝanĝis linoleumon. Nu, ĝuste ĉi tiu peco. Kiom milde mi aranĝis, li ellasis mallaǔtan veon. Sed baldaǔ jam neniun sonon tuj post kiam mi finis la ŝanĝon. Tiam la juna edzino demandis suspire, ĉu li svenas. Mi respondis, 'Jes,' Ŝi denove iom ĝemis, 'La kolo estas tiel malmola kiel cementa tubo, ni do ne povas turni la kapon, kaj mi ne povas vidi, kiam li dormas aǔ vekiĝas, kvankam niaj litoj estas tiel proksimaj unu al la alia. Ni regas nin por ne ĝemi, ĉar ĝemo maltrankviligas la alian. Ĵus li veis, ve, tio signifas, ke post nelonge ni mortos. Mi elkore dankas vin. Vere, dankon! Mi havas nur unu peton. Bonvole portu min en lian liton! Mi volas esti ĉe li en la lastaj momentoj.' La voĉo de tiu junulino estis vere bela kaj plaĉa, kvazaǔ ŝiaj sonoj alŝvebus el ĉiela fluto. Mi diris, 'Ne licas. Cetere, la lito estas tiel mallarĝa. kiel ĝi povas enteni du homojn?' Ŝi ridetis. 'Mi jam tiom maldikiĝis pro la karbigo. Ni ne povas okupi grandan lokon. Mi sincere petas' Mi milde levis la purpuran virinon – ŝi vere tre malpezis... Finiĝas mia rakonto. Vi ankoraǔ volas rigardi ĉi tiun linoleumon?"

Mi atenteme ĝin elvolvis, kvazaǔ aprecante grandan memor-poŝtomarkon. Pro multeco de jaroj, ĝi jam iom kungluiĝis. Finfine mi sukcesis ĝin sterni, neniom ĝin difektante.

Ho, kiaj du purpuraj homfiguroj, kiuj, antaǔ la finiĝo de la vivo en ĉi tiu mondo, sin kroĉis unu al la alia, meze de la jam purigita linoleumo!