• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-12 10:23:40    
Ardas ekspozicioj en Pekino por festi Majunuan Feston (foto)

cri

Karaj retlegantoj, en Majunua Internacia Labortago kaj ĉinoj povas ĝui septagan feriadon, kiu estas titolita de ĉinoj kiel "ora semajno". Por Pekino, la "ora semajno" ne nur estas turisma arda semajno, sed ankaŭ estas periodo, en kiu diversaj ekspozicioj kaj prezentoj ĉinaj kaj alilandaj estas popularaj. Nun en pekinaj kelkaj grandaj haloj, funkcias mirindaj ekspozicioj el diversaj lokoj de la mondo kaj formiĝas brila pejzaĝo. Ĉina Piktura Muzeo, kiu situas en centro de Pekino estas ĉina unika ŝtatnivela muzeo. En kultura aktivado Franca Kultura Jaro okazinta en Ĉinio de la jaro 2003 ĝis la jaro 2004, Ĉina Piktura Muzeo estis eksterordinare atentata. En 38 tagoj kiam tie funkciis Ekspozicio de Pentraĵoj de Franca Impresionismo, 250 miloj da aprecantoj estis altirataj. Kaj ekspozicio Francio en Meza Somero, kiel ferma ekspozicio de la kultura aktivado Franca Kultura Jaro, konsistas el 7 ekspozicioj kun malsamaj stiloj kaj konstruas artkulminon de Pekino en meza somero. Nun kiel unu el gravaj programoj, per kiuj Ĉinio kaj Francio plue faros kulturan interfluon, seria ekspozicio Printempo de Francio malfermis sian kurtenon en Ĉina Piktura Muzeo. Estro de la muzeo sinjoro Fan Di'an konigis:

"Estas videble, ke en arto Ĉinio kaj Francio ja estas intimaj amikoj. Kvankam finiĝis Ĉina-Franca Kultura Jaro, kiu daŭris je tri jaroj, tamen ĉiuj, de gvidantoj al la popolanoj sentis, ke Ĉinio kaj Francio estas arta granda lando, kiu havas longtempan historion kaj riĉan trezoron, tiu trezoro ne devas finiĝi post fermiĝo de la kultura jaro, sed devas per komenco de la kultura jaro daŭri. Kompreneble daŭriado ne signifas funkciigon de ekspozicioj kun sama stilo. Tial la ekspozicio Printempo de Francio estas sinteza ekspozicio, konsista el ekspono de kristaloj de Baccarat kaj kreaĵoj de modernaj artistoj kaj tio eble kaŭzos novan karakterizon."

La seria ekspozicio Printempo de Francio konsistas el ekspono de valoraj kristaloj de franca Baccarat Muzeo, ekspono de kreaĵoj de franca diĝita artisto Alain Fleischer kaj ekspono de fotoj de monde fama fotografisto Brassai, konservataj de Arta Centro Georges Pompidou.

Kristaloj de Baccarat kun pli ol 200jara historio koncentras elstaran tradician metiarton, eminentan artan projekton kaj francstilan vivan arton. Inter tiuj valoraĵoj eksponataj en Ĉinio, multaj estas unuafoje eksponataj ekster Francio.

Malsame ol antaŭa aranĝstilo, Ĉina Piktura Muzeo konstruis eksponan halon kiel palacon plenan de romantika etoso, blanka muslino malsupreniĝas, nedistingebla lamplumo, kristalaj pendantaj lampoj, tasoj, kandelabro kaj kristala ŝipo, sur kiu inkrustiĝas orkolora anĝeleto.