• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-12 17:32:01    
Bela mensogo, plektita de bonkoruloj por malsana knabino

cri

La heroino Xinyue havas 8 jarojn, loĝas en la urbo Changchun, je l 000 kilometroj fora de Pekino. Pasintjare cerba kancero atakis ŝin. La malsano pli kaj pli serioziĝis, ke ŝi povis nek vidi nek flue paroli. Restas por ŝi nelonga tempo.

La knabino havas la plej grandan deziron: propraokule spekti hisadon de la nacia flago en Tian'anmen-placo. Tamen tio estas nerealigebla ĉar ŝi ne povas elteni la longan vojaĝon al Pekino. Ŝia patro petis de amaskomunikiloj ĉu oni povus imiti la naciflagan hisadon en Changchun por konsoli tiun mortontan knabinon. Loka vespera ĵurnalo informis tion, alvokante bonkorulojn plekti belan mensogon por la knabino.

Oni varme eĥis. Centoj da urbanoj telefonis al la redakcio. Iuj lernejoj volis liveri placon por la hisado, iuj volis ludi spektantojn, ĉiuj ili deziris kontribui por kontentigi la knabinon.

Post nelonge, en iu frumateno taksio alveturis, prenis la malsanan knabinon kaj ŝiajn gepatrojn. Oni diris al ŝi ke ili estas veturantaj al Tian'anmen-placo de Pekino. Por mildigi la lacigon la taksio veturis tre malrapide. Survoje Xinyue endormiĝis.

Post tri horoj la knabino vekiĝis kaj opiniis ke ŝi jam atingis Pekinon. Por ke la mensogo estu ververa, la gepatroj prenis ŝin en aŭtobuson por atingi la "Tian'anmen-placon". Multaj volontuloj akompanis ilin same kiel "pekinaj pasaĝeroj". La aŭtobuso eĉ haltis ĉe kvar stacioj sur "pekina strato".

Finfine la aŭtobuso atingis "Tian'anmen-placon" --- fakte ekzercan placon de iu lernejo de la urbo Changchun. La instruistoj kaj lernantoj de la lernejo viciĝis sur la placo por hisi la nacian flagon. Volontuloj ludis diversajn rolojn. Kiam la nacia flago estis ekhisita, la knabino brile ridetis. Ŝi eĉ pene levis la manon por saluti al la nacia flago.

Pli ol 2 000 bonkoruloj kune plektis tiun belan mensogon. La knabino kontente realigis sian koran deziron.

Tamen la bonkora ago ne finiĝis. Pekinanoj daŭrigis la stafeton. Iu pekina hospitalo akceptis la knabinon kaj kunvenigis specialistojn por ekzameni ŝian malsanon. Poste oni faris tumoro-tranĉan operacion al ŝi. La operacio glate iris.

Pli multaj homoj preĝas ke la knabino venku la malsanon kaj ke la mensogo plektita el amo fariĝu vera miraklo.