• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-12 17:35:41    
Irlanda parolisto Dong Mohan

cri
En la programero de Ĉina Radio Internacia "Vidpunktoj de Fremdlandanoj"laboras parolanto, irlandano Richard Doran. Lia ĉina nomo estas Dong Mohan. Ĉu vi povas imagi ke tiu, kiu flue parolas en la ĉina lingvo, konis neniun hanan ideogramon antaŭ kelkaj jaroj?

Dong Mohan diris ke hazarde li venis al Ĉinio kaj ekhavis tute alian vivon.

Antaŭ ok jaroj li, belsona kaj hela junulo, finis la studadon en universitato kaj feriis en Aŭstralio kune kun amikoj. Ili loĝis en internacia apartamenta domo en Sidnejo. Tie ili konatiĝis kun varmkora ĉino. Dank' al ties rekomendo li kaj liaj du anglaj amikoj venis al Ĉinio kaj fariĝis anglalingvaj instruistoj en mezlernejo de la urbo Liaoyang, provinco Liaoning, nordorienta Ĉinio.

Tio okazis en marto tiujare. Aŭstralio en la suda hemisfero sin trovis en serena aŭtuno, dum Liaoyang en la norda hemisfero estis en frosteco. Tuj ĉe ilia alveno freneze neĝis. La neĝo fariĝis la unua impreso de Dong Mohan pri Ĉinio:

"Ni ne konis la klimaton de Ĉinio, des pli ne sciis pri la marta klimato de la nordorienta parto de Ĉinio. Laŭ ni la klimato estas proksima al tiu de Aŭstralio. Tamen kiam ni atingis Liaoyang, tie ankoraŭ neĝis, la temperaturo estis malpli ol 20 gradoj sub la nulo. Terure estis."

La tagoj instrui la anglan lingvon en Liaoyang lasis belan memoron al Dong Mohan. Ĉu la ĉinaj kolegoj de la lernejo, ĉu la lernantoj kiujn li instruis, ĉiuj ŝatis tiun junan eŭropvizaĝan instruiston. Helpe de lernantoj li akiris signifoplenan ĉinan nomon --- Dong Mohan. En la ĉina lingvo MO signifas dezerton kaj HAN--- klerecon. La lernantoj esperas ke la instruisto havos vastan bruston kiel vasta dezerto kaj soifos je scioj same kiel dezerto soifas je akvo.

En la lernejo Dong Mohan renkontis sian amatan knabinon Li Ying. Ŝi estas ĉina instruistino, kiu instruas la anglan lingvon en la sama mezlernejo. La tempo flugis. Dong Mohan, kiu planis resti en Ĉinio unu monaton, jam pasigis proksimume 12 monatojn tie. Venis la limdato de la kontrakto. Li hejmeniris, tamen li lasis sian koron al Ĉinio, al la bela ĉina knabino.

Post prudenta pripensado Dong Mohan decidis refoje flugi al Ĉinio. Li subskribis sian nomon al la Pekina Lingva Universitato kaj studis la ĉinan lingvon tie en tri jaroj kaj duono.

Saĝa Dong Mohan havas altan komprenemon en lernado de la ĉina lingvo. Baldaŭ li jam posedis tiun lingvon, la plej malfacile lerneblan laŭ publika kono. En iu amuza vespero de la universitato Dong Mohan kaj afrika studento kune prezentis ĉinan humuran dialogon --- Xiangsheng. Poste en iu arta konkurso okazigita de la Pekina Televida Stacio por fremdlandanoj, Dong Mohan kaj lia partnero gajnis ĉampionecon.

La humura talento de Dong Mohan estis trovita de ĉina fama humura-dialoga aktoro Ding Guangquan. La lasta akceptis Dong kiel sian lernanton. La instruisto tre ŝatas la fremdlandan lernanton kaj ofte laŭdas lin:

"Li estas humura. Li montras humurecon en ĉiuj aferoj de la vivo. Cetere en interfluo kun ĉinoj li atentas sorbi ĉinan humuron kaj disvolvi irlandan humuron. Lia prezentado estas tre ridiga kaj ŝatata de spektantoj."

Humura Dong Mohan prezidas la enlandan programeron de Ĉina Radio Internacia kaj iun programeron de Pekina Radio. Li diris ke li elektas la laboron ĉar la laboro helpas lin:

"La du programeroj estas tre interesaj kaj donas al mi pli multajn ŝancojn por koni la vivon de ordinaraj ĉinoj, precipe la vivon de grandurbaj ĉinoj."

Irlandano Dong Mohan, franca sinjoro Julian kaj ĉina fraŭlino Li Xin kune prezidas la programeron de Ĉina Radio Internacia "Vidpunktoj de Fremdlandanoj". En la ĉina lingvo ili parolas pri varmaj sociaj aferoj de Ĉinio kaj faras pridiskutadon laŭ malsamaj orienta kaj okcidenta vidpunktoj.

Fraŭlino Li Xin diris ke ŝi, Dong Mohan kaj Julian kreskis en malsama socio, tial ili diferencas per vidpunktoj pri multaj aferoj. Ili ofte disputas en la programero, iam eĉ tre akre. Tamen tio ne malhelpas ilian akordan kaj agrablan kunlaboron. Li Xin diris ke en ŝiaj okuloj Dong Mohan estas brava kaj aminda granda knabo:

"En prezidado de la programero Dong Mohan montras la improvizan spritaĵon kaj humuraĵon de tempo al tempo. Iam li senĝene diras kion li volas diri, same kiel knabo. Li ofte tre malkaŝeme montras sian vidpunkton, tiu malkaŝemo estas tre aminda."

La bela instruistino Li Ying, kun kiu Dong Mohan konatiĝis en la provinco Liaoning siatempe, jam fariĝis lia edzino. Ili havas filon kun la aĝo de unu jaro kaj duono. Por varti la infanon Li Ying rezignis sian instruistinan laboron. Demandite pri la profesio de la edzino, Dong Mohan humure respondas ke la edzino ĝuas la vivon en la hejmo. En postlaboraj horoj Dong Mohan preferas resti hejme por ion legi. La plej agrabla afero por li estas ludi kune kun la filo.

Je la sesa de ĉiu frua mateno Dong Mohan eliras el la hejmo kaj veturas al la laborejo per metroo kaj aŭbobuso. Li ofte akceptas intervjuon en televida stacio. Ĉiutage li estas tre okupita.

Dong Mohan ne ŝatas ke oni nomas lin "fremdlandano", nek alparolas lin angle. Li ŝatas ĉinajn pladojn preparitajn de la edzino, kaj malofte prenas eŭropan manĝon en restoracio. Li opinias ke li devas sekvi la morojn de la loĝloko. Tiu juna irlandano diris ke li ŝatas la centprocentan vivon de pekinanoj en Pekino.