• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-14 18:30:38    
Rapide disvolviĝas kultura afero de la provinco Hubei (foto)

cri

Karaj retlegantoj, en la lastaj jaroj, kultura afero estas varma temo en Ĉinio. Diversnivelaj registaraj departamentoj alte atentas kaj la socio vaste partoprenas kaj preskaŭ du trionoj de provincoj de la lando elmetis, ke ili konstruos kulturan aferon kiel apogilan aferon de tiu loko.

Antaŭe ni faris multajn makroskopajn raportojn pri tio. Nun ni gvidas vin al la provinco Hubei en ĉina centra landparto por konigi realan staton de tiea disvolviĝo de la kultura afero.

En iu domego kun dekkelkaj etaĝoj en centro de la ĉefurbo Wuhan de la provinco Hubei, Jiangtong Karikatura Kompanio okupas tri etaĝojn. Enirinte la kompanion, raportisto rimarkis, ke troviĝas kompletaj junulaj laborantoj kaj ĉio estas en ordo. La kompanio fondita en 2000 estas unu el karikaturaj kompanioj en Ĉinio kun plej granda efektiva forto. Nun la kompanio estas okupita por fari seriajn karikaturajn teatraĵojn . Ĝenerala direktoro de la kompanio sinjoro Zhu Yougan diris

"Nun ni prenas rimedon ligi kun koncernaj institucioj internaciaj kaj ĉinaj. Niaj karikaturaj teatraĵoj estas sub komuna projekto de Pekina Filma Universitato kaj Ĉina Centra Televida Stacio. Cetere verkisto de la urbo Wuhan pri infanaj rakontoj partoprenas en la komuna projekto. Parolante pri sinteza efektiva forto, mi pensis, ke ni estas en la kvina loko."

Zhu Yougan diris, ke krom origina kreado, nun la kompanio kunlabore kun kompanioj de dekkelkaj landoj kaj regionoj kune faras karikaturajn teatraĵojn, ekzemple Spaciala Anaso estis produktata kun kompanio Sunwoo de Korea Respubliko, Honora Familio kun usona kompanio Hyperion Animation kaj Benjemin Urso kun itala kompanio Amberwood. Zhu Yougan diris, ke Jiangtong Karikatura Kompanio celas fariĝi mondefama granda kompanio en la internacio.

Same kiel sinjoro Zhu Yougan, direktoroj de korporacio de gazeto Komprenanto havas grandan heroan aspiron.