• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-16 10:55:04    
Karnavalo de Hejmlando de Granda Muro

cri
Kiel sciate, en la jaro 2008 la 29-aj Olimpikoj okazos en la ĉina ĉefurbo Pekino. Ni prezentu al vi tiun faman urbon el diversaj flankoj.

22 jaraĝa s-ro Kogaito Yoshiki estas studento de la japana Universitato Waseda. Portante tornistron de Northface kaj fotilon de Nikon, li babiladas pri sia plano en 2008 kun ĵurnalisto en iu Junulara Hotelo de Pekino. Li diris, ke en la jaro 2008 li certe venos al Pekino por spekti Olimpiajn Ludojn. Li diris:

"Okaze de la pekinaj Olimpikoj en 2008, mi alvenos por manĝi rostitan anason de Pekino, rigardi la futbalan matĉon kaj grimpi Grandan Muron."

Se realiĝos la deziro de s-ro Kogaito Yoshiki, li fariĝos unu el 26 mil spektantoj de la pekinaj Olimpikoj. Aldone al tiuj spektantoj, alvenos ankaŭ sportistoj, oficistoj kaj aliaj koncernatoj de Olimpikoj, tiam Pekino akceptos proksimume 600 mil vizitantojn transmarajn.

Turisma administracio de Pekino jam determinis la menciitajn Olimpikojn kiel "Karnavalon" de la hejmlando de Granda Muro. Por ke tiuj gastoj spertu ĉarmon de la hejmlando de Granda Muro, turismaj laborantoj nun intense sin preparas. Ankaŭ la menciita Junulara Hotelo, kie rezidas s-ro Kogaito Yoshiki, estas senbrue riparata kaj plivastigata. Ĝia direktoro s-ro Li Bin diris:

"Renkonte al Olimpikoj de 2008, ni plivastigos la entreprenan skalon por kontentigi bezonojn de turistoj alvenontaj tiam. Nun en nia hotelo estas 200 litoj, ni planas pliigi la nombron ĝis 400 aŭ 500 en la jaro 2008, kaj niaj hotelaj instalaĵoj pli perfektiĝos kaj pli oportunos al gastoj."

Simile al la menciita hotelo, ankaŭ iuj alt-klasaj hoteloj kaj restoracioj sinsekve komencis renovigan kaj perfektigan aranĝojn en si. Laŭ sia promeso, Pekino pliigis la nombron de stel-nivelaj hoteloj ĝis 800, samtempe oni pliigos la nombron de Junularaj Hoteloj kaj improvizaj familiaj hoteloj, celante mallevi la turisman koston por gastoj.

Krom perfektigi fundamentajn establaĵojn, Pekino liveros ankaŭ riĉajn turismajn itinerojn, por ke turistoj konu ĉarmon de la antikva gastama lando Ĉinio okaze de la pekinaj Olimpikoj. S-ro Wang Qing, oficisto el la pekina Turisma Administracio, skizis jenan aranĝon por turistoj venontaj en 2008. Li diris:

"Krom spekti la inaŭguron, fermon kaj grandskalajn konkursojn de Olimpikoj, turistoj povos viziti ses mondajn kulturajn heredaĵojn, ekzemple Grandan Muron, Imperiestran Palacon, Ĉielan Altaron, Dek Tri Maŭzoleojn de Ming-dinastio ktp.