• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-17 08:39:15    
Vojaĝo en Duolun

cri
La gubernio Duolun estas turisma vizitindejo kun belaj naturaj pejzaĝoj kaj multaj kulturaj vidindaĵoj. En la pasinteco Dolun iam estis centro de la tibeta budaismo, kaj ankaŭ negoca centro frekventata de komercistoj el Shanxi-provinco. Duolun estas antikva historia urbo kun profunda kultura sedimento. Krom abundaj kulturaj relikvoj, ekzemple Templo Huizong, Agentejo de Shanxi, Templo Shanyin ktp, ankaŭ tieaj naturaj vidindaĵoj estas aparte karakterizaj, ekzemple la golfo Xishan, Halo Luanyuan, subtera arbara parko ktp. En la dinastio Qing ( 1644-1911 ), laŭ ordono de la imperiestro Shengzu, oni konstruis ĉi tie Templon Huizong memore al alianciĝo iniciatita de la imperiestro.

En la antikveco, Duolun estis nomata "Duolun-naoer", kiu signifas "sep lagojn" laŭ la mongola lingvo. Pro la fama "alianciĝo en Duolun-naoer", ĝi estis notita en la anala kroniko. En majo de 1691, frakasinte la ribelon de mongola gvidanto Ge'erdan post la trifojaj militaj ekspedicioj, kiujn la imperiestro Shengzu persone komandis, la imperiestro intervidiĝis kun princoj kaj aristokratoj de Mongolio ekstera kaj interna en Duolun-naoer, kaj difinis efektivigadon de la sama politika sistemo en ĉiuj mongolaj triboj, per tio li bone reguligis iliajn rilatojn.

Por memori tiun grandiozan eventon, petite de mongolaj princoj kaj aristokratoj, la imperiestro asignis monon por konstruigi grandskalan lamaisman templon en Duolun-naoer, kaj propramane skribis ĝian nomon: Huizong-templo. Komisiite de la kortego de Qing-dinastio, vivbudho Zhangjia servis kiel abato de la templo, pro tio la vivbudho fariĝis unu el la kvar gvidantoj de la tibeta budaismo kune kun Dalai, Panchen de Tibeto kaj Jebstsundanba de ekstera Mongolio, kaj pro sia titolo "Granda Ŝtata Majstro" apanaĝita de la kortego, li posedis pli altan rangon ol aliaj tri. Pere de tiu maniero de politika kaj religia kombiniĝo, la instanco de Qing-dinastio realigis efikan regadon en tiu regiono.

En la jaro 1727, por celebri la submetiĝon de Mongolio ekstera kaj interna kaj nordokcidenta regiono de dominado de Qing-dinastio, la tiama imperiestro Shizong konstruigis Templon Shanyin kun ankoraŭ pli granda skalo, proksime de Templo Huizong.

Bedaŭrinde, Templo Huizong, konata kiel la dua influa templo de la tibeta budaismo tuj post la Potala Palaco situanta en Lasao, estis detruita en la Dua Mondmilito. Nun la templo estas riparata. Intervjuate, administra oficisto de la templo diris:

"En la jaro 2001, la registaro oficiale sankciis, ke Templo Huizong estu ŝtat-nivela protektata unuo de kulturaj relikvoj, kaj en la sekvanta jaro ĝi asignis specialan monon por riparigi la templon. La riparado nun ankoraŭ daŭras."

Subtenate de la ŝtata instanco, Templo Huizong hodiaŭ jam povas montri la originalan religian kulturon al la publiko.