• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-17 09:42:25    
Pekina kamparano investis 800 000 juanojn filmi "Mi estas policano"

cri
"Mi estas policano", la unua filmo investita de ĉina kamparano, okazigis komencan ceremonion en iu hotelo en gubernio Yanqing. La filmo estis investita nur per 800 000 juanoj. Kvankam en ĝi partoprenis neniu stelulo, tamen ĝi altiris ĉelokan intervjuon de pli ol 50 amaskomunikiloj en- kaj ekster-landaj.

Investinto de la filmo estas Geng Lu, 60-jara kamparano en Yanqing, gubernio de Pekino. Li de infaneco volas esti policano. Post multjara klopodo, nuntempe li havas bonan vivon, tamen revo "esti policano" estas pli kaj pli forta. Komence de la lasta jaro, li planis filmi. Helpate de geamikoj, li fondis specialan filman kompanion kaj establis filman sekcion por "Mi estas policano".

Li diris, ke la filmo estas filmigita ekde la 5-a de majo kaj prognoze estos finita en la venontaj 15 ĝis 20 tagoj.

Scenaro de "Mi estas policano" estis selektita de li mem en Pekina Filma Fabriko. Laŭ interkonsento, la fabriko liveru ekitaĵojn kaj ĝin produktu. "La filmo longas je 93 minutoj kun investo de 800 000 juanoj." Ĉefrolulo de la filmo estas mezlernejano Li Youzhi, kiu volegas esti policano, ĉie helpas aliajn pro justeco tamen kaŭzas multe da ridindaj aferoj. La filmo fundamente estas pri spionado, esplorado kaj batalo kontraŭ malbonuloj en sonĝo de Li Youzhi. "Tio estas iluziriĉa rakonto." Diris maljuna Geng. Li tuj ŝatis la scenon. La ĉefrolulo havas saman revon kun li, kiam li estis juna. Temo de la filmo estas stimula por adoleskantoj, "Bona filmado estas utila al ili."

Familianoj de maljuna Geng partoprenis en ĉifoja filmado. Li laboris kiel produktanto kaj ĉefakordiganto. Li ĉiutage aperas en filma loko kaj okupiĝas kun filma sekcio. Krome, Li eĉ ŝanĝis propran domon kiel hejmon de ĉefrolulo. Liaj tri nepoj aktoris kiel studentoj en la filmo, du bofilinoj kiel instruistinoj kaj la plej aĝa filo ludis la rolon de bicikloŝtelisto en la filmo.

Li diris, ke la filmo estas tute finota en Yangqing. La filmo estos projekciita unue en Yangqing kaj lasos gubernianojn spekti propran filmon. La filmo sekve estos funkciigata per komerca modelo kaj estos projekciata en la tuta lando. "Poste, mi planas filmi vivon de guberniano. Tio certe estos bona. Mi havas fidon." Li tion diris.