• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-17 13:47:06    
Haveno de Tianjin

cri
Kiel la plej grandskala zono de libera komerco en la ĉina nordo, la zono en la tianjin-a haveno altiris investon de amaso da modernaj loĝistikaj kaj prilaboraj entreprenoj. Ĝis la fino de la lasta jaro, jam pli ol 5 700 ĉinaj kaj fremdlandaj entreprenoj eniris en la zonon. En la intervjuo raportisto komprenis, ke en la estontaj 5 jaroj la binhai-a nova kvartalo plivastigos la havenon de Tianjin kaj la zonon de libera komerco kaj pliigos sian funkcion. Sekretario de trafika komitato de la urbo Tianjin sinjoro Liu Mingde diris:

"En la haveno de Tianjin oni konstruos profundakvan vojon de 250 mil toneloj. La jara kvanto de ŝarĝado superos 3 cent milionojn da tunoj. Kaj la haveno fariĝos moderna internacia profundakva haveno kun progresintaj instalaĵoj, artika haveno de konteneroj kaj haveno de libera komerco kun plej alta malferma grado en la ĉina nordo, kaj la haveno ludos kernan ŝarĝan rolon por tio, ke tianjin-a binhai-a nova kvartalo estu konstruata kiel norda internacia navigacia centro kaj internacia loĝistika centro."

Karaj aŭskultantoj, nun en la tianjin-a binhai-a nova kvartalo jam formiĝis la industria situacio kun subteniloj de elektronika informado, aŭta fabrikado, petrolkemia industrio, metala fando, biotekniko, moderna medikamento kaj ekspluato de novaj energioj. Samtempe kun la ekonomia kreskado, binhai-a nova kvartalo ankaŭ pensis pri tio, kiel oni tenu harmonian disvolvon de ekonomio, socio kaj medio. Nun en la binhai-a nova kvartalo, malseka tero estis efike protektata.

En la intervjuo al tianjin-a filio de Ĉina Petrolo-Kemiindustria Akcia Limigita Korporacio, raportisto trovis, ke cervo kaj pavo serene kaj trankvile iras en ĝardeno kaj troviĝas diversaj arboj, arbetoj, floroj kaj ĝardenaj pejzaĝoj. Sinjoro Zheng Wanjun, respondeculo de la korporacio, diris, ke kiel petrolo-kemiindustria entrepreno, lia korporacio tre atentas redukton de malfavora influo al la medio.

"Per verdigo, ni plibonigis aeron kaj medion, ni ankaŭ faris trakton al polucia akvo."

La bona kaj harmonia disvolvo de ekonomio kaj medio alportis komfortan vivmedion kaj labormedion al popolanoj. Sinjorino Florenee Cherry, el usona Ĉikago laboranta kaj vivanta en la binhai-a nova regiono, sciigis raportiston, ke la delikata grado de la media laboro ĉi tie surprizis ŝin.

"De longa tempo, kiel en Usono, ili rericevis ĉiujn paperojn, metalajn kaj plastajn balaaĵojn. Bona administrado de la medio kaj bona protektado de la tero estas tre gravaj. Ĉar la naturo devas esti ekvilibra, se la ekvilibro estos rompita, okazos katastrofo, tial ni devas bone protekti la medion."

Karaj aŭskultantoj, strebo al stabila, harmonia kaj ĉiuflanka disvolvo estas la ĉina konstanta celo, oficisto de la administra komitato de la tianjin-a binhai-a nova regiono sciigis la raportiston, ke en la estonteco tenante ekonomian sanan disvolvon la binhai-a nova regiono plue planos konstrui ekologian kvartalon.