• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-17 13:57:57    
Pliiĝas la merkata forto en formiĝo de kurza sistemo de renminbi

cri
Ĝis fino de lasta jaro aperis 2,6 milionoj da ĉinaj domajnonomoj

Laŭ enketa raporto, publikigita la 16-an de majo, ĝis la fino de la lasta jaro la nombro de ĉinaj domajnonomoj estas 2, 6 milionoj, plimulte je 40% kampare kun la sama pariodo de la antaŭa jaro.

La raporto montras, ke ĝis la fino de la lasta jaro la nombro de CN-domajnonomoj de Ĉinio estas ĉirkaŭ 1,1 miliono.

Pliiĝas la merkata forto en formiĝo de kurza sistemo de renminbi

La 15-an de majo la meza prezo de renminbi kontraŭ usona dolaro atingis novan historian altecon, t.e., 8:1 kaj en la 16-a falis iomete. Profesoro el la Financa kaj Bila Instituto sub la Ĉina Popola Universitato sinjoro Zhao Xijun esprimis, ke la merkata forto pluapaŝe pliiĝas en formiĝo de la kurza sistemo de renminbi kaj pro tio la kurzo de renminbi fluktuis kaj revalutiĝis iomete.

De la 1-a de la lasta julio Ĉinio praktikas administratan fluktuan kurzon referencan al korbo da valutoj, sur la bazo de merkataj provizado kaj bezonado. La kurzo de renminbi ne plu sin rilatas nur al usona dolaro.

Bo Xilai esperas, ke Eŭropa Unio frue agnoskos ĉinan statuson de plena merkata ekonomio

La 15-an de majo en Pekino, ĉina ministro pri komerco Bo Xilai esperis, ke Eŭropa Unio ĝuste rigardos la objektivan realon de senĉesa perfektiĝo de la ĉina merkata ekonomio kaj frue agnoskos la ĉinan statuson de la plena merkata ekonomio.

Tion Bo Xilai esprimis en sia intervidiĝo kun Charlie McCreevy, komitatano pri interna merkato kaj servado de Eŭropa Unio.

Bo Xilai esprimis, ke la ĉina enlanda merkata skalo jam atingis 2 600 miliardojn da usonaj dolaroj en la lasta jaro kaj en la estonteco ĝi senĉese plivastiĝos, tio kreis gravan kondiĉon por ekvilibra disvolvo de la komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj diversaj landoj de la mondo.

Ĉinio praktikos unuan verdan leĝon pri elektronika informa industrio en 2007

La unua verda leĝo pri elektronika informa industrio de Ĉinio, Rimedoj de Regado kaj Administrado pri Polucio de Elektronikaj Informaj Produktoj, ekpraktikiĝos en la 1-a de marto de 2007.

Ĝis la fino de la pasinta jaro, skalo de intelekta informa industrio de Ĉinio atingis 430 miliardojn da usonaj dolaroj, okupante la duan lokon en la mondo.