• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-17 14:29:05    
EU konsideras liveri al Irano malpezakvan reaktoron

cri
La 16-an de majo en Vieno, diplomatia personulo de EU malkaŝis, ke Britio, Francio kaj Germanio nuntempe konsideras liveri al Irano avangardan malpezakvan reaktoron, por ke Irano ĉesigu urani-riĉigan aktivadon kaj konstruadon de pezakva reaktoro. Tamen, la eŭropa publiko suspektas, ĉu la propono de EU povas kortuŝi Iranon.

La diplomatia personulo deklaris, ke liveri al Irano modernan malpezakvan reaktoron estas ĉefa parto de serio da novaj projektoj de EU por solvi la iranan nuklean problemon. La projekto difinas, ke Irano gajnu malpezakvan reaktoron premise ke Irano ĉesigu enlandan aktivadon rilate al urania riĉigo, kaj irana urani-riĉiga aktivado estu funkciigata en Rusio. Brita oficisto en Eksterafera Ministerio samtage konfirmis la planon koncerne al malpezakva reaktoro, tamen li esprimis, ke tio ja ne estas fine decidita.

Konferenco de eksteraferaj ministroj de EU okazinta la 15-an de majo en Bruselo konfirmis, ke EU nuntempe preparas novan projekton por diplomatie solvi la iranan nuklean problemon. La nova projekto donos al Irano pli da ekonomia helpo kaj politika kunlaboro kaj subtenos Iranon en disvolvo de civila nuklea plano sekureca, daŭrigeba kaj kontraŭdisvastiga, por ke Irano forlasu urani-riĉigan aktivadon. Javier Solana, supera delegito de EU, kiu respondecas pri diplomatio kaj sekureca politiko, diris, ke la nova projekto espereble estos finita antaŭ ol eksteraferaj ministroj de Britio, Ĉinio, Francio, Germanio, Rusio kaj Usono refoje faros interkonsiliĝon pri la irana nuklea problemo la 19-an de majo en Londono. La projekto espereble estos prezentita al Irano fine de la kuranta monato.

En la pasinta aŭgusto, EU elmetis serion da projektoj por solvi la iranan nuklean problemon, inkluzive de subteno al Irano esplori malpezakvan reaktoron. Tamen la serio estis rifuzita de Irano, pro tio, ke Irano persistas en protektado de urani-riĉiga rajto. Tial , la eŭropa publiko ne estas optimisma al tio, ĉu ĉifoja propono de EU povas kortuŝi Iranon. Antaŭ kaj post konferenco de eksteraferaj ministroj de EU, la nova projekto estis rifuzita de Irano. Iranaj prezidento kaj registaraj altrangaj oficistoj foje refoje emfazis en sama tono, ke Irano ne akceptos ian ajn proponon de EU celantan senigi iranan nukle-esploran rajton.

Spite al tio, EU ne maltrankviliĝis pri forta sinteno de Irano. Nemalmulte da oficistoj de EU esprimis, ke serio de novaj projektoj estos pli detalaj kaj praktikeblaj, krome, la serio pluapaŝe montras al Irano, ke okcidentaj landoj ne volas senigi ĝian rajton disvolvi civilan nuklean energion. Tial, estas prognozeble, ke Irano ne rifuzos la novan proponon.

Tamen, estas grave, ĉu la plano de EU pri malpezakva reaktoro estos konsentita de Usono. El nuntempa situacio, perspektivo ne estas optimismiga. La 16-an de majo, Tony Snow, proparolanto de usona Blanka Domo, havis malvarman eĥon pri la plano de EU. Li emfazis, ke en ĉiu okazo Irano unue forlasu esploradon de nuklea armilo. John Bolton, usona konstanta delegito en UN, samtage emfazis, ke en serio de novaj projektoj de EU, "karoto kaj bastono samtempe estas nemankigeblaj. Nur kiam ili estu tute inkluditaj, ni konsideru publikigi opinion pri la malpezakva reaktoro."

Evidente, tio dependas de ĉiuj flankoj, precipe de Irano kaj Usono, ke malpezakva reaktoro fariĝu ora ŝlosilo, kiu solvos la iranan nuklean problemon.