• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-17 15:12:11    
UN sin preparas por sendi pacprotektan trupon al darfura regiono

cri

En la 16-a de majo, la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj pasigis rezolucion kaj decidis sin urĝe prepari por dispozicii pacprotektan trupon de Unuiĝintaj Nacioj en la darfura regiono de Sudano. La rezolucio esprimas, ke en la venonta unu semajno oni sendos al la darfura regiono de Sudano delegacion pri teknika taksado de la Afrika Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj por meti bazon por la praktikado de pacprotekta agado de Unuiĝintaj Nacioj en la regiono.

Darfuro situas en la okcidenta parto de Sudano. En februaro de 2003 la Sudana Liberiga Movado konsistanta el la lokaj nigraj loĝantoj kaj la Justa kaj Egaliga Movado lanĉis la kontraŭregistaran armitan agadon. Sub la interpacigo de la internacia socio kun la Afrika Unio kiel la kerno, en aprilo de 2004 la sudana registaro kaj la kontraŭregistara armita forto atingis armistican interkonsenton. En aŭgusto de la sama jaro, la unua trupo sendita de la Afrika Unio atingis la darfuran regionon kaj komencis sian mision por superrigardi la armisticon.

Tamen pro mando de kapitalo kaj ekipaĵoj, la pacprotekta trupo de la Afrika Unio renkontis multajn malfacilojn. Estis malfacile por la internaciaj helpantoj disvolvi laborojn pro manko de sekureca garantio kaj ili unu post alia forlasis tiun regionon. Pro tio Darfuro alfrontis rigoran sekurecan kaj humanisman krizon. Tial, Unuiĝintaj Nacioj plifortigis sian atenton al tiu regiono kaj plirapidigis sian paŝon por dispozicii pacprotektan trupon de Unuiĝintaj Nacioj en la darfura regiono.

Samtage kiam la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj pasigis la supre menciitan rezolucion, ankaŭ la Paca kaj Sekureca Konsilio de la Afrika Unio, kiu kunvenas en Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio, publikigis komunikon, esperante, ke la trupo de Unuiĝintaj Nacioj kiel eble plej frue eniru la darfuran regionon por preni la pacprotektan mision el la trupo de la Afrika Unio en tiu ĉi regiono.

Tamen la sudana registaro ĝis nun ankoraŭ oponas kontraŭ sendo de internacia trupo al Darfuro. En la kunveno de la Paca kaj Sekureca Konsilio de la Afrika Unio okazinta en Adis-Abebo, sudana ministro pri eksteraj aferoj Lam Akol emfaze montris, ke la sudana registaro persistas sur tio, ke la darfura problemo devas esti solvita en la kadro de la Afrika Unio, kaj oponas kontraŭ transdono de la pacprotekta tasko de la Afrika Unio al la internacia trupo. Ĉar la sudana registaro opinias, ke la eniro de la trupo de Unuiĝintaj Nacioj en Sudanon kaŭzos damaĝon al la suvereneco de Sudano. Tamen la sudana registaro ne rifuzas fari intertraktadon kaj kunlaboradon kun Unuiĝintaj Nacioj. Tial la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj apelaciis en sia rezolucio, ke koncernaj flankoj de Sudano donu helpon por plirapidigi la procezon de anstataŭo de la trupo de la Afrika Unio per la pacprotekta trupo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj postulis, ke la sudana registaro faru respondon en unu semajno.