• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-18 07:54:57    
Priamora Novelisto

CRI

Deng Youmei naskiĝis en 1931. Post 14 jaroj li aniĝis al la Nova Kvara Armeo. Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko li komencis verkadon de noveloj. En 1951 li debutis per "Ni Ĉiuj Restas Kamaradoj". Poste li vizitis la Centran Literaturan Instituton. En 1955, fininte la lernadon, li iris al konstruejo por fari baznivelajn laborojn, konatiĝi kun popolana vivo kaj daǔrigi sian verkadon. Septembre de la sekva jaro publikiĝis lia novelo "Ĉe Krutaĵo", en kiu la aǔtoro pentris per elaniga peniko bildojn pri disiĝo, kuniĝo, ĝojo kaj tristo de gejunuloj rilate al amorado kaj geedziĝo.

"Mi" en la novelo "Ĉe Krutaĵo" estas galanta kaj facilanima junulo, dum lia edzino, honesta kaj modesta. Post libera amorado ili geedziĝas kaj komencas sufiĉe feliĉan vivon, tamen ilia amo ne havas solidan bazon. Post nelonge aperas ĉarma junulino, nomata Jia Liya, sekvas ondado inter ili. La aǔtoro fajne priskribis iliajn animon kaj kvaliton, per vivecaj detaloj. Jia Liya, ineto papilieca, tre lerta elvolvi siajn ĉarmon kaj spriton por logi virojn kaj per tio kontentigi sin, kies ĉio koncentriĝas en persona ĝuado, kiel ŝi mem diras, "Ĝuante ĝojon, mi tute ne konsideras, ĉu ankoraǔ iuj ekzistas ĉirkaǔe." Ŝia koketado tiom efikas, ke "mi" trafas araneaĵon kaj jam neniel povas liberiĝi. Li pli kaj pli apatias al la edzino, sekve ŝin abomenas, kaj fine devigas al divorco, paŝo post paŝo puŝante sin kaj ŝin al krutaĵo kiu staras ĉe abismo. De tempo al tempo "mi" trovas motivon por esti konsolata, malgraǔ ke la koro plenas de kontraǔdiroj kaj luktoj. Siaflanke la edzino tre domaĝas la amon, tamen ŝi ne montras sin almozpeta, kaj interna doloro apenaǔ rimarkeblas, ĉar ŝi povas sin regi kaj estimi. Cetere, ŝiaj amo estas pura kaj unudirekta, karaktero firma, koro bona kaj konduto simpatia. Ŝia edzo fine vekiĝas el mistifikado kaj trompado faritaj de Jia Liya kaj, gvidate de la edzino per sincera sento, sin ŝiras el la araneaĵo, kio ja manifestas grandan forton de la amo. Zigzagaj kaj komplikaj estas kontraǔdiroj kaj konfliktoj en la novelo, tamen la aǔtoro lerte faris kombinadon kaj aranĝadon. La ĉeffadenon, do la kontraǔdiron inter "mi" kaj la edzino en la amo, la aǔtoro akrigis kaj disvolvis per entrudiĝo de Jia Liya. Aliflanke, en priskribado de la amindumado inter "mi" kaj Jia Liya, la aǔtoro neniel forgesis prezenti la konflikton inter "mi" kaj la edzino, tiel ke la teksta vojo fariĝis kaj zigzaga kaj klara, kio evidentigis lian teknikon pri strukturigo. La lingvaĵo en la novelo estas subtila kaj am-entena.

En sia novelo Deng Youmei elmetis la seriozajn demandojn: Kio estas vera amo? Kiel oni traktu la amoron? Geedziĝo signifas, kompreneble, reciprokan altiron kaj kuniĝon de belo, tamen sole kunfando de anima belo povas naski veran kaj puran amoron, kiu sekve eltenemas kontraǔ ĉiaj ventoj kaj ondoj. Fine la novelo diras al ni, ke vera amfloro bezonas tion, ke ambaǔ flankoj, la maskla kaj la femala, longedaǔre faru butadon kaj akvumadon.