• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-18 16:18:08    
Iom pri enhavoriĉa kultura riĉfonto de la provinco Hubei (foto)

cri

Gazeto Komprenanto estas unu el gazetoj kun grandnombra disvendado en Ĉinio kaj ĉefe spegulas familion, emocion kaj amikecon de ordinaraj homoj. Ĝia monata distribua kvanto superas 6 milionojn. Ĝenerala vic-direktoro de la korporacio sinjoro Lei Yida diris akceptante intervjuon, ke alta atento de merkato, senĉesa kreado kaj disvolvo de koncernaj aferoj estas ŝlosilo por rapida disvolviĝo de la kompanio. Nun ili klopodas por ke distribua kvanto de la gazeto superu 10 milionojn. Li diris:

"Por solvi botelkolan problemon, kiu malhelpas disvolviĝon de la gazeto Komprenanto, ni alte atentas kreadan sistemon kaj disvolvas plurisman funkciigon, kiaj afiŝo, distribuado kaj presado. Por realigi funkciigon de la gazeto en alia lando, ni faris registron en Kanado kaj fondis kanadan eldonadan kompanion de la korporacio Komprenanto kaj nun jam unuapaŝe atingis kunlaboran intencon kun tieaj amaskomunikiloj."

La korporacio Komprenanto fondiĝis en 1985 kaj nun ĝi jam disvolviĝis de unu gazeto al 9 periodaĵoj, unu ĵurnalo, 4 kompanioj kaj unu instituto. Ĝi jam estas pioniro en ĉina eldonada rondo.

Laŭ disvolviĝo de Jiangtong Karikatura Kompanio kaj korporacio Komprenanto, ni povas vidi, ke la provinco Hubei celas disvolvi la kulturan aferon de la provinco al supereca afero. Vicestro de kultura departemento de la provinco Hubei sinjoro Shen Haining diris, ke la provinco kun merkato kiel orientilo, forte antaŭenpuŝas reformadon de posedsistemo, la registaro respondecas nur pri makroskopa administrado kaj publikbona kultura afero kaj kulturaj entreprenoj povas sin memdecide funkciigi kaj libere disvolvi. Li diris:

"Disvolviĝo de la kultura afero bezonas dividadon en administrado kaj funkciado. Pri administrado, fondiĝas registaraj departementoj kaj pri funkciado, necesas ligi diversajn eldonejojn kiel unu eldonadan korporacion por komplete disvolvi eldonadan aferon de la provinco Hubei. Establiĝis kulturaj kompanioj, konsistaj el filmaj projekcia departemanto kaj kameraa bazloko, eldonada departemento de video, kulturaj instrumentoj kaj materialoj kaj prezentoj. Tiuj kompanioj per la rilatoj de proprieto kiel ĉeno povas fondi akcian kompanion kaj en la estonteco asigno de neŝtata kapitalo estos permesata. Per ligo de riĉfontoj kaj sorbo de kapitalo el diversaj flankoj, rapide disvolviĝos la skalo."

La ĉina registaro elmetis celon konstrui kreigan landon, tio ne nur tuŝas sciencteknikan kampon, sed ankaŭ inkluzivas kulturan kampon. Ĝis nun pri disvolviĝo de la kultura afero de la provinco Hubei, eksmoda koncepto kaj manko de kapablo por fari kreadon ankoraŭ estas grandaj problemoj. Ni prenas Jiangtong Karikaturan Kompanion kiel ekzemplon, ĝiaj instalaĵoj estas progresintaj en la mondo, tamen troviĝas distanco de ilia kapablo pri origina kreado kompare kun alilandaj samprofesiuloj. Kaj merkatoj ĉinaj kaj alilandaj pri la kultura afero atendas esti kulturataj. Ĝenerala direktoro de la kompanio sinjoro Zhu Yougan diris:

"Distanco inter ni kaj alia lando kuŝas en kreado. En kvalito de produkto de karikaturaj teatraĵoj, estas sur sama nivelo. Parolante pri kreado kaj merkato, ni estas relative malprogresintaj. En alia lando, karikaturo havas relative kompletan ĉenon kaj en nia lando, la ĉeno estas en primara periodo."

Zhu Yougan diris, ke la provinco Hubei havas enhavoriĉan kulturan riĉfonton kaj ĝi estas valora trezoro kaj atendas esti elfosata.