• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-18 17:12:08    
Nova rezolucio de SK pri rilatoj inter Sirio kaj Libano vekis disputon

cri

En la 17-a de majo, la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj pasigis la rezolucion n-ro 1680, kiu urĝas, ke Sirio starigu oficialajn diplomatiajn rilatojn kun Libano kaj faru demarkacion inter la du landoj laŭ la rezolucio n-ro 1559 de la Sekureca Konsilio.

La rezolucia projekto estis prezentita de Britio, Francio kaj Usono. La rezolucio, kvankam pasigita per 13 aprobaj balotiloj kaj 2 sindetenaj de Ĉinio kaj Rusio, ja vekis grandan disputon.

En la sama tago Sirio oficiale esprimis, ke ĝi rifuzas akcepti tiun ĉi rezolucion, opiniante, ke la rezolucio kreis "la unuan ekzemplon por interveni en la internajn aferojn de alia lando" en la internaciaj rilatoj. Siria Ministerio de Eksteraj Aferoj publikigis deklaron, ke Britio, Francio kaj Usono, la proponintoj de la rezolucio, persistas, ke la Sekureca Konsilio pasigu la rezolucion, kaj tio ne utilas al antaŭenpuŝo de plibonigo de la rilatoj inter Sirio kaj Libano, sed pli komplikigos la jam streĉitajn rilatojn inter Sirio kaj Libano kaj la regionan situacion. La deklaro diras, ke Sirio respektas la sendependecon kaj suverenecon de Libano kaj volontas starigi normalajn rilatojn kun Libano sen ekstera premado.

La rilatoj inter Sirio kaj Libano havas historian kaj realan apartecon. Ambaŭ landoj sendependiĝis unu post la alia en la jaro 1941 kaj ĉiam tenis "specialajn rilatojn" pro samaj historia kaj kultura fonoj. Ĝis nun la du landoj ankoraŭ ne starigis inter si diplomatiajn rilatojn, sed havas diverĝojn pri landlimo inter si.

Sirio opinias, ke la daŭra okupado de la farmejo Sabaa inter Sirio kaj Libano fare de Israelo estas neevitebla grava kialo, ke la du landoj fakte ne povas vere fari la demarkacion inter si. Antaŭ 1967, kiam Israelo okupis Golan de Sirio, ambaŭ Golan kaj la farmejo Sabaa apartenis al la teritorio de Sirio. Dum la longa kaj komuna batalado kontraŭ Israelo, precipe sub la silenta permeso de Sirio, ĉu la nuna libana registaro, ĉu la partio Hizbolah, libana ĉefa armita forto kontraŭ Israelo, persiste opinias, ke la farmejo Sabaa estas teritorio de Libano. Ĝis nun Israelo ankoraŭ rifuzas retiriĝi el la nomita farmejo. Tial, oni ne povas kulpigi nur Sirion pro tio, ke ankoraŭ ne plenumiĝis la demarkacio inter Sirio kaj Libano.

Post kiam la rezolucio n-ro 1680 estis aprobita de la Sekureca Konsilio, ĉina konstanta vicdelegito en Unuiĝintaj Nacioj s-ro Zhang Yishan faris parolon, montrante, ke la ĉina flanko tute komprenas kaj subtenas la deziron kaj postulon de Libano por starigi diplomatiajn rilatojn kaj fari demarkacion kun najbara lando. Ĉinio elkore esperas, ke Libano kaj Sirio solvu la problemojn inter si per dialogado kaj interkonsiliĝado.