• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-19 14:44:10    
Ĉinio aktive faras preventadon kaj kuracadon de tuberkulozo

cri
En la historio, la tuberkulozo vaste cirkulis en la tuta mondo, kaj forrabis vivon de centmilionoj da homoj. De la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento, laŭ progreso de medicino kaj pliboniĝo de higiena kondiĉo, la tuberkulozo estis iagrade superregata. Sed de la lastaj jaroj, ĉar iuj landoj ne alte atentas preventadon kaj kuracadon de tuberkulozo, reduktis investon al tio, plus pliiĝo de interfluado de loĝantoj kaj aliaj kialoj, aperas tendenco reveni de ĉi tiu malsano, kiun oni preskaŭ jam forgesis. En hodiaŭa programero, ni parolu pri klopodo de Ĉinio en preventado kaj kuracado de la tuberkulozo.

Nuntempe, menciinte infekteblajn malsanojn, oni tuj ekpensis pri gripo, hepatito kaj aliaj. Sed preskaŭ neniu ekpensas pri tuberkulozo. Fakte, tuberkulozo estas infektebla malsano kaŭzata de infektado de tuberkuloza bacilo. Ĝi iam tre furiozis en Ĉinio, kaj serioze damaĝis vivan sekurecon de ĉinaj popolanoj. En la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, la ĉina registaro plifortigis preventadon kaj kuracadon de tuberkulozo.

De la lastaj jaroj, pro diversaj kaŭzoj, tuberkulozo reviviĝis en Ĉinio. Ĉina vicministro pri higieno Wang Longde diris:

"Nuntempe la cirkulado de tuberkulozo en nia lando estas tre serioza. Nia lando estas unu el la 22 landoj, kiuj estas plej peze ŝarĝataj de tuberkulozo. Nombro de tuberkulozuloj de nia lando okupas la duan lokon de la mondo. La unuan okupas Hindio."

Statistiko de la ĉina Ministerio pri Higieno montras, ke nuntemp troviĝas ĉirkaŭ 4,5 milionoj da tuberkulozuloj en Ĉinio, kiuj okupas ĉirkaŭ 0,34% de tuta loĝantaro. Ĉiujare ĉikraŭ 130 mil homoj mortas pro tuberkulozo en la tuta lando. La montro superas sumon de nombroj de mortintoj pro aliaj infekteblaj malsanoj.

En la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento, inokulado de vakcino BCG estis enlistigita en la ŝtatan imunan projekton. Kaj oni fundamente efektivigis inokuladon al ĉiuj novnaskitoj tuj post naskiĝo. Kial ankoraŭ troviĝas tiel multe da novaj tuberkulozuloj? Specialistoj klarigis, ke inokulado de la vakcino BCG preventas kaj reduktas nur tuberkulozon de infanoj, sed ne efikas multe al plenkreskuloj. Tial, la plej grava rimedo por preventi tuberkulozon estas aktiva trovado kaj kuracado de malsanuloj de infektebla tuberkulozo kaj reduktado la infektan devenon.

Tial, la unua paŝo de preventado kaj kuracado de tuberkulozo estas altigi trovitan rilatumon de malsanuloj de tuberkulozo. Por serĉi la tuberkulozulojn troviĝantajn en diversaj lokoj, la ĉina registaro prenis multajn rimedojn, inkluzive de establo ekzamena instalaĵo de tuberkulozo, trejnado de fakuloj, plifortigo propagandado de scioj pri preventado kaj kuracado de tuberkulozo, ktp.

En januaro de 2004, Ĉinio lanĉis la retan raportan sistemon de infekteblaj malsanoj, inkluzive de tuberkulozo.

Samtempe, la ĉina registaro distribuas monan premion al kamparaj kuracistoj, kiuj trovis malsanulon de tuberkulozo, kaj stimulas ilin raporti la suspektindajn malsanulojn de tuberkulozo. Tiu rimedo altigis aktivecon de raportado de tuberkulozo fare de kamparaj kuracistoj. Iu oficisto pri higieno en la urbo Xinmi de la provinco Henan de Ĉinio sinjoro Jin Hongjian diris:

"La kamparaj kuracistoj tre aktive raportas pri tuberkulozuloj. Ĉiujare ni iras al kamparon por kontroli. Se ni trovas maltrafon de tuberkuloza kazo, ni faros punon al ili."