• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-19 14:46:50    
Scienca trinkado de akvo estas saniga

cri
Akvo estas la plej grava parto konsistiganta la korpon de homoj. Perdo de 15% de akvo jam estas endanĝerigas vivon. Tial por ni ĉiuj, trinkado de akvo estas farenda afero ĉiutage. Sed malmultaj homoj vere konsideras, kiam ni devas trinki akvon, kaj kiom ofte kaj kiom da akvo ni devas trinki, kaj aliajn detalojn. Esplorado montras, ke scienca kaj regula trinkado de akvo estas pli bona ol laŭvola trinkado. En hodiaŭa programero, ni parolu pri trinkado de akvo kaj sano.

Unue ni konatiĝu kun iu, kiu ŝategas trinki akvon. Pro normaluloj, trinki 1 kilogramon da akvo unufoje estas malfacile, sed iu junulo, nomata kiel Yu Guanxong, povas fari tion. Li trinkas 25 kilogramjon da akvo en unu tago. Kial li povas trinki tiom da akvo? Ni devas rakonti de antaŭ 4 monatoj. En la 21-a de decembro de la pasinta jaro, Yu Guanxong estis trafita de trafika akcidento kaj vundiĝis serioze. Post plenforta urĝa savado, li postvivis, sed okazis strangaĵo. Yu Guanxong diris:

"Mia stomako plenpleniĝis, sed mi ankoraŭ devas trinki akvon. Mi ne volas trinki, sed mi devas trinki. Trinkinte akvon, mia buŝo tuj sekiĝis. Ĉiutage mi nur trinkas akvon, sed ne volas manĝi. Mi scias, ke mi estas malsata, sed mi ne havas apetiton. Mi ne povas enmanĝi, sed nur volas trinki akvon."

Li trinkis pli kaj pli multe da akvo, kaj manĝis pli kaj pli malmulte da manĝaĵoj. Pro nutromanko, en nur 4 monatoj, Yu Guanxong malgrasiĝis je pli ol 10 kilogramoj. Rigardante sin pli kaj pli malgrasiĝanta, li povas nur peti helpon de hospitalo.

Profesoro Li Qifu de iu hospitalo de la urbo Chongqing faris ekzamenon al Yu Guanxong, kaj opinias, ke cerbo de Yu estis difektita pro la trafika akcidento, kaj li estis trafita de "diabetes insipindus". Li Qifu klarigis:

"Reno estas kvazaŭ digo, kiu povas malhelpi perdon de akvo en korpo. Sed tiu digo estas superregata de iu materio ekskreciata de cerbo, t.e. prem-altiga elemento. Do, kia malsano estas la 'diabetes insipindus'? Laŭ ĝia nomo, ĝi estas disfaliĝo de la la digo, reno. Giganta kvanto da akvo perdiĝis el reno. Kaj oni sentas soifon pro perdo de akvo, bezonas trinki multe da akvo. Tio estas la malsano."

La akvo trinkita de Yu Guanxiong ne estas asimilita de lia korpo, sed plejparte fariĝis urino kaj eliminita el korpo. Tial lia urina kvanto estas multe pli multa ol tiu de aliaj. Tial, kvankam li senĉese trinkas akvon, tamen ankoraŭ sentas soifon.

Ĝis ĉi tie, ni solvis la enigmon pri Yu Guanxiong. Nun ni unue informiĝu kiom da akvo ni devas trinki ĉiutage por garantii sanon? Esploro montras, ke kvanto de entrinkita akvo de homo devas ekvilibri kun kvanto de ellasita akvo ĉiutage. Tial, krom manĝaĵo, ni ankoraŭ devas trinki akvon de 1 000 ĝis 2 000 mililitrojn, t.e. ĉirkaŭ 6 ĝis 8 tasoj. Tiel ni povas kontentigi bezonon de metabolo de korpo. Se kvanto de trinkata akvo ne estas neŝanĝebla. Ekz. en varma somero, intensa sportado, laborado en varmega medio, ktp, oni devas pliigi kvanton de trinkata akvo.

Do, kio estas ĝusta maniero por trinki akvon, kaj kiam estas taŭga momento por trinki akvon? Multaj eble respondas, ke oni devas trinki akvon kiam soifas. Profesoro Li Qifu diris, ke tio fakte estas malĝusta koncepto. Li diris:

"Oni ne devas trinki akvon nur kiam tre soifas. Tiam jam ege mankas akvo en korpo, kaj tio jam stimulas centran nervon. Tial ĝenerale oni devas ofte trinki iom da akvo, sed ne atendi ĝis soifo."