• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-19 15:07:10    
De kamparano al premiito de "Majo-unua" labora medalo

cri
La ĵus pasinta Labora Tago estas memorinda tago por majstro Zhu Zhisheng, laboristo de la Hangzhou-a Ŝtala Korporacio en la ĉina orienta provinco Zhejiang. Ĉar en tiu tago, li estis premiita per la tutlanda "Majo-unua" labora medalo, tio estas honoro dezirata de ĉiuj ĉinaj laborantoj.

37-jara majstro Zhu estas ŝtaligisto de la Hangzhou-a Ŝtala Korporacio. La Hangzhou-a Ŝtala Korporacio estas ŝtala kompanio kun historio de proksimume 50 jaroj, kaj okupas la 94-an lokon de la 500 plej grandaj entreprenoj de Ĉinio. Majstro Zhu havas malhelan haŭton, grandajn okulojn, kaj ĉiam parolas kun rideto.

Antaŭ dekkelkaj jaroj, la Hangzhou-a Ŝtala Korporacio varbis laborantojn. Tiam Zhu Zhisheng, kiu jam diplomiĝis de supera mezlernejo, sin okupis per agrikulturo en hejmloko. Lia hejmloko estas en montara regiono situanta pli ol 100 kilometrojn de Hangzou. Informite pri la varbado, Zhu Zhisheng, kiu de infaneco volis fariĝi laboristo, senhezite sin anoncis. Post ekzameno, li estis akceptita, kaj estis komisiita kiel antaŭforna laboristo en la ŝtaliga laborejo.

Zhu Zhisheng, sen ajna scio pri ŝtaligo, unuafoje venis al la ŝtaliga laborejo. Vidante la bolantan ŝtalon kaj gigantan ŝtaligan fornon, li estis nervoza:

"Tiam mi timis. Mi vidis la brulegon, tiel varmege, mi neniam spertis tian spektalon."

Ŝtaligado antaŭ forno estas tre laciga kaj malpura laboro. Antaŭ ol Zhu Zhishen eniris en fabrikon, multaj urbaj laboristoj ne restis longe en tiu posteno. Sed Zhu Zhisheng, kiu kreskis en kamparo, povas toleri la malfacilecon, kaj persiste laboris en tiu posteno. Komence li estis helpanto de ŝtaligisto, kaj finfine fariĝis ŝtaligisto post trejnado en multaj laboraj specoj.

Por antaŭforna ŝtaligisto, necesas unue ekzerci sin en tio, kiel oni rigardu brulon. Por posedi tiun teknikon, Zhu Zhisheng eltenis multajn malfacilajn laborojn. Vizaĝe al la temperaturo de 1 700 gradoj en forno ĉiuj ŝvitas nur post kelkaj minutoj. Por ekkoni ĉiujn detalojn de ŝtaligado, Zhu Zhisheng ofte restis kelkajn horojn antaŭ ŝtaliga forno. Spite al ŝvito sur la vizaĝo kaj korpo, li atenteme rigardis senĉese ŝanĝiĝantan fajron en la forno. Post duonjaro, Zhu Zhisheng jam bone posedis tiun gravan teknikon.

Sed Zhu Zhisheng ne kontentis. Laŭ li, laboristo ne similas al kamparano, por laboristoj, korpforto kaj sperto ne sufiĉas, sed ankaŭ necesas kultura kvalito:

"En labora pezeco, laboristoj kaj kamparanoj ne estas samaj. Por laboristoj, necesas iagrada nivelo de scioj, funkciiga kaj administra kapablo, tio estas la minimuma kondiĉo por estis bona laboristo."

Zhu Zhisheng, kiu ĉiam estas serioza, ne kontentis pri siaj scioj pri ŝtaligado, sed li ankaŭ klopodis por elpensi pli bonajn ŝtaligajn rimedojn. Por posedi pli multe da ŝtaligaj teknikoj kaj fliki sian mankon de teorioj, li elspezis monon por aĉeti multajn specialajn librojn pri ŝtaligado, kaj legis en libera tempo. Li ankaŭ dediĉis plejparton da libera tempo en legado. La monde fama pitoreska pejzaĝo Okcidenta Lago troviĝas en urbo, kiel li laboris, sed li ne havis tempon por spekti ĝin.

Dum ŝtaligado, Zhu Zhisheng rimarkis, ke malsamas la kvalito de ŝtalo produktita en diversaj fojoj, kaj iam troviĝas fendeto ĉe la ŝtalo, kaj ke se la ŝtala likvaĵo fluas malbone, aperos plimultiĝo de reenforniga rilatumo. Zhu Zhisheng meditis, kio estas la kialo?

Por solvi tiujn problemojn, krom serĉado de solvoj en libroj, li ankaŭ faris notadon kaj komparadon de ciferoj dum ŝtaligado. Renkontante nekomprenatajn problemojn, li petis instruon de la spertaj majstroj. Fine, neniu sperta majstro en la ŝtaliga laborejo ne konas lin. Majstro Luo Gangsheng estas ofte petata je instruo de Zhu Zhisheng:

"Fininte laboron, Zhu Zhisheng ofte venis al mia hejmo por babili. Li parolis pri la problemoj renkontataj dum laboro, kaj la rimedoj prenitaj de li por solvi. Li ofte demandis pri tio."

Pro diligenta studado de Zhu Zhisheng, ne nur malpliiĝis fendetoj sur la ŝtalo fabrikita de li, sed ankaŭ la problemo pri malbona flueco de ŝtala likvaĵo estis solvita. Nuntempe, multaj progresemaj rimedoj ĝenerale praktikataj en la Hangzhou-a Ŝtala Korporacio estis inventitaj de Zhu Zhisheng. Kaj iuj rimedoj estis nomataj rekte per nomo de Zhu Zhisheng. Tiuj rimedoj multe altigis netecon de ŝtalo, kaj iuj mallongigis ŝtaligadan tempon. Post ekpraktiko de iu tekniko en la tuta laborejo, la averaĝa monata produktovaloro pliiĝis je 2 000 tunoj, ŝpariĝis produktokosto de proksimume 800 mil juanoj de renminbi. Tio kreis bonan efikon al la entrepreno.

Antaŭ 6 jaroj, pro sia elstara laboro, Zhu Zhisheng ekservis kiel grupestro de la forno 1 de la ŝtaliga klaso A. Tiu grupo estis malprogresa en multaj produktaj normoj en la fabriko. Enposteniĝinte, Zhu Zhisheng ne nur atentas pri administrado de grupanoj, sed ankaŭ alte atentas pri unuigado de fortoj de ĉiuj, kaj pri agitado de ĉies inteligento. Kun lia gvido, ĉiuj grupanoj estas plenaj de labora entuziasmo. Majstro Luo Jilai, kiu laboris en tiu grupo, diris:

"Li faris sin ekzemplo, kaj atentis je mobilizado al ni. Ni konvinkiĝas laborante kun li, kaj nia humoro estas bona."

Por bone gvidi ĉi tiun grupon, Zhu Zhisheng pensis, ke li devas lerni pli multe da scioj pri administrado. Tial, antaŭ 3 jaroj, li ekstudis en administra fako de iu universitato en Ĉinio, kaj diplomiĝis de tiu fako post du jaroj kaj duono.

Kun gvido de Zhu Zhisheng, aspekto de la grupo 1 tute noviĝis. De 6 jaroj, diversaj ekzamenaj normoj de la grupo okupas la unuan lokon de 12 ŝtaligaj grupoj de la tuta korporacio.

Elstara ŝtaliga tekniko kaj administra frukto gajnigis al Zhu Zhisheng diversajn honorojn. Li multfoje gajnis diversajn progresemulajn titolojn. En la jaro 2003, li estis nomumita kiel "unu el dek plej bonaj eksteraj junaj laborantoj". En la Labora Tago de la kuranta jaro, Zhu Zhisheng venis al Pekino, kaj gajnis la tutlandan "Majo-unuan" laboran medalon, kiun ĉiuj laborantoj plej deziras.