• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-19 15:41:50    
(foto)Okcidenta Lago en Urbo Hangzhou

cri

"En la ĉielo estas la paradizo, sur la tero estas Suzhou kaj Hangzhou". Tion diris la antikvuloj, priskribante la belecon de tiuj fame konataj urboj en la orienta landparto de Ĉinio. Hangzhou kun historio de du mil jaroj nun estas la ĉefurbo de la provinco Zhejiang.

La renomo de Hangzhou venas ĉefe de la pitoreska Okcidenta Lago ( "Xihu" en la ĉina lingvo ) ĉe la okcidenta urborando. La Okcidenta Lago areas je ses kvadrataj kilometroj, kaj estas ĉirkaŭata triflanke de ondantaj montetoj ombrataj de la densa arbaro. Meze de la lago estas tri insuletoj – Eta Yingzhou, Lagmeza Pavilono kaj Ruangong-insuleto. La Soleca Monteto ( "Gushan" en la ĉina lingvo ) staras senakompane sur la norda lagbordo. Oni povas ĝin atingi de la urbo laŭvoje de la Bai-digvojo, dum la Su-digvojo duonigas la lagon de nordo al sudo. La blua, ofte ondanta akvo estas punktita de elegantaj ŝton-pontoj kaj ĉarmaj pavilonoj. Ĉio ĉi, kune kun la ĉirkaŭaj verdaj montetoj, kie kaŝe lokiĝas pagodoj kaj temploj, faras la Okcidentan Lagon unu el la plej interesaj vidindaĵoj en Ĉinio.

Dek interesaj punktoj ĉirkaŭas la lagon aŭ estas parto de ĝi.Ne fore de la ponto Xiling estas la Tombo kaj Templo de Yue Fei, granda nacia heroo, kiu faris multe por forpeli invadantojn de norda nomado Jin.

La Okcidenta Lago liveris scenejon por la fantazia legendo pri la Blanka Serpento.

La Rompita Ponto sur Bai-digvojo laŭdire estis la loko, kie la milda Blanka Sepento transformiĝinta en ĉarman knabinon, renkontis klerulon nomatan Xu Xian. Ili enamiĝis, geedziĝis kaj havis infanon. La abato Fahai ne aprobis, ke la klerulo edziĝis al la Blanka Serpento, do li premis ŝin sub la pagodon Leifeng per sia supernatura povo. Jarojn poste, Xiao Qing, brava servistino de la Blanka Serpento, revenis kune kun ties filo, faligis la pagodon kaj liberigis la Blankan Serpenton. La pagodo Leifeng sur la suda bordo de la Okcidenta Lago efektive falis en la jaro 1924.