• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-19 17:59:49    
La Belartaj Konkursoj de UEA

cri
Karaj amikoj, en la revuo Esperanto n. 3 aperis intervjuo al sekretario de la Juĝkomisiono de la Belartaj Konkursoj Michela Lipari. Nun ni konigu al vi la intervjuon. La redaktoro diras:
La Belartaj Konkursoj de UEA havas la celon evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo. Ili okazas ekde 1950 dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Pri la spertoj en la juĝkomisiono ni demandas ties sekretarion Michela Lipari.
Kial kaj kiam vi akceptis tiun ĉi taskon?
Mi akceptis ĝin, ĉar iasence ŝajnis al mi ke ĝi taŭgas por mi en la ĝusta etapo de mia esperantista vivo. Fakte mi komencis, tuj post la junularaj spertoj, kiel sekretario de literatura konkurso organizita de La Patrolo, literatura itala rondo, kies kolonoj estis inter aliaj Clelia Conterno, Carlo Minnaja kaj Nicolino Rossi. Poste mi estis "kaptita" en la pormovada administra laboro en la estraro de IEF kaj en la komitato (de 1979), kaj en la estraro (de 1992) de UEA. Nun, post tiom longa deĵorado, same kiel faras "la junaj emeritoj", pli oportune ol nenion fari estas havi pli leĝeran engaĝon. Krom tradukado de iuj por mi gravaj verkoj ŝajnis al mi logike akcepti la proponon de la Estraro de UEA kaj reveni al sekretariado de konkursoj… -- ĉi-foje belartaj!
Kiaj estas viaj spertoj ĉi-rilate?
La unua jaro estis tre interesa sperto. Mi konatiĝis kun novaj homoj, eĉ trovis inter la konkursintoj kunlaboranton por la traduko al la itala de La Zemenhof-strato. Mi legis interesajn kaj emociajn verkojn… Multaj estis la partoprenintoj, eble pro la fakto ke ni decidis eksperimente (kaj nun la komitato definitivigis tion) akcepti la konkursaĵojn ankaŭ rete, kaj – se papere – en nur unu ekzemplero. Tio kaŭzis evidentan malaltigon de la sendokostoj kaj ebligis al esperantistoj el multaj landoj partopreni la konkurson. La unua kiun mi ricevis rete, estis kontribuo de samideano el Alĝerio, kies laboro estas travojaĝi kamele la dezerton, kaj foje, atinginte la "civilizon" kaj komputilon, li sukcesis sendi al mi poeziaĵon. Tre kortuŝa estis la akompana mesaĝo.
La konkurso havas siajn regulojn. Ĉu oni ĉiam respektas ilin kaj ĉu ne okazas miskomprenoj aŭ eĉ ofendiĝoj?
Fakte, vi pravas. Kompreneble estas ankaŭ neplaĉaj spertoj. Ekzemple klarigi ke akcepteblas nur originalaj verkoj, neniam konigitaj antaŭe – prese, lege, radie, interrete, grupe… -- ke, se tamas pri la branĉo kanto, kaj la vortoj kaj la muziko devas esti originalaj kaj novaj, ke la muzikon la juĝantoj devas povi aŭskulti, kaj ne nur sekvi per notoj; ke eseo estas serioza studo pri difinita temo kaj ne kelklinia babilado familia; ke anonimeco estas…anonimeco: elekti pseŭdonimon kaj subskribi verkon per propra nomo estas kontraŭdiro!!!
Tamen la aferoj bone progresas, ĉu ne?
Jes ja, la bilanco estis pozitiva kaj entuziasmiga. Ni ankaŭ klopodis riĉigi la UK-programeron dum kiu oni anoncas la oficialajn rezultojn, farante el ĝi etan kulturan eventon, kaj intencas daŭrigi tiudirekte. Kompreneble sugestoj ĉiam bonvenas.
Ĉu io aldonenda al la invito partopreni en ĉijara artkonkurso (en la novembra revuo, p. 229)?
Mi invitas ĉiujn verkemulojn sendi siajn kreaĵojn kaj dankas pro la kunlaboro la membrojn de la juĝkomisionoj, kiujn mi devigas tre severe (ĉu tirane?) en mallonga tempo plenumi vere pezan kaj malfacilan laboron!