• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-22 11:10:19    
Radias nova ĉarmo de ĉina antikva Kun-opero (foto)

cri

Karaj retlegantoj, antaŭ nelonge en Pekino sursceniĝis klasika programo de Kun-opero . Delikata teksto, pompaj ornamoj kia kostumoj kaj moderna projekto de scenejo ebriigis spektantojn. Prezento de refoje venigis entuziasmon de homoj al Kun-opero.

"Kun-opero estas reprezentanta verko de Kong Shangren (1648-1718), ĉina fama verkisto de operoj en la dinastio Qing (1644-1911). Ĝi priparolas implikan kaj kortuŝan amrakonton inter Hou Fangyu, intelektulo en la dinastio Ming (1368-1644) kaj Li Xiangjun, tiama fama putino, kaj spegulas mallongan historion de establiĝo kaj ruiniĝo de resta potenco post pereo de la dinastio Ming. La verko plenumis kreon en 1699, tuj kaŭzis grandan eĥon post publikigo kaj fariĝis klasika programo en prospera periodo de la Kun-opera arto. En la verko, malĝojo pro pereo de la ŝtato kaj penso preni la ŝtaton kiel la unuan estas ĉiam alte taksataj de ĉinaj intelektuloj.

Kun-opero kun pli ol sescent-jara historio estas unu el plej antikvaj ĉinaj tradiciaj operoj, ĝi koncentras en si esencon de ĉinaj klasika literaturo, kanto, danco, dramo, belarto kaj akrobataĵo kaj estas honore titolita kiel "Praulo de Ĉiuj Operoj". En 2001, Kun-opero estis metita de UNESKO en liston de "Buŝa Heredaĵo kaj Nemateria Heredaĵo". Tamen ĉar Kun-opero havas relative malrapidan ritmon, tial en la nuna medio de rapida ritmo, troviĝas pli kaj pli malmultaj homoj, kiuj povas pacience apreci ĝin. Tial Kun-opero tago post tago dekadencas. Nun en Ĉinio nur ekzistas 6 grupoj de Kun-opero kaj ankaŭ estas malmultaj sursceniĝaj programoj.

Povas esti dirite, ke ĉi-foja prezento de gajnis grandan sukceson. Unu el dramistoj de la programo sinjoro Fang Tong konigis, ke scenaro de la programo ĉiuflanke observas originan verkon de Kong Shangren, ne nur tenas eksplicitan rakonton, sed ankaŭ enkorpigas skalon de kompleta rolo kaj grandega sceno de la Kun-opero same kiel tiu en ĝia prospera periodo. Fang Tong diris:

"Estas malfacile reaperigi stilon de la programo en 1699. Por la granda opero, scenaro estas por prezento je 4 ĝis 5 vesperoj kaj nun ni devas mallongigi la scenaron por prezento je unu vespero. Pluraj tekstoj devas esti forĵetataj. Tamen ni tenas originan signifon, t.e. per la rakonto pri kuniĝo kaj disiĝo, priparoli leviĝon kaj pereon de ŝtato. Por homoj, kiuj vivas en paca medio, la rakonto havas ian signifon."