• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-22 15:49:29    
Grava interkonsiliĝado inter Palestino kaj Israelo

cri

La 21-an de majo, profitante ĉeeston al la mezorienta kunveno de la Monda Ekonomia Forumo okazinta en Sharm el-Sheikh, turisma vizitindejo de Egiptio, prezidanto de la Palestina Nacia Leĝdona Konsilio Mahmud Abbas kaj israelaj vicĉefministro Shimon Peres kaj ministro pri eksteraj aferoj Tzipi Livni faris ferman interkonsiliĝadon. Tio estas la plej altanivela intervidiĝo inter Palestino kaj Israelo post kiam la Palestina Islama Rezista Movado (Hamas) gajnis la elektadon de la Palestina Leĝdona Komitato en la kuranta jaro.

Post kiam Hamas ekprenis la regpotencon de la palestina registaro, Israelo ĉesigis ĉian oficialan kontaktadon kun Palestino, kaj sekve rifuzis transdoni la anstataŭe rekviziciitajn impostojn al la palestina flanko. Ankaŭ Usono kaj Eŭropa Unio ĉesigis rektan ekonomian helpadon al Palestino. Siaflanke la nova registaro de Palestino gvidata de Hamas rifuzis la ekziston de Israelo, forlason de perfortaj aktivadoj kaj agnoskon de la interkonsentoj atingitaj de Palestino kaj Israelo en la pasinteco. Ambaŭ Palestino kaj Israelo prenas necedeman sintenon, tial la du flankoj refoje troviĝas en la vojkruciĝo de antagonismo kaj dialogado. En tia fono la du flankoj okazigis altanivelan interkonsiliĝadon en Sharm el-Sheikh, kaj tio vekis altan atenton de la internacia socio.

Laŭ raporto ĉi-foja interkonsiliĝado daŭris ĉirkaŭ 40 minutojn. Analizistoj opinias, ke laŭ ĝisnunaj esprimoj de la du flankoj, ĉi-foja interkonsiliĝado gajnis fruktojn almenaŭ en jenaj tri flankoj.

Unue, ĉi-foja interkonsiliĝado pavimis vojon por la intervidiĝo de la plej altaj gvidantoj de Palestino kaj Israelo. Laŭ malkaŝo de israela oficisto, dum la intervidiĝo Mahmud Abbas kaj Tzipi Livni diskutis pri la preparaj laboroj por la intervidiĝo inter israela ĉefministro Ehud Olmert kaj Mahmud Abbas. Israela vicĉefministro Shimon Peres eksplicite esprimis, ke Ehud Olmert faros intervidiĝon por kune esplori la eblecon restartigi pacan intertraktadon inter Palestino kaj Israelo kaj daŭre antaŭenpuŝi la pacan procezon de Palestino kaj Israelo. Kvankam Tzipi Livni esprimis, ke Israelo volontas fari kunlaboron kun palestinaj oficistoj pri la ekonomia problemo kaj la israela registaro ne punos ilin pro la elekto de la palestina popolo, tamen ŝi samtempe montris, ke Israelo daŭre praktikos la politikon pri nekontaktiĝo kun la registaro de Hamas.

Due, dum ĉi-foja intervidiĝo la du flankoj refoje konfirmis la efikecon de la "voj-mapa" plano celanta la mezorientan pacon. La "voj-mapa" plano estis elmetita de Unuiĝintaj Nacioj, Eŭropa Unio, Usono kaj Rusio, kun la kerna celo de fondiĝo de la palestina ŝtato, kiu pace ekzistu kun Israelo.

Krome, Tzipi Livni ankaŭ esprimis, ke la israela flanko jam decidis transdoni la anstataŭe rekviziciitajn impostojn je 11 milionoj da usonaj dolaroj al la palestina flanko. Tio iagrade mildigos la humanisman krizon de palestino.