• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-23 08:45:48    
Unuafoje okazis en Pekino flav-monta tea foiro

cri

Hodiaŭ en Pekino estas pompe okazigita 2006ª-jara Flavmonta Tea Ekspozicio kaj Turisma Prezentado titolita "Fama Monto, Pura Akvo, Flavmonta Teo". Tio ja estas la unua fojo, ke urbo Flavmonto (Huangshan) okazigis tean foiron en ĉefurbo Pekino. Tio simbolas, ke flavmonta teo kaj bonkvalitaj agrikulturaj produktoj grandpaŝe eniras en regionon kun Pekino kiel centro.

Laŭ informo, post sukcesa okazigo de Ŝanhaja Tea Foiro en 2005 kaj 2006, ĝi estas alia sinteza foiro okazinta en alia urbo kun la plej granda skalo, unuigante ekspozicion, komercan intertraktadon kaj informan interfluon. Kun Ĉina Flavmonta Tea Foiro, Turisma Prezentado, Televida Speciala Vesperkunveno por eniro de Anhui-a teo al Pekino, kaj kun flavmonta-tea Gustumado, te-apreca kunveno kaj Entreprena Kontaktado kiel ĉefa enhavo, la foiro ĉiuflanke montras al ni abundan riĉfonton, bonan naturan medion, profundan provincan kulturon kaj tean kulturon en Anhui-provinco. La foiro estas kune okazigita de lokaj registaroj kaj koncerna asocio.

En la foiro, la popola registaro de Flavmonta Urbo kaj la popola registaro de Xuanwu-a Distrikto de Pekino subskribis kunlaboran memorandon por pligrandigi flavmonta-tean merkaton en Pekino. Ankaŭ aro da projektoj estos subskribitaj en la forio.

Laŭ konigo, preskaŭ 60 entreprenoj flavmont-teaj, agrikulturaj kaj turismaj partoprenas en la foiro. Interalie, preskaŭ 200 agrikulturaj produktaĵoj inkluzive de teo el Flavmonto estis prezentitaj en ekspoziciejo. Oni samtempe pompe prezentas al ni serion da turismaj linioj kaj lokoj. Tio simbolas, ke tea foiro fariĝis platformo por prezenti bonan naturan medion de Flavmonto kaj diskonigi flavmontajn turismon kaj teon.