• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-23 14:40:19    
Fabelkonkurso de Paatalo-instituto aŭtune 2005

cri
En la revuo Esperanta Finnlando n. 1 samideano Sylvia Hamalainen, kiel ĵuriano, konigas pri Fabelkonkurso de Paatalo-instituto aŭtune 2005. Nun ni parolu pri la konkurso laŭ la revuo.
Inter la rezultoj de la fabelkonkurso de Paatalo-instituto aŭtune 2005 montriĝis du interesaj aferoj. La plej bona fabelo FABELO INTERNACIA 2005 estis skribita de grupo, kaj tio okazis la unuan fojon. Kaj post klarigo de la kaŝnomoj aperis, ke la venkonto de ĉiu alia kategorio estas el la sama familio Blognesi el Italio. Laŭ la antaŭscioj pri la konkurso la ĵurio aprezas precipe fabelecon kaj originalecon. Do, ĉi tiu gefrataro devas esti speciale kreiva. Ni konatiĝu kun ili kaj la antaŭmenciita grupo.
La infanoj estis intervjuataj rete aŭ letere. La tri knabinoj de la grupa fabelo renkontiĝis en infanaj kongresetoj kaj aliaj familiaj kunvenoj. Alice loĝas en Belgio, Aniko en Hungario kaj Gretel en Francio. Ili ne studis la internacian lingvon, sed lernis ĝin hejme, ĉar la gepatroj uzas ĝin. Dum la renkontiĝo somere ili kune verkis la fabelon, kiu ricevis la nomon "Princino Liliana kaj la blanka ĉevalo". La knabinoj estis ĉirkaŭ 12-jaraj kiam tio okazis.
La gefratoj Bolognesi estas Anna 8-jara, Giuseppe 11-jara kaj Chiara 13-jara. La amiko de ilia avo kaj gepatroj iam proponis al ili lerni Esperanton kaj donis al ili la libron "Esperanto por infanoj". La agrabla libro pri musoj interesis ilin kaj iomete ili lernis sed ne sufiĉe por skribi fabelon. Sed fabelojn ili ŝatis kaj sciis verki jam en lernejo. Ili decidis fari la rakontojn en la itala lingvo kaj poste traduki ilin Esperanten. La maljuna instruisto helpis ilin.
Anna, Giuseppe kaj Chiara estas antivaj infanoj. La du knabinoj dancas klasikan dancon kaj ludas bone pianon. Krome por Anna la pupoj kaj ludado kun ili kaj "dorlotado kun la patrino" estas gravaj sed Chiara volonte iras en teatron aŭ kinejon kun siaj gepatroj aŭ legas bonan libron, "pli bone se ĝi estas…flava!", Giuseppe "la viro de la familio" ludas vilonon kaj "eble iam…vi vidos lin…en granda koncerto" li ludas en la urba teamo de korbopilko aŭ ŝotas futbalon kun sia patro.
Anna skribis pri "La donaco", Giuseppe "La atako de la drako" kaj Chiara pri "Koro de feino". La temoj estas fabelecaj, kiel la reguloj postulas. Por ili esis grava afero vidi sian nomon en Interreto.
En http://www.taivalkoski.fi/paatalo-instituto.ti/esperanto.htm estas legeblaj ĉiuj premiitaj fabeloj. Indas legi.
En la prezento de la pasintajaraj venkintoj videblas, ke infanoj kun diferenca kono de Esperanto povas verki fabelon kaj partopreni en la konkurso.
La respondojn de la infanoj legis kaj kombinis
Sylvia Hamalainen, ĵuriano
Karaj amikoj, en la revuo`presiĝis ankaŭ La Fabelo Internacia 2005 "Princino Liljana kaj la blanka ĉevalo". Jen estas la fabelo.
Estis iam tre bela sovaĝa blanka ĉevalo. Ĝi vivis tute libere, ĝis iun tagon venis maliculoj, kaptis la ĉevalon, kaj devigis ĝin labori en ilia minejo. La ĉevalo devis vivi la tutan tempon subtyere kaj tiri pezajn ĉarojn plenajn de karbo. Aldone ĝi nur ricevis putrantajn terpomŝelojn kiel manĝojn, kaj la maliculoj batis ĝin, kiam ĝi tiris la ĉarojn tro malrapide.
Iam, la plej malica el la maliculoj batis ĝin tiel forte, ke la ĉevalo trekoleris. Ĝi provis rebati per siaj antaŭaj hufoj, kaj ĉe tio la ŝnuro ŝiriĝis, per kio ĝi estis ligita al la ĉaro. Tuj la ĉevalo komprenis sian ŝancon, kaj kuris el la minejo eksteren en la arbaron.
Okazis, ke tiu estis la arbaro ĉirkaŭ la reĝa kastelo, en kiu la filino de la reĝo, princino Liljana, kutime promenadis en la posstagmezo. Liljana ofte vizitis sian amikon Ĵaki, kiu loĝis en kaŝita kabano kaj estis tre malriĉa. Tial la princino kutime kaŝprenis kelkajn manĝaĵojn de la abunda tagmanĝo en la kastelo por doni al Ĵaki.
Ankaŭ en tiu ĉi tago, ŝi portis korbon kun fromaĝo, karotoj kaj pano, kiam subite ŝi vidis ie inter la arboj ion blankan. Kaŭrante ŝi alaproksimiĝis al la loko, kaj trovis tre belan blankan ĉevalon. Tamen la ĉevalo aspektis iom magra, kaj kelkloke ĝi havis vundojn, ŝajne ĉar iu batis ĝin. Ĝi ankaŭ estis malpura – ĉie makulis ĝin karbopolvo.
Sed belega ĝi ja estis, kaj princino Liljana tuj enamiĝis en ĝin. Kiam la ĉevalo ekvidis la princinon, unue ĝi ektimis, sed ĉar ĝi estis tre malsata, ĝi ne tuj forkuris. Ja ĝi flaris ion manĝeblan en la korbo, kiun la princiono portis. La princino rigardis la ĉevalon rekte en la okulojn, ekstari, kaj malrapide, paŝon post paŝo, aliris ĝin, etendante la korbon. Kvankam la ĉevalo estis sovaĝa, ĝi ne povis rezisti la malsaton, kaj formanĝis ĉion en la korbo. Kaj poste ĝi eĉ permesis al la princino grimpi sur ĝian dorson. Unue malrapide, poste pli kaj pli rapide ili rajdis tra la arbaro.
Kiel princino, Liljana kutimis rajdi, sed ĉifoje ŝi ja povis teni sin nur ĉe la kolhararo, kaj preskaŭ falis de la ĉevaldorso. Tiel la du novaj amikoj atingis ĝis la malantaŭa flanko de la kastelo, kie situis sekreta pordo. Estis iom malfacile konduki la ĉevalon tra la malvasta sekreta koridoro, kiu finiĝis en la dormĉambro de la princino. Tie la pricino purigis la felon de la ĉevalo, flegis ĝiajn vundojn, kaj donis abunde por manĝi. Ŝi iris ankaŭ en la reĝan ĉevalejon por kaŝe preni jungilon kaj bridojn, por ke ŝi ne denove minacu fali.
La sekvan matenon, la reĝo venis al la pordo de la dormĉambro, ĉar li emis je frumattena rajdado antaŭ la matenmanĝo, sed mankis jungilo kaj bridoj en la ĉevalejo! Longe li devis frapi la apordon, ĝis Liljana finfine vekiĝis. Rapide ŝi ordonis al sia nova amiko kuri en la sekretan koridon, kaj iris malfermi la pordon al sia patro. Sed pro la abunda manĝo, la ĉevalo jam redikiĝis kaj ne plu sukcesis premi sin en la koridoron!
Kiam la reĝo vidis la postaĵon de la ĉev alo, li tre koleris.s timigite, la princino vokis: "Kuru, mia ĉevalo!" en tiu momento, ĝi finfine sukcesis trairi, kaj ankaŭ Liljana postkuris. La reĝo, kiu tre amis sian filinon, timis, ke ŝi ne plu revenos en la kastelon. Tial li ordonis al sia ĉasisto serĉi ilin en la arbaro, kaj mortigi la ĉevalon. Ne daŭris longe, ĝis tiu trovis ilin, kaj tuj li pafis al la besto. Laŭte ĝi henis, kaj falis surteren. Do la ĉasisto reiris al la reĝo kaja raportis, ke li sukcese plenumis la ordonon.
Fakte la ĉasisto trafis ĝuste sur la jungilon, kiu bremsis la kuglon. La ĉevalo estis dolore vundita, sed ĝi ne mortis. Liljanan kaptis granda timo, kiam ŝi vidis sian amikon fali, sed poste ŝi konstatis, ke la ĉavalo ankoraŭ vivas. Tuj ŝi kuris al sia amiko Ĵaki.
Tiu plendetis: "Mi atendis vin hieraŭ, sed vi ne venis."
Tiam ŝi rakontis al Ĵaki, kio okazis. Kompreneble li pardonis, ke ŝi ne alportis al li manĝaĵon. Rapide li prenis el malluma angulo de sia kabaneto kelkajn kuraherbojn. Per tiuj, la ĉevalo resaniĝis mirinde rapide.
La reĝo dum la sama tempo esperis, ke lia filino forgesos rapide la ĉevalon, kiun li kredis morta. Sed dum la tuta tago kaj la tuta nokto la princiono ne revenis en la kastelon. Do li ordonis al sia lignohakisto kontrili, ĉu la ĉevalo vere mortis, kaj kien malaperis la princino. Post tempeto tiu trovis la ĉevalon ligita apud la kabaneto, kie Ĵaki kaj la princino ankoraŭ profunde dormis. La forkondukis ĝin al kaŝita groto, kaj kun helpo de siaj kolegoj rulis gigantan rokon antaŭ la enirejon.
La tutan tagon, Liljana kaj Ĵaki vane serĉadis la ĉevalon en la tuta arbaro. En la vespero de la dua tago, Ĵaki diris al la princino: "Ni serĉis dufoje en la tuta arbaro. Ni rezignu nun."
Sed Liljana ne volis rezigni: "Ni sidu kaj pensu: ĝi ne povas esti glutita de la tero!"
"Sed ja!" vokis Ĵaki. "Ĉu vi ne memoras tiun groton en la mezo de la arbaro. Ni pasis antaŭ ĝi kelkfoje, sed ni ne enrigardis."
"Kompreneble ne." respondis la princino, "La enirejo estas fermita per granda roko."
"Tamen ĝi estas la sola loko, kieni ankoraŭ ne rigardis."
Ĵaki kunvokis amikajn bestojn el la tuta arbaro, kaj per kunigitaj fortoj ili sukcesis forruli la rokon. La ĉevalo pasigis teruran tempon en la groto. En plena tenebro, ĝi povis palpi per siaj hugoj skeletojn, kaj aŭdis la akiran fajfadon de la ratoj, kiuj certe atendis ke ĝi mortu. Kiam finfine la amikoj malfermis la enirejon, ĝiaj okuloj estis blindigitaj pro la lumo. Liljana tuj kun granda ĝojo kuris al sia amiko, kaj svingis sin sur ĝian dorson. Sed la ĉevalo nur timis, ĉar ĝi ne rekonis la princinon, deĵetis ŝin kaj kuris for. Liljana kredis, ke la ĉevalo ne plu amas ŝin, ĉar ŝi kaŭzis tiom da suferoj al ĝi. Trista ŝi reiris hejmen, enŝlosis sin en sia ĉambro kaj ploregis senĉese. La reĝo, kiu tre ĝojis pri la reveno de sia amata filino, ne kapablis konsoli ŝin.
La sekvan tagon, ŝi ne plu eltenis la grandan malĝojon, iris al la kastela lageto, kaj ĵetis sin en la akvon por droni. La reĝo vidis tion de sia balkono, kaj jam volis ekkuri al la lageto, kiam li vidis de la alia flanko alkuri la blankan ĉevalon! Ja la ĉevalo ne fogesis sian amikinon, kaj revenis, por peti pardoon, ke ĝi forĵetis ŝin.
La reĝo vokis: "Liljana ĵus dronis en la lageto!"
Tiam la ĉevalo senhezite postsaltis en la akvon. Pasis longaj sekundoj, ĝis ĝi reaperis ĉe la bordo kun la senkonscia princino sur sia dorso.
Nun la reĝo vere kuregis al ambaŭ, kaj skusris sian filinon: "Liljana, Liljana, ĉu anakoraŭ vivas?!" Tiam ŝi malfermis la okulojn, kaj diris: "Paĉjo! Mia ĉevalo! Mi amas vin! Mi amas vin ambaŭ!"
La reĝo respondis: "Ankaŭ mi amas vin am baŭ!"
De tiu tago, la ĉevalo rajtis resti en la kastelo, kaj vivis ankoraŭ longe kaj feliĉe kun princino Liljana.