• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-23 15:24:09    
Nova estonteco

cri

En la komenco ni elmetu du demandojn pri la konkurso: 1. En kiu lando Ĉina Radio Internacia starigis la unuan eksterlandan FM-radion? 2. Kio estas la nomo de la reto funkciigata de Ĉina Radio Internacia?

Karaj geamikoj, el niaj antaŭaj du programeroj vi jam sciis ke Ĉina Radio Internacia estas ĉina ununura ŝtata radio pri eksterlanda disaŭdigo. Ekde sia fondiĝo la radio ĉiam prenas sur sin la taskon konigi kaj klarigi Ĉinion al la mondo. Pere de nia disaŭdigo sennombraj aŭskultantoj, same kiel vi, pli kaj pli konas Ĉinion kaj konas la radion. En la pasinteco amikoj kaptis nian disaŭdigon ĝenerale per mallongaj ondoj, tamen tio ŝanĝiĝis en la lastaj jaroj.

La 27-a de februaro, 2006, estas memorinda tago en la historio de ĉina eksterlanda disaŭdigo. Tiutage oficiale sin disaŭdigis Radio CRI 91,9 FM, starigita de Ĉina Radio Internacia en Nairobio, ĉefurbo de Kenjo.

/ son-fono : inaŭgura soleno / 

Tiu radio estas la unua FM-radio starigita de Ĉina Radio Internacia en alia lando. En la inaŭgura tago, direktoro de la radio sinjoro Wang Gengnian gvidis delegacion al fora Afriko kaj propraokule spektis la historian momenton. La funkciigo de la radio realigis la sonĝon de ĉinaj plurgeneraciaj laborantoj pri eksterlanda disaŭdigo. De la 65 jaroj kvankam nia radio kreskis de plurlingvaj programoj al nunaj programoj en Esperanto, 37 fremdlandaj lingvoj, la hana komuna lingvo kaj 4 dialektoj de Ĉinio, tamen la disaŭdigo kaj kovrado de la programoj ĉiam estas limigitaj de disaŭdigaj rimedoj kaj teknikaj kondiĉoj. Starigi FM-radion en Kenjo estas grava paŝo de la disvolva strategio de nia radio por pluapaŝe proksimiĝi al aŭskultantoj kaj realigi "indiĝenigon". La direktoro Wang Gengnian malkaŝis ke en la venontaj 5 jaroj nia radio plenforte antaŭenpuŝos la projekton por disaŭdigi laŭ lokaj frekvencoj tra pluraj kanaloj kaj pluraj formoj:  

"Ni planas starigi en la venontaj kvin jaroj 100 FM-radiojn kaj meznondajn radiojn en aliaj landoj, por efike plibonigi la kovradon al evoluantaj landoj de Azio, Afriko kaj Latin-ameriko kaj al landoj de Norda Ameriko kaj Eŭropo. Samtempe ni pluapaŝe altigos la kvaliton de tiuj disaŭdigoj kaj plenforte faros la disaŭdigojn indiĝenaj kaj allogaj. Per tiu rimedo ni kovros pli multajn trunkajn aŭskultantojn ekster Ĉinio, mallongigos la distancon inter ni kaj aŭskultantoj, por ke la internacia trunka socio pli amplekse kaj pli objektive konu kaj komprenu Ĉinion."

Samtempe kun senĉesa altigo de la tradicia radia disaŭdigo, ni devas sekvi la disvolvan tajdon de la tutglobaj amaskomunikiloj kaj aktive klopodi por disvolvi surlinian disaŭdigon pere de la nova perilo --- interreto. Nun vi povas ĉiutempe kaj ĉiuloke kapti niajn freŝdatajn programojn nur se vi movas muson al nia reto --- CRI Online. Samtempe kun tio vi povas akiri informojn pri Ĉinio el la rubrikoj novaĵa, sporta, ĉiutagviva kaj aliaj de la reto.

Nun la ĉiutage novigitaj aŭdiaj programoj sur la reto CRI Online daŭras je pli 210 horoj. Ili estas konservitaj sur la reto unu semajnon kaj legataj de 8 milionoj da retumantoj ĉiutage meznombre. Ekde julio pasintjare CRI Online funkciigis plurlingvan retan radion INET RADIO speciale al interretanoj. La radio disaŭdigas retajn programojn informajn, muzikajn kaj lingvo-instruajn en la ĉina komuna lingvo, germana kaj japana lingvoj kaj estas varme bonvenigataj de retanoj.

Vicĝenerala redaktoro de Ĉina Radio Internacia kaj ĝenerala redaktoro de la reto CRI Online sinjoro Ma Weigong informis ke CRI Online direktis la venontan celon al multmedia reta disaŭdigo kun foto, bildo kaj lingvo en unu tuto:

"Daŭre tenante la superecon kaj karakteron de nia nuna plurlingva komunikado, ni plifortigos jenajn laborojn: Unue, en proksima estonteco ni elpuŝos blogon kaj podkaston ĉinajn, kaj poste anglajn, japanajn kaj alilandajn. Due, en konvena tempo ni elpuŝos per nova tekniko la laborojn, kiaj poŝtelefona disaŭdigo kaj poŝtelefona televido. La cetera laboro, kiun ni faros, estos reta lingva instruado por instrui la ĉinan lingvon al aŭskultantoj pere de reto."

Karaj geamikoj, kun la ekonomia kaj socia disvolvo de Ĉinio kaj senĉesa pliiĝo de ĝia ekstera kontaktado, pli kaj pli multaj ĉinoj venas al aliaj landoj por lernado, turismo kaj komerco. Kiel ununura ŝtata radio de Ĉinio pri eksterlanda disaŭdigo, Ĉina Radio Internacia prenis sur sin la taskon konigi la mondon al Ĉinio. Nun la enlandaj disaŭdigoj funkciigataj de Ĉina Radio Internacia, kiaj CRI NEWS RADIO, EAZY FM en la angla lingvo, HIT FM kaj FREMDLINGVA INSTRUADO, estas direktataj respektive al Pekino, Ŝanhajo kaj Kantono. Ili disaŭdigas freŝdatajn internaciajn novaĵojn, informojn kaj popularajn muzikaĵojn al ĉinaj aŭskultantoj kaj estas tre ŝatataj de ili.

Samtempe kun tio Ĉina Radio Internacia ellaboras televidajn programojn pri internaciaj novaĵoj, longajn je pli ol 5 horoj kaj satelite sendas ilin al pli ol 300 frekvencoj kaj radioj de la tuta Ĉinio. Nia ĵurnalo Mondaj Novaĵoj ĉefe raportas al legantoj internaciajn novaĵojn tuŝantajn la kampojn de internaciaj politiko, ekonomio, kulturo, sporto, eduko, scienctekniko kaj socio kaj estas distribuataj al tuta Ĉinio.

En la estonteco Ĉina Radio Internacia pluapaŝe integrigos diversajn riĉfontojn kaj pene trovos pli multajn kaj pli bonajn ŝancojn por disvolvado. Menciante la celojn de la venonta disvolvado de Ĉina Radio Internacia la direktoro Wang Gengnian esprimis :

"La venonta disvolva celo de Ĉina Radio Internacia estas transformi la ununuran radion en sintezan modernan amaskomunikilon kun la radia disaŭdigo, surlinia disaŭdigo kaj multmedia komunikado en unu tuto, kaj pere de pluraj portantoj radia, reta kaj televida ĉiuflanke kontentigi la bezonojn de eksterlandaj aŭskultantoj pri la ĉinaj informoj. Kiel fenestro de la kontaktado inter Ĉinio kaj la mondo ni devas helpi kaj eksterlandajn aŭskultantojn efike koni Ĉinion, kaj ĉinajn popolanojn pli bone koni la mondon."

Sinjoro Wang Gengnian esprimis ke en 2010 Ĉina Radio Internacia atingos aŭ proksime atingos la skalon kaj nivelon de la ĉefaj internaciaj radioj laŭ la frekvencaj nombroj, disaŭdigaj horoj, kovrataj sferoj kaj dispozicio de eksterlandaj institucioj, kaj evidente reduktos la distancon inter nia radio kaj la eksterlandaj disaŭdigaj institucioj de la potencoj laŭ la hardvara konstruado kaj influo al la publika opinio. Sur tiu bazo, post plurjara klopodado, ni faros nian radion sinteza moderna internacia mediumo konforma al la ĉina sinteza ŝtatforto kaj posedanta certan internacian influon.

Karaj geamikoj, fine ni ripetu hodiaŭajn du demandojn por la konkurso "Mi kaj Ĉina Radio Internacia": l. En kiu lando Ĉina Radio Internacia starigis sian unuan eksterlandan FM-radion? 2. Kio estas la nomo de la reto funkciigata de Ĉina Radio Internacia? Bonvole sendu vian kontribuaĵon al Esperanto-Redakcio de Ĉina Radio Internacia poŝte aŭ rete.