• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-23 15:29:41    
(foto) Aktualaĵo de lasta semajno

cri
La 3-a Ĉina Tutlanda Kunveno de Sportaj Ludoj okazas de la 20-a ĝia 30-a de majo en Suzhou, orienta urbo de Ĉinio. En la kunveno funkcias konkursoj de ampleksaj sportbranĉoj, kiuj plejparte estas ne-olimpikaj konkursobjektoj. Por ĉi-foja kunveno oni starigis 28 konkursbranĉojn. Al la kunveno partoprenas pli ol 4 000 sportistoj el diversaj lokoj de la tuta lando.

La 6-a sesio de la Kunordiga Komitato por la 29-a Olimpiko de Internacia Olimpika Komitato finiĝis lastasemajne en Pekino. Sinjoro Hein Verbruggen, prezidanto de la Kunordiga Komitato, esprimis treegan kontenton pri preparo de la Pekina Olimpiko, opiniante, ke la Pekina Olimpiko stabile iras de planado al funkciado. La sekvanta sesio okazos ĉi-jarfine en Pekino.

Organiza Komitato de la Pekina Olimpiko anoncis lastatempe, ke la Pekina Paralimpiko de 2008 liveros al ĉiuj sportistoj kaj oficistoj, ĉeestontaj al la paralimpiko, vojaĝan koston kaj elspezon de manĝado kaj loĝado dum la restado en Pekino. Tiu ĉi promeso estas senprecedenca en la historio de paralimpiko. En la jaro 2001 Internacia Olimpika Komitato subskribis kun Internacia Paralimpika Komitato interkonsenton. Laŭ tiu ĉi interkonsento, ekde la Pekina Olimpiko, organiza komitato de ĉiuj olimpikoj, inkluzive de vintra olimpiko, devas samtempe okazigi olimpikon kaj paralimpikon. La interkonsento preskribas ankaŭ, ke ĉiuj sportistoj kaj oficistoj, ĉeestantaj al olimpiko aŭ paralimpiko, ricevu samnivelan servon kaj trakton.

Lastatempe Internacia Federacio de Luktadaj Asocioj proklamis, ke en la Pekina Olimpiko oni ankoraŭ starigu kutimajn 4 konkursobjektojn, tamen aldonu unu bronzan medalon por ĉiu konkursobjekto. Antaŭ tio tiu ĉi federacio prezentis peticion al la Internacia Olimpika Komitato postulante aldoni 3 konkursobjektojn kaj 3 orajn medalojn. Sed tiu peticio estis rifuzita en kunveno de la Internacia Olimpika Komitato, okazinta lastatempe. Oni konsentis aldoni unu bronzan medalon por ĉiu konkursobjekto.

La 20-a de majo, ĉinaj tenisistoj Zheng Jie kaj Yan Zi gajnis ĉampionecon de la duopa ludo en Maroka Virina Teniskonkurso. En la finalo ili venkis usonajn ludistojn Ashley Harkleroad kaj Bethanie Mattek. Kurantajare la du ĉinaj tenisistoj gajnis ankaŭ ĉampionecon de la duopa ludo en la Aŭstralia Malferma Konkurso. Ili estas la unuaj ĉinaj tenisistoj, kiuj gajnis grandan ŝlemon.

La 20-an de majo en Aŭstrio, ĉina sportisto Chen Qiubin gajnis ĉampionecon de la virina vel-tabula konkurso de RSX-kategorio en la Monda Velada Sportkunveno de 2006. Ŝi estas la unua monda velada ĉampiono en Ĉinio.

Finalo de la Ĉampioneca Ligo de Unio de Eŭropaj Futbalaj Asocioj finiĝis la 17-an de majo en Parizo. Barcelona Teamo de Hispanio gajnis la ĉampionecon.