• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-23 15:31:25    
Riĉaj itineroj aranĝotaj de Pekino okaze de Olimpikoj

cri
Krom perfektigi fundamentajn establaĵojn, Pekino liveros ankaŭ riĉajn turismajn itinerojn, por ke turistoj konu ĉarmon de la antikva gastama lando Ĉinio okaze de la pekinaj Olimpikoj. S-ro Wang Qing, oficisto el la pekina Turisma Administracio, skizis jenan aranĝon por turistoj venontaj en 2008. Li diris:

"Krom spekti la inaŭguron, fermon kaj grandskalajn konkursojn de Olimpikoj, turistoj povos viziti ses mondajn kulturajn heredaĵojn, ekzemple Grandan Muron, Imperiestran Palacon, Ĉielan Altaron, Dek Tri Maŭzoleojn de Ming-dinastio ktp. Samtempe ili ankaŭ povos sperti antikvan kulturon de Pekino, rigardi la tradiciajn kortajn domojn kaj ekskursi al tradiciaj stratetoj nomataj Hutong. Matene ili povos sin ekzerci per Taijiquan kune kun pekinanoj kaj viziti belajn parkojn. Tage ili vizitos famajn vidindaĵojn kaj antikvajn konstruojn, vespere gustumos tradiciajn frandaĵojn, aprecos Pekinan Operon kaj aliĝos al improviza sur-strata balo de la danco Yangge kune kun pekinanoj."

Pekino estas tre riĉa je turismaj profitfontoj. Krom la konataj mondaj heredaĵoj, ekzistas ankaŭ pli ol 130 muzeoj kaj pli ol 270 pitoreskejoj. Okaze de Olimpikoj, turisma administracio rekomendos aron da olimpikaj itineroj, en kiuj troviĝas novaj turismaj produktoj, sekve transmaraj turistoj povos ne nur percepti imponecon de la imperia kulturo de tiu ĉi antikva metropolo, sed ankaŭ trovi kremon de ĝia popola kulturo.

Ĉar unuopaj turistoj multe pliiĝos dum la pekinaj Olimpikoj, tial la trafika departemento enkondukos la turneajn duetaĝajn aŭtobusojn, kies supera etaĝo estas malferma, tiel ke turistoj povos rekte rigardi Pekinon sen ĝeno el aŭtaj fenestroj, kaj la aŭtobuso haltos ĉe ĉiu hotelo, gravaj vizitindejoj, butikumejoj kaj amuzejoj. La aŭtobusoj posedas la aŭtomatan ĉiĉeronan sistemon, kaj turistoj povos aŭskulti konigadon, elektinte unu el la lingvoj komprenataj.

Krom Pekino kaj ĝiaj periferiaj lokoj, turistoj ankaŭ povos viziti aliajn urbojn aŭ pitoreskejojn de Ĉinio dum la pekinaj Olimpikoj. S-ro Zhao Xin, oficisto de la ĉina Internacia Turisma Servo, konigis:

"Ĉijare ni jam praktikas la itinerojn pri aŭto-vetura vojaĝo en Ĉinio. Oni povas aĉeti la bileton en ĉiu horo aŭ mendi ĝin sur interreto, kaj doninte pagon, jam povas partopreni en tia vojaĝo. Oni povas elekti la itineron respektive de Pekino al Ŝanhajo, de Pekino al Xi'an, de Pekino al Guilin ktp. Tiu ĉi aranĝo servos ankaŭ al Olimpikoj."

De la komenco de la kuranta jaro ĝis nun, turisma administracio de Pekino jam organizis serion da aktivadoj de propagando pri Olimpikoj. La ŝtata sporthalo, la ŝtata naĝa centro kaj aliaj konstruaĵoj estas sinsekve pretigataj. Tiuj turistoj, kiuj vojaĝos al Pekino ĉijare, havos la ŝancon vidi iliajn fizionomiojn. En la venonta jaro, la pekina Olimpika Parko estos finkonstruata, tiam oni iniciatos aktivadon planti Olimpikan Boskon, kaj ĉiu turisto rajtos planti signifoplenan arbon ĉirkaŭ tiu simbola konstruo de Olimpikoj.

Karaj amikoj, eksonis la preludo de la pekinaj Olimpikoj okazontaj en 2008. Ni kredas, ke en tiu grandioza sporta festivalo, kiam diverslandaj homoj ĝoje renkontiĝos ĉi tie, Pekino fariĝos maro de la gajaj homamasoj.