• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-24 14:40:03    
Interesaj vidindaĵoj de Duolun

cri
Dum la supremenciita "alianciĝo en Duolun-naoer", la imperiestro Shengzu ankaŭ sankciis peton de mongolaj princoj pri komercado inter mongoloj kaj han-oj, kaj dekretis 8 grandajn firmaojn de Pekino starigi filiojn en Duolun. Tiuj komercistoj portantaj la 6-an burokratecan rangon, kun "imperia bankbileto" en la manoj kaj la burokrata ĉapo sur la kapo, servis kaj kiel burokratoj kaj kiel komercistoj, sekve rapide prosperigis la komercan aferon de Duolun-naoer. Rimarkinte la abundan profiton el komercado inter mongoloj kaj han-oj, ankaŭ komercistoj el aliaj landpartoj unu post alia venis al Duolun-naoer, pro tio la loko fariĝis fama komerca centro sur Mongola Altebenaĵo. Sur ĝia tero areanta je 7 kvadrataj kilometroj, la nombro de loĝantoj superis 180 mil, kaj tiu de registritaj firmaoj 4 mil, el kiuj la plejparto devenis el la provinco Shanxi.

En la jaro 1745, establiĝis "Agentejo de Shanxi-provinco", kie komercistoj el Shanxi faris negocon, kontakton kaj amuzadon. Krome tie fondiĝis ankaŭ "Agentejo de Hebei-provinco". Sed la plej distingiĝa estis Agentejo de Shanxi-provinco. Kial? Oficisto de la loka Buroo pri Kulturaj Relikvoj respondis:

"Agentejo de Shanxi-provinco havas tri trajtojn: 1. Ĝia arkitektura stilo reprezentas tiun de la lasta periodo de Qing-dinastio, kaj materialoj de ĝiaj koloraj pentraĵoj estis importitaj el Parizo antaŭ pli ol 200 jaroj. Tio manifestis prosperon de transmara komercado de Ĉinio en tiu tempo. 2. La plej grava konstruo de la agentejo – scenejo, havas nur du videblajn kolonojn, kiuj subtenas la scenejan antaŭparton. Tio spegulas mirindan inteligentecon de la ĉina popolo. 3. Ankaŭ en akustiko, ĝia atingo estas granda. Kiel sciate, antaŭ pli ol 200 jaroj ne estis avangarda akustika instalaĵo, sed kiam okazis la opera ludo sur la nomita scenejo, la operaĵo estis aŭdebla en Templo Huizong 7-8 kilometrojn fore."

Lokanoj kutimas nomi Agentejon de Shanxi-provinco "Templon de Dio Guangong". Pri tio, tiea oficisto rakontis la kialon. Li diris:

"Ĉar Shanxi-anoj plej adoras Guangong, kiu estas Mamono laŭlegende, tial nepre necesas, ke ili kultu lin por prosperigi sian komercan karieron kaj gajni pli da profito."

Laŭdire, ĉe la pordo de la fronta halo de la agentejo, sur la punkto, kie oni genuiĝis por kultado al Dio Guangong, origine troviĝis kupra monero kun 1,5-metra diametro. Kiam kultanto sin klinis sur la genuoj, tiu ĝuste falis en truon de la monero. En tiu epoko, kiam oni respektis ter-kultivadon sed malesprimis komercadon, Shanxi-anoj tamen aŭdacis paradi per tia arbitra senskrupuleco. En la ĉina tradicia kulturo, Guangong, kies originala nomo estis Guan Yunchang, estas simbolo de "fidindeco". Estas do nestrange, kial la ĉina financa fortuno estis longperiode mastrita de komercistoj el Shanxi, kiuj "sin klinas al la truo de monero", sed "kor-inklinas al fidindeco".