• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-24 16:10:07    
Vizito de Angela Merkel al Ĉinio pluapaŝe akcelos disvolvadon de dulandaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio

cri
Vizito de germana ĉefministro Angela Merkel al Ĉinio de la 21-a ĝis la 23-a de majo altiris nemalmulte da atento, pro tio, ke ĝi ja estas ŝia unua oficiala vizito al Ĉinio post ŝia enoficiĝo en la pasintjara novembro. Estas atentate, kian frukton ŝi gajnis en la vizito al Ĉinio kaj kian rolon la vizito ludas al estonta disvolvado de la dulandaj rilatoj. Zhang Juan, raportistino de Ĉina Radio Internacia, faris intervjuon al Hu Dawei, doktoro en Oficejo pri Eŭropo sub ĉina Instituto pri Internaciaj Aferoj.

Doktoro Hu Dawei opinias, ke la vizito de Angela Merkel al Ĉinio estas sukcesa kaj ludas pozitivan rolon al pluapaŝa disvolvado de dulandaj rilatoj. Frukto de la vizito de Angela Merkel al Ĉinio enkorpiĝas en du flankoj.

"Unue en politika kampo, germana ĉefministro Angela Merkel faris interparolon kun ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj ĉina ĉefministro Wen Jiabao. Ambaŭ flankoj tenas alttavolan intiman kontakton en politiko. Tio estas utila al reciproka kompreno kaj fido de dulandaj gvidantoj, precipe al profunda kono de Angela Merkel al Ĉinio, kaj al tio, kiel Angela Merkel difinu politikon de Germanio al Ĉinio. Ambaŭ flankoj esprimis plifortigi kaj akceli dulandajn rilatojn, kaj decidis starigi strategian dialogan mekanismon vicministro-nivelan inter Ĉinio kaj Germanio en la kuranta jaro. Tio certe pliigos novan kanalon por plifortigi duflankan dialogon kaj intiman kunlaboron. Due, ambaŭ flankoj gajnis pli riĉan frukton ankaŭ en ekonomio kaj komerco per tio, ke ili subskribis 19 interkonsentojn kun vastega enhavo."

"Post ĉefministriĝo de Angela Merkel, oni iomete maltrankviliĝis pri ŝia politiko al Ĉinio, konsiderante, ke ŝi pli alte taksas disvolvi rilatojn inter Germanio kaj Usono, tial rilatoj inter Germanio kaj Ĉinio eble estos influataj. Fakte, surbaze de dulandaj vastaj komunaj interesoj kaj komuna kono pri internaciaj aferoj, rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio estas maturaj kaj solidaj, kaj ne estas facile ĝenataj de aliaj faktoroj. Ĉi-foja vizito de Angela Merkel al Ĉinio estas ŝia duafoja vizito al ekstereŭropa lando post ŝia ĉefministriĝo. Tio fakte indikas, ke ŝi alte taksas konsekvencecon de politiko al Ĉinio."

Ŝi senigis la maltrankviliĝon, esprimante, ke ŝi daŭrigos pozitivan politikon al Ĉinio plenumitan de antaŭaj germanaj registaroj."

Majon de 2004, kiam ĉefministro Wen Jiabao faris viziton al Germanio, ambaŭ flankoj deklaris kune disvolvi strategian partnerecon kun tutgloba respondeco inter Ĉinio kaj Germanio, kadre de plena strategia partnereco inter Ĉinio kaj Eŭropo. Tio ja estas pli ekzakta difino al dulandaj rilatoj. Fakte, kiel politikaj potenculoj, Ĉinio kaj Germanio havas pli vastan influon en internaciaj aferoj. Ĉinio subtenas, ke Germanio ludas pli gravan rolon en internaciaj aferoj, precipe en internaciaj organizoj. Ankaŭ Germanio subtenas, ke Ĉinio donu pozitivan influon en internaciaj aferoj. Disvolvado de dulandaj rilatoj estas utila al tio, ke Germanio kaj Ĉinio havu pli grandan influon por kune protekti mondajn pacon kaj stabilecon."

Tamen, doktoro Hu Dawei montris, ke nuntempe troviĝas iuj problemoj kaj malsamaj opinioj inter Ĉinio kaj Germanio. Li opinias, ke kvankam objektive ekzistas tiuj problemoj, tamen estas pli grave, ke oni solvu tiujn problemojn per konstruiva sinteno.

Rimarkinde, Germanio estos deĵoranta prezidanta lando de EU en la unua duonjaro de la venonta jaro. Tio donos al Germanio pli avantaĝan statuson, tial Germanio ne nur havos pli grandan influon en rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio, sed ankaŭ akcelos gajni progreson de la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo, kaj faros konkretan klopodon por senigi malpermeson de armila vendado al Ĉinio kaj konfirmi merkatan ekonomian statuson laŭ alta atento de Ĉinio."