• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-05-24 17:52:15    
Vizito de Ehud Olmert al Usono estas "fruktodona"

cri

La 23-an de majo en la Blanka Domo, usona prezidento George Bush intervidiĝis kun israela ĉefministro Ehud Olmert. Laŭ la israela publika opinio, Bush donis "super-atenditan" subtenadon al la 2-a plano de solflanka agado elmetita de Ehud Olmert. La unuafoja vizito de Ehud Olmert al Usono post lia enposteniĝo kiel israela ĉefministro ja estas "fruktodona".

Unu el la gravaj misioj de Ehud Olmert por ĉi-foja vizito al Usono estis "prezenti" la de li elmetitan 2-an planon de solflanka agado. Laŭ tiu ĉi plano, post retiriĝo el Gaza en la pasinta jaro, Israelo plu retiros sin el partaj izolitaj fiksloĝejoj ĉe la okcidenta bordo de Jordano kaj plifortigos sian regadon super grandaj strategiaj fiksloĝejoj por fari la finan demarkacion inter Israelo kaj Palestino. Antaŭ la vizito de Ehud Olmert, usona oficisto iam esprimis, ke la israela plano de solflanka agado nuntempe estas nur "koncepto", pri kio Usono ankoraŭ havas multan dubon, kaj Bush nur deziras "surface paroli" pri ĝi, sed ne faros eksplicitan esprimon.

Tamen, post sia intervidiĝo kun Ehud Olmert, Bush per "neatenditaj vortoj" faris altan takson al la plano de solflanka agado elmetita de Ehud Olmert. Li diris, ke tiu ĉi plano estas "kuraĝa plano". Se la "voj-mapa" plano de la mezorienta paco elmetita de la 4 koncernaj flankoj de la mezorienta problemo renkontos malfacilon, la plano de Ehud Olmert probable fariĝos "grava paŝo" por realigi la establiĝon de palestina ŝtato. Tamen, Bush samtempe emfazis, ke interkonsiliĝado kaj intertraktado ankoraŭ estas la plej bona vojo por solvi la konfliktojn inter Palestino kaj Israelo kaj realigi pacon. La fina paca interkonsento inter Palestino kaj Israelo devas esti farita sur la bazo de unuanimeco de la du flankoj post interkonsiliĝado

Analizistoj montris, ke la supre menciita esprimo de Bush manifestas, ke Usono provas preni duflankajn politikojn rilate la problemon de Palestino kaj Israelo. Unuflanke, Usono kuraĝigas Israelon restarigi politikajn kontaktadon kaj intertraktadon kun Mahmoud Abbas, prezidanto de la Palestina Nacia Leĝdona Konsilio, preter la Palestina Islama Rezista Movado (Hamas), kiu gvidas la palestinan aŭtonoman registaron, por serĉi vojon de paca solvado. Aliflanke, Usono prenas la israelan planon de solflanka agado kiel anstataŭigeblan projekton post eventuala fiasko de la intertraktado. Usono nun ne haste donas oficialan "verdan lampon" al la plano de Israelo pri solflanka retiriĝo, ĉefe pro tio, ke tiu ĉi plano estas kontraŭata de Palestino, la araba mondo kaj Eŭropo.

La publika opinio ankaŭ rimarkis, ke Israelo fakte ne estas tiom aktiva por la paca intertraktado. Ehud Olmert esprimis, ke li volonte okazigos intervidiĝon kun Mahmoud Abbas por serĉi la eblecon de realigo de paco, tamen li samtempe emfazis, ke Israelo ne "senlime atendos".